Kie la patro?

Kenen vastuu?“La patrino estis komplete ebria, la bebon oni forprenis”, rakontas la finna bulvarda gazeto Ilta-Sanomat sur sia unua paĝo. La konkuranta gazeto Iltalehti, rakontante pri la sama okazaĵo sur sia unua paĝo, mencias, ke ambaŭ gepatroj estis ebriaj. Jen kion skribas la reta versio de la gazeto:

La dumonata bebo estis portita al la oficiala instanco pri protektado de infanoj, post kiam la forte ebria patrino de la bebo festenis en rok-festivalo.

La afero okazis en la tuja proksimo de la festivalejo de Kuopio RockCock, la nokton inter vendredo kaj sabato. Policanoj rimarkis virinon, kiu puŝadis infanĉaron inter la festival-partoprenantoj, kaj ilian atenton vekis la serioza grado de ŝia ebrio. En la infanĉaro krom la bebo estis granda kvanto da fortaj alkoholaĵoj.

La 20-jara patrino estis portita al la policejo por malebriiĝi, kaj la bebo estis portita al la familia protektejo de Kuopio. La patro, trovita en la proksimeco de la bebo, estis portita al sia hejmo. Ankaŭ la patro estis tiel ebria, ke ne eblis lasis la bebon al lia prizorgo.

Pleje interesa en la tuto eble ne estas la okazaĵo en si mem, sed tio, kion el ĝi oni elektas por la unuapaĝaj titoloj de la bulvardaj gazetoj. La gazeto Ilta-Sanomat opinias, ke pri la okazaĵo unuavice respondecis la patrino. La konkuranta gazeto almenaŭ rimarkas, ke ankaŭ la patro ekzistas. Neniu el la gazetoj unuavice kulpigas la patron, kvankam la patro, mem influita de alkoholo, lasis la bebon je la prizorgo de la komplete ebria patrino. La patrino spite sian ebrion almenaŭ plu puŝadis la infanĉaron.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.