Rimarkinda Ramzan plaĉas al Putin

ramzan2.jpgMirinde malmulte oni aŭdis pri tio, ke Ĉeĉenio vendrede la 2-an de marto ricevis novan prezidenton. Jes, ricevis, ne elektis, ĉar laŭ la nun valida reglamento la guberniestroj kaj prezidentoj de rusiaj regionoj estas elektataj persone de Vladimir Putin. En vendredo la ĉeĉenia parlamento en Groznij preskaŭ unuanime aprobis la elekton faritan de Putin. Unu parlamentano voĉdonis kontraŭ. Tutpopola aprobo? Aŭ timo?

La nova prezidento de Ĉeĉenio, Ramzan Kadirov (Рамзан Кадыров) estas multmaniere rimarkinda persono. Internaciaj homrajtaj organizaĵoj konas lin precipe pro liaj privataj malliberejoj en lia hejmvilaĝo Centoroj. Jen kion skribas en raporto pri neoficialaj malliberejoj en Ĉeĉenio la homrajta organizaĵo Internacia Helsinka Federacio:

En la vilaĝo Centoroj (Ĥosi-Jurt), kie situas la estrejo de la Kadirov-trupoj, funkcias almenaŭ du kontraŭleĝaj prizonoj. Unu konsistas el betonaj bunkroj aŭ kestoj, en kiuj kaperitaj parencoj de armitaj ĉeĉenaj batalantoj – gepatroj, edzinoj, fratoj, aŭ eĉ infanoj – estas tenataj kiel ostaĝoj. La alia malliberejo en Centoroj situas en la korto aŭ tuja proksimeco de la domo de Ramzan Kadirov.

La informoj pri la malliberejoj en Centoroj baziĝas sur rakontoj de iamaj kaptitoj – homrajtaj organizaĵoj neniam rajtis sen antaŭaverto viziti la vilaĝon. La ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo estas baritaj per min-kampoj, kaj ĉiuj, kiuj volas veturi en la vilaĝon, estas kontrolataj de armitaj gardistoj.

Reprezentantoj de la Eŭropa kontraŭtortura komitato volis viziti la vilaĝon la 1-an de majo 2006, sed ne estis enlasitaj. Post kiam la delegacio minacis proteste interrompi la tutan inspekt-vojaĝon en Ĉeĉenio, ĝi estis enlasita en la vilaĝon, sed tio okazis unu tagnokton poste, tiel ke estis multe da tempo por forveturigi eventualajn ostaĝojn.

En junio 2006 la batalantoj de Kadirov kaptis kvin junulojn, el kiuj unu estis la 24-jara Magomed M. Li estis portita al Centoroj kaj severe batita por ke li donu informojn pri iu ribelulo. Jen kion li poste rakontis al reprezentanto de la homrajta organizaĵo Human Rights Watch:

Ili estis tri aŭ kvar – la samaj kiuj portis nin al la bazo. Ili daŭre demandis pri ribela batalanto el nia regiono – ili diris ke ni devus koni lin, ĉar ni estas samaĝaj. Mi nenion sciis pri la ulo, sed ili ne kredis min. Ili batadis min per la piedoj kaj per bastonoj, tio daŭris kvin aŭ ses horojn.

Aliaj kaptitoj rakontis pri torturo per elektraj ŝokoj. Magomed M. estis tenata en Centoroj dum pluraj tagoj kaj ĉiutage severe batita. Li tamen estis bonŝanca, ĉar la parencoj de la kvin kaptitoj sukcesis eltrovi, kie ili estas tenataj, kaj interkonsenti kun la trupoj de Kadirov pri liberigo.

Antaŭ ol liberigi min, ili avertis ke mi ne diru eĉ unu vorton pri mia kaptiteco. Ili diris ke alikaze ili denove forportos min kaj mi malaperos.

Ramzan Kadirov dum multaj jaroj estis la estro de armita grupo, kiu unue batalis kontraŭ la federacia armeo. En la komenco de la dua ĉeĉena milito en 1999 la klano Kadirov transiris al la flanko de la federacia armeo. La patro de Ramzan Kadirov poste iĝis la prezidento de Ĉeĉenio, kaj Ramzan Kadirov mem iĝis la ĉefo de la prezidenta sekurservo.

