Nova versio de Word Press en Esperanto

wpekranoMi uzis la ŝancon dum la kristnaskaj tagoj, kiam mia blogo havas tre malmultajn vizitojn, kaj ĝisdatigis al la nova esperanta versio de Word Press 2.7, elŝutebla ĉi tie.

Ĉio pasis glate, krom unu ĝena detalo. La nomoj de etikedoj kaj kategorioj kun esperantaj kaj rusaj literoj tordiĝis, tiel ke anstataŭ la neaskiaj literoj nun aperas nur demandosignoj. Ne helpas redakti la nomojn aŭ krei novajn – tie same tordiĝas la neaskiaj literoj.

La afero estas por mi iom mistera, ĉar en afiŝoj nenio malbona okazis al esperantaj aŭ rusaj literoj, la problemo aperas nur ĉe kategorioj kaj etikedoj. Espereble mi aŭ iu alia baldaŭ eltrovos la solvon de la problemo.

PS: Ŝajne mi solvis la problemon. La datenbaza tabelo wp_terms ial havis malĝustan indikon pri la parametro collate, kvankam mi ne komprenas, kial tio ne ĝenis antaŭe. Supozeble WordPress ŝanĝis ion pri la agordoj rilate la manieron kiel oni indikas kategoriojn kaj etikedojn en la datenbazo. Post kiam mi ŝanĝis tiun collate al utf8_general_ci, ĉio ekfunkciis. Tamen mi devas mane reentajpi la nomojn de la etikedoj kun esperantaj kaj rusaj literoj, sed ne tro gravas.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.