Fisk naĝas kontraŭ la fluo

Svenska: Fisk simmar mot strömmen

Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon kaj sciojn, kiuj troveblas en liaj tekstoj.

Iamaniere Robert Fisk memorigas pri Ryszard Kapuściński, kiun oni iam nomis la plej bona eksterland-korespondanto en la mondo. Ambaŭ havas elstaran kapablon rimarki detalojn, Kapuściński eble estas eĉ pli bona kiel verkanto, sed kiel ĵurnalisto Fisk estas nesuperebla.

Li vidas la tuton en la detaloj, la detalojn en la tuto, kaj tial li povas turni la atenton al logikaj ligoj, kiuj estas tute memklaraj – post kiam li montris ilin. La sola afero pri kiu oni miras estas kial neniu alia vidis la aferon antaŭe. Sed eble necesas tridekjara sperto kiel mezorienta korespondanto por ne lasi la arbojn bari la vidon al la arbaro.

La dika libro de Fisk havas la titolon “The Great War for Civilisation”, “La Granda Milito por la Civilizo”. Tio estas la teksto sur medalo, kiun la patro de Robert Fisk ricevis en la unua mondmilito, sed tio povus same bone priskribi la imperiisman militon kiun kaj Sovetio kaj Usono dum la lastaj jardekoj entreprenis en meza oriento. Laŭ angla maniero la libro havas subtitolon, kiu ripetas la enhavon de la ĉefa titolo, sed per aliaj vortoj: “The Conquest of the Middle East”, “La Konkero de Meza Oriento”.

Fisk eliras el la unua mondmilito, la genocido de armenoj en Turkio, la disfalo de la Otomana imperio. Poste li daŭrigas per la dispartigo de meza oriento inter la koloniaj potencoj, ĉiuj militoj, perfidoj kaj trompaj renversoj de antaŭa politiko, farante logikan linion al Bagdado en la jaro 2006, kie estas maleble al okcidentano montri sin publike kaj ne riski kaperon kun posta senkapigo antaŭ kamerao.

Tamen, li ne verkis lernolibron pri historio, sed kreis profunde homan bildon, kun vera kunsento por la suferantoj kaj bone formulita furiozo direktita al la nehomecaj potenculoj, sendepende de tio, ĉu ili sidas en Vaŝingtono, Jerusalemo, Bagdado aŭ Alĝero.

Fisk renkontas la lastajn travivintojn de la armena genocido en Bejruta maljunulejo, li parolas kun revoluciaj mulaoj en Irano, kaj renkontas homojn kiuj travivis la torturon de tiuj mulaoj. En Afganio li provas per buso el Kabulo atingi la nordan parton de la lando tuj post la komenco de la sovetia enmarŝo, sed estas post kelkhora vojaĝo haltigita ĉe sovetia vojkontrolejo.

Li rifuzas veturi reen per la sekva buso, ĉar la civilaj afganoj en la buso vidis lin kune kun la rusaj soldatoj. Ili povus mortigi lin, antaŭ ol li havus tempon konvinki ĉiujn, ke li ne apartenas al la nova okupacia armeo. Anstataŭe oni sidigas lin apud sovetia oficiro en armea konvojo kiu survojas el Sovetio al Kabulo. La konvojon atakas afganaj batalantoj, sed Fisk travivas.

Du jardekojn pli malfrue Afganio estas bombata de usonaj trupoj. La aŭto en kiu veturas Fisk paneas en ĉelima vilaĝo, plena je fuĝantaj afganoj. De jardekoj iliaj hejmaj regionoj estas ruinigataj de alilandaj militistoj, kaj nun la popolamaso prenas sian venĝon je la dika okcidentano, kies lastaj rezervaj okulvitroj pendas sur ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo. Fisk estas forte batita, sed saviĝas helpe de siaj pugnoj, maljuna vilaĝano kaj pakistana ambulanc-teamo, kiu kaŝas lin de la popolamaso.

Poste Fisk skribas ne nur, ke li komprenas la malamon de la rifuĝintoj, sed ankaŭ, ke li mem verŝajne farus same, se li estus en ilia loko. Li ne pravigas la perforton, sed li povas vidi, kie originas la malamo. Li vidas la geedziĝan ringon, kiu brilas en la suno sur la ringfingro de mortinta iraka soldato, li vidas la bombe kripligitajn infanojn en la malsanulejoj de Bagdado, kaj li vidas kiel la celo pravigas la rimedojn, kiam la okcidentaj potencoj denove entreprenas “la grandan militon por la civilizo”. Lia solidareco estas sur la flanko de la viktimoj – ĉiuj viktimoj.

Robert Fisk estas pasia kaj indigna. Tion oni rajtas, vidante teruraĵojn kiujn aliaj ne kapablas aŭ ne volas vidi. La tasko de la ĵurnalisto laŭ li estas kontesti potencon, ajnan potencon. Tio ne sonas objektive, diras kritikantoj, kiuj trovis plurajn erarojn en la 1.300 paĝoj de Fisk.

Certe Fisk eraras en tiu aŭ jena ero, alikaze li ne estus homa. Sed la granda eraro estas aliloke: kial tiel malmultaj vidas la grandan bildon, kaj eĉ malpli multaj kapablas kaj volas komprenigi ĝin al aliaj. Ni bezonas pli da ĵurnalistoj same seriozaj kiel Fisk, pli da ĵurnaloj, kiuj pretas uzi siajn rimedojn por profunda analizo de la ekstera mondo. Ĉar ĝi ja ekzistas, se oni volas ĝin vidi – la mondo.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Fisk naĝas kontraŭ la fluo”

Ehe! Inter usonaj blogistoj estas oftega verbo “to fisk” (fari zorgan povortan kritikon de alies teksto). Laŭ la angla Vikipedio tiu verbo devenas de la kutimo, flanke de oponantoj de Robert Fisk, tiel trakti ties tekstojn.

En la araba mondo multaj homoj ege respektas Fisk. Mi pensas ke li estas la plej famkonata okcidenta ĵurnalisto inter arabanoj. Por ili, li estas “la brita ĵurnalisto kiu kritikas okcidentajn politikojn”. Kaj laŭ araboj “La malamiko de mia malamiko estas mia amiko”!

Mi kredas, ke ĵurnalistoj kiel li estas tre maloftaj esceptoj en la nuna amas-komunikila pejzaĝo. Mi definitive perdis mian fidon je la okcidentaj “liberaj kaj objektivaj” ĵurnalistoj okaze de la milito en Jugoslavio kaj de la bombado de Beogrado. La samo estis observebla pri la milito en Irako. Ĉiuj ĵurnalistoj nur papage ripetis je tagmezo, kion CNN diris en la mateno.

Honoron al Fisk kaj al la kelkaj aliaj kiel li!

Renato

Stängt för kommentering.