Liaj batalantoj, konataj kiel “Kadirovanoj” (кадировцы), laŭ homrajtaj organizaĵoj forrabis centojn da homoj kiuj poste senspure malaperis. La kvanto de “malaperoj” draste altiĝis en la jaro 2004, kiam la patro de Ramzan Kadirov estis mortigita de bombo en la centra stadiono de la ĉeĉena ĉefurbo Groznij. Human Rights Watch en sia raporto pri Ĉeĉenio skribas jene:

Kvankam la batalantoj de Ramzan Kadirov respondecas pri multaj teruraj misfaroj, Human Rights Watch ne scias pri ajna kunordigita aŭ efika provo starigi krime agintajn militistojn antaŭ tribunalon. Kvankam homrajtaj grupoj plurfoje atentigis la registaron de Rusio pri la misfaroj de liaj batalantoj, la prezidento de Rusio, Vladimir Putin, donis al Ramzan Kadirov ordenon Heroo de Rusio, tiel implicite subtenante lian taktikon.

Laŭ iuj raportoj, Ramzan Kadirov mem ankaŭ lastatempe partoprenis en kaptado kaj batado de ostaĝoj. En marto 2006 la Moskva gazeto Novaja Gazeta skribis pri filmeto farita per poŝtelefono. En la filmeto subuloj de Kadirov kaptas du virojn kaj puŝas ilin en bagaĝujon de aŭto. La operacion estras viro laŭaspekte tre simila al Ramzan Kadirov.

Trupoj lojalaj al Ramzan Kadirov okaze povas agadi ankaŭ ekster la limoj de Ĉeĉenio. En novembro Movladi Bajsarov, ĉeĉeno kaj antaŭa estro de batalgrupo de la rusia sekurservo FSB, estis mortpafita en centra Moskvo de ĉeĉenaj policanoj lojalaj al Kadirov. Laŭ la oficiala raporto Bajsarov rezistis areston.

Antaŭ sia morto Bajsarov publike deklaris, ke Ramzan Kadirov volas liberiĝi de li. En gazeta intervjuo li diris jene:

Li volas, ke ĉiuj subiĝu al li kaj montru sian estimon. […] Al Ramzan ĉio estas permesita. Li povas preni ajnan virinon kaj fari al ŝi kion li volas. […] Ramzan agas komplete senpune. Mi povas doni kiom ajn da ekzemploj – jen iun oni sub ponto enterigis, jen iun en alia loko. Ĉu pri Politkovskaja li diras, ke li ne mortigas virinojn? Neniam mi vidis, ke li militus ie en arbaro, en montoj – eĉ unu tia kazo ne estis. Kiel viron mi lin ne vidis.

Anna Politkovskaja, ĵurnalisto de Novaja Gazeta, multe okupiĝis pri Ĉeĉenio kaj dum la lastaj monatoj de sia vivo esploris materialojn pri Ramzan Kadirov. En sia lasta intervjuo en radio Svoboda la 5-an de oktobro parolis pri Ramzan Kadirov:

Kadirov estas la Stalino de nia tempo. Li estas malkuraĝulo armita ĝisdente, ĉirkaŭata de gardistoj. Mi revas iam vidi lin en kortumo, sur la benko de akuzatoj.

Post du tagoj Anna Politkovskaja estis murdita. Kompreneble ekzistas neniaj pruvoj pri enmiksiĝo de Ramzan Kadirov en la murdo. Kadirov mem asertas, ke la murdon de Politkovskaja mendis la rusia entreprenisto Boris Berezovskij, nun loĝanta en Londono.

Tamen, kial paroli nur pri malagrablaĵoj? Supozeble Ramzan Kadirov estas tre populara en Ĉeĉenio. Neniam iu publike diras malbonan vorton pri li, liaj portretoj abundas en videblaj lokoj en Groznij, kaj li eĉ havas propran klubon de admirantoj.

La klubo aranĝis konkurson de bonaj poemoj pri Ramzan Kadirov por lernejanoj, kaj ĉiuj lernejoj estis kuraĝigitaj partopreni. Bonan oficialan subtenon ricevis ankaŭ la parado kun pli ol dek mil partoprenantoj, kiun la klubo aranĝis por festi la unuajn cent tagojn de Ramzan Kadirov kiel ĉefministro de Ĉeĉenio. La partoprenantoj portis ĉemizojn kun foto de Ramzan Kadirov.

Sed plej grave, Ramzan Kadirov estas ŝatata de Vladimir Putin.

Pli pri Ramzan Kadirov:

(Foto el la persona retejo de Ramzan Kadirov: la klubo de admirantoj festas la 60-jaran jubileon de la urbo Gudermes.)

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.