Ministro pri brulaĵo funebras pro diktatoro kun gaso

TürkmenbaşiLa 21-an de decembro mortis la plej malbonfama kaj kruela diktatoro de Centra Azio, Saparmyrat Nyýazow. Lia energio, enorma sperto, liaj scioj estis por niaj ŝtatoj fidelaj vojmontrantoj sur la pado de socia kaj ekonomia progreso, skribis ukraina ministro pri la diktatoro en oficiala kondolenca mesaĝo.

Sian landon, Turkmenion, Nyýazow regis ekde la jaro 1985, unue kiel sovetia respublika partiestro, poste kun la titolo prezidento. Li igis sin “dumviva prezidento”, silentigis, malliberigis kaj lasis mortigi kritikantojn, fermis malsanulejojn en provincaj urboj, nuligis la pensiojn de kamparanoj, malpermesis orajn dentojn, aŭskultadon de radio en aŭtoj kaj baledon.Specifa trajto de Turkemenio dum la lastaj jaroj estis la enorma personkulto de la prezidento, komparebla nur kun la kulto de Kim Il-Seong en Norda Koreio. Nyýazov eknomis sin Türkmenbaşi, “la ĉefo de la turkmenoj”, laŭ la modelo de Kemal Atatürk, “la patro de la turkoj”. Poste la sama nomo estis donita interalie al la ĉefa havenurbo de Turkmenio. Oficialuloj portis insignojn kun bildo de la prezidento, en la supra dekstra angulo de la televida bildo ĉiam videblis la profilo de Türkmenbaşi, kaj ĉie estis starigitaj oraj statuoj de la Granda Gvidanto.

La 24-an de decembro Nyýazov estis entombigita en la plej granda moskeo de Centra Azio, kiun li mem konstruigis en sia hejmvilaĝo. Jam antaŭ la enterigo iĝis klare, ke la nova registaro ne intencas enkonduki demokration aŭ liberigi la opoziciulojn, kiuj estas torturataj en prizonoj. Tio, kaj la fakto ke Ukrainio tre bezonas gason en Turkmenio, eble klarigas la nekutime varman tonon en la kondolenca mesaĝo de la ukrainia ministro pri brulaĵo. Aparte interese estas, ke estas menciita la “energio de Nyýazov”.

Al G.M.Berdymuhammedow,
provizore plenumanta la funkciojn de Prezidento de Turkmenio

Kun profunda funebro ni akceptis la mesaĝon pri la antaŭtempa, rapida forpaso de elstara politika aganto, fidela filo de la turkmena popolo, Saparmyrat Nyýazow.

Dum multaj jaroj nin ligis kun la estro de Turkmenio proksimaj frataj ligoj. Nia lando vidis en Prezidento Nyýazow fidelan partneron, amikon, aliancanon.

En Ukrainio oni alte taksas la enorman kontribuon, faritan de la Prezidento de Turkmenio por fortigo de la amikeco inter la ukraina kaj turkmena popoloj, en la nomo de ĉiuflanka evoluo de partnereco profita por ambaŭ flankoj.

Lia energio, enorma sperto, liaj scioj estis por niaj ŝtatoj fidelaj vojmontrantoj sur la pado de socia kaj ekonomia progreso.

Kun la nomo de S.A.Nyýazow Ukrainio ligas la sinceran strabadon de Turkmenio konduki la reciprokajn rilatojn inter Kievo kaj Aŝgabato al kvalite nova nivelo. Danke al la strebadoj kaj politika sagaco de Saparmyrat Nyýazow, ĉi tion eblis sur multaj frontoj realigi.
Des pli neriparebla kaj sentebla estas lia antaŭtempa forpaso.

Ni funebras kune kun vi, ni profunde klinas la kapon memore al granda amiko de Ukrainio.

Ju.Bojko
Ministro de brulaĵo kaj energio de Ukrainio

La kondolenca mesaĝo aperis en la oficiala ruslingva gazeto Nejtralnij Turkmenistan la 30-an de decembro. La rusa teksto estas jen. Aliajn kondolencajn mesĝojn – ekzemple de Boris Jelcin, kiu kun varmaj sentoj memoras la forpasinton – oni povas legi en la oficiala retejo de la turkmena registaro.

Lingva noto: la turkmena lingvo nuntempe uzas latinliteran ortografion. Laŭ la ortografiaj tradicioj de Esperanto, origine latinliteraj nomoj estas kutime redonataj en la origina formo. Do, Nyýazow, ne Nijazov, kiu estas formo filtrita tra la rusaj lingvo kaj ortografio. En la rusa Nyýazow estas nomata Сапармурат Ниязов, en la malnova cirila turkmena ortografio lia nomo estis skribita iom alimaniere: Сапармырат Ныязов. Kim Il-Seong estas pli konata sub la nomformo Kim Il-Sung, sed la lastemenciita formo ne sekvas la oficialajn latinigajn principojn de la korea lingvo.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.