Sopiro al Sovetio

På svenska

La teksto estas eltiraĵo el la libro Homoj de Putin, eldonita de FEL en majo 2014. La eltiraĵo aperis en la sveda en Sydsvenska Dagbladet 2014-04-20. Sveda versio de la libro aperis ĉe Atlas en majo 2014, finna versio aperos ĉe Into en aŭgusto 2014.

homojdeputinJurij Baranov estas veldisto en la aŭtofabriko GAZ en Niĵnij Novgorod. Li kompreneble loĝas en la distrikto Avtozavod, ”Aŭtofabriko”, kie GAZ dum la soveta epoko konstruis loĝejojn por siaj laborantoj. La domo estas konstruita el grizaj betonaj elementoj. Kvin etaĝoj, neniu lifto.

Sed ni havas multe da tempo, do ni decidas halti ĉe la fabriko mem.

Malgranda kamiono de la marko GAZ-AA de la jaro 1932 staras sur piedestalo apud la enirejo al la fabrika kvartalo. La kamioneto estas fidela kopio de Ford AA, kiun oni en la sama jaro ĉesis fabriki en Usono. La alta ŝtona pordego kun siaj kolonoj iom memorigas pri la maŭzoleo de Lenino sur la Ruĝa Placo en Moskvo. La impreson fortigas la kvar sovetiaj ordenoj en giganta skalo plej supre sur la pordego: du Ordenoj de Lenin kun la profilo de la granda gvidanto, unu Ordeno de la Ruĝa Flago, kaj unu Ordeno de la Granda Patriota Milito. Dum la dua mondmilito la fabriko produktis 12 000 tankojn kaj pli ol 170 000 kamionojn kaj aŭtojn por milita uzo. Fine de la 1950-aj jaroj la fabriko komencis produkti la luksan aŭton Ĉajka por la plej altaj gvidantoj de Sovetio. Ĉi tie estis produktitaj ankaŭ ĉiuj sovetiaj taksioj de la marko Volga. La modelo, kies fabrikado komenciĝis en la jaro 1970, estis plu produktata gis la disfalo de Sovetio.

Same kiel en la cetera Rusio, la kolapso de la soveta sistemo kaŭzis enormajn problemojn por la fabriko. La malpeza kamioneto Gazel, kiun oni komencis produkti en 1994, helpis la fabrikon eviti bankroton – la bezono je tiaspecaj veturiloj estis enorma en lando, kie la kvanto de malgrandaj entreprenoj eksplode kreskis. Post du jaroj la fabriko komencis produkti busetan variaĵon de Gazel. La malmultekosta aŭtobuseto rapide iĝis la plej grava publika transportilo en la plej multaj mezgrandaj urboj de Rusio. En la jaro 2000 la entreprena grupo Rusal de la oligarko Oleg Deripaska aĉetis la majoritaton de la akcioj en GAZ. Li estas unu el tiuj, kiuj troviĝis en la ĝusta loko en la ĝusta tempo. Lia edzino estas filino de antaŭa staboĉefo de Boris Jelcin.

Antaŭ nur kelkaj jaroj GAZ plu havis 105 000 dungitojn, sed lige kun la monda krizo en 2008 la postulado sur la rusia merkato malaperis, kaj la entrepreno denove preskaŭ bankrotis. La laborsemajno estis mallongigita, sekcioj estis haltigitaj, kaj parto de la dungitaro estis eksigita. La svedo Bo Inge Andersson, kiu tiam estis tutmonda aĉetĉefo ĉe General Motors en Usono, estis varbita kiel nova ĉefo por la entrepreno. Lia unua decido estis eksigo de 50.000 dungitoj.

Proksimume same multaj restis, duono el ili en la fabriko en Niĵnij Novgorod. Unu el ili estas la veldisto Jurij Baranov. La domo en kiu li loĝas estas konstruita el grizaj betonaj paneloj, la videblaj juntoj estas kovritaj per nigra bitumo. Kvin etaĝoj, sen lifto. Lia edzino estas en la kampara domo, sed li mem ĵus revenis de la laboro, kvankam estas sabato.

– Ni nun okupiĝas pri nova aŭtobusa modelo, estas multe da laboro pri ĝi. Kaj mi ĉiam laboris multe, ofte la labortagoj iĝas dekduhoraj. Mi venas hejmen ĉirkaŭ la oka kaj vespermanĝas, poste mi havas fortojn por nenio plia. Mia edzino foje plendas ke ŝi vidas min nur ĉe la vespermanĝa tablo. Sed mi estas tia, mi aŭ laboras, aŭ mi okupiĝas pri la aŭto.

Ni sidiĝas en la miniatura kuirejo kun tri taburetoj ĉirkaŭ la malgranda, blanka, plastokovrita tablo. En Rusio oni ĉiam havas taburetojn en la kuirejo, por seĝoj kun dorsapogilo simple mankas loko. Jurij preparas kafon kaj forpelas la malgrandan, nigrablankan katon, kiu volas ludi kun la gastoj.

Li laboras en la aŭtofabriko preskaŭ dum sia tuta profesia vivo. En la 1980-aj jaroj li forestis dum iom da tempo, tiam oni bezonis veldistojn por la konstruado de la metroo en Gorkij. La unua metrolinio estis inaŭgurita en 1985, kaj kompreneble konektis la fervojan stacidomon kun la aŭtofabriko.

– En la soveta tempo oni nomis la fabrikon urbo en urbo. Ni kiuj tiam laboris tie estis 110 000. Mi scias ekzakte kiel multaj kamionoj estis produktataj ĉiutage, 1 260. Kaj personaŭtoj, unu skipo devis produkti 150, foje estis tri skipoj, foje nur du skipoj tage. La kamionoj estis pli multaj, kompreneble, tio estis nia specialaĵo. Tiel estis ĝis la perestrojko, tiam la aferoj komencis iri malbone. Sed mi mem neniam estis senlabora, kaj mi ne ŝatas gurdi malagrablajn memorojn. Jes ja, okazis ke oni ne pagis la salajron ĝustatempe, sed tiel ne estis por ĉiuj. La estroj kompreneble ĉiam ricevis la salajron ĝustatempe, kaj kutime ankaŭ mi, supozeble oni konsideris min unu el la ŝlosilaj dungitoj. Poste mi ricevis laboron en la defendindustrio dum iom da tempo. Post tio mi laboris kun Miĥail, pri konstrumaterialoj, pri porcelanaĵoj por la banĉambro.

Post la jarmilŝanĝo la ekonomio komencis pliboniĝi, kaj la ŝtato investis monon en militan produktadon. Grava, prestiĝa projekto iĝis la kirasaŭto Tigr, kiu devis konkuri kun la usona Hummer kaj ties originala militista versio Humvee. Oni bezonis spertajn veldistojn por la evoluiga laboro en la aŭtofabriko en Niĵnij Novgorod, kaj Jurij aliĝis.

– Tio estis eble antaŭ ok jaroj, mi kredas ke estis en 2005. Mi renkontis konaton, kiu rakontis, ke la fabriko denove evoluas, kaj ke oni bezonas spertulojn. Ni komencis tiam fabriki Tigr, analogan al Hummer. Nun ili estas produktataj aliloke, sed mi partoprenis en la komenco, kiam ni elektis la ĝustan kirason. Kaj mi kunveturis al la milita ekzerckampo, tio estis io. Ni komparis la usonan militan Hummer kaj nian Tigr. Kaj mi devas diri ke mi estas iom fiera. Hummer mortis, tion ĝi faris, kaj nia Tigr travivis.

Sed ne nur la pli interesa laboro relogis Miĥail al la fabriko. Li ja elturniĝis ekonomie kiel vendisto de konstrumaterialoj, sed en la longa daŭro estis pli perspektive preni oficialan laboron en la fabriko.

– Kompreneble ankaŭ la financa flanko gravas. Kiam mi okupiĝis pri tio alia, la mono ja estis nigra. Aŭ griza. Mi havis neniun labordonanton, neniu pagis la pensiajn kotizojn. En la fabriko ĉio estas oficiala, kaj nun mi fakte jam ricevas pension. Se oni laboris kiel veldisto dum minimume dek du jaroj, oni rajtas pensiiĝi kvin jarojn pli frue, je la aĝo de 55. Do nun mi ricevas plenan pension, iom pli ol 10 000 rublojn monate, kaj krome mi laboras kaj ricevas plenan salajron.

La pensio egalas al proksimume ducent eŭroj. Tio ne estas multege da mono, sed ankaŭ ne tute malmulte.

– Ne, estas ja homoj, kiuj laboras tuttempe kaj ne gajnas pli ol tiom.

Nun Jurij laboras pri la nova aŭtobusa modelo, kaj tio ja estas en ordo, laŭ li. Sed en la soveta tempo estis tamen pli interese labori en la fabriko ol estas nun, ĉar tiam ĉio estis produktata surloke, oni ne aĉetis pretajn partojn.

– Mi laboris pri farado de maŝinoj, ni kunmetis niajn proprajn ĉenstablojn kaj niajn proprajn maŝinojn por la fabriko. Ni havis ankaŭ propran kemian industrion, ni produktis la instrumentpanelojn mem, la stirilojn, ĉion. Tio kion ni nun faras estas pli rutina.

La kaŭzo de tio, ke la fabriko dum la soveta epoko mem produktis ĉiujn partojn de la aŭtoj estis la soveta planekonomia sistemo, kiu pli facile povis administri grandajn unuojn. Privata entreprenado estis malpermesita. Neniu povis mem fondi entrepreneton por produkti plastajn partetojn por aŭtoj, eĉ se tio estus bezonata. Ankaŭ ne ekzistis iu leĝa