Eksperimento kun flankaĵo

Mi eksperimentas per la kromprogramo MiniPosts, por meti mallongajn afiŝetojn en la flankpanelo. Ŝajne taŭga longo por tiaj estas tri frazoj. Espereble ĉi tiu flankaĵeto bone videblas.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Eksperimento kun flankaĵo”

Mi bone vidas resumojn de antaŭaj blogeroj, sed mi ne scias ĉu tion vi celis. Kiam mi legis la afiŝon mi unue pensis pri io simila al Twitter, t.e. malgrandaj tekstoj intence enmetitaj kun malgranda longeco.

Notu cetere ke en la malsupra parto aperas duobligita (almenaŭ ĉe mi) la kanalo de e-planedo, kaj ke sub ĝi la lastaj eroj ne estas bone ĝisdatigitaj; ankaŭ ne aperas la lastaj artikoloj de Libera Folio, sed iom antaŭaj tekstoj.

Jes, mi scias, la iksumilo ĉesis funkcii kiam mi ĝisdatigis la komentadon por permesi hierarkian diskuton. Mi esperas, ke Bertilo aŭ iu alia kompetentulo baldaŭ povos helpi min restarigi la funkcion. Intertempe mi mane ĉapeligis viajn iksojn.

Ne, mi ne celis la resumojn de rilataj blogeroj. La “flankaĵoj” videblos supre dekstre nur se vi rigardos la enirpaĝon de la blogo.

Efektive, la RSS-fluoj de E-planedo kaj Libera Folio ne estis bone aktualigitaj. Temis pri ŝanĝoj en la adresoj ĉe FeedBurner. Mi kredas ke nun estas en ordo.

Stängt för kommentering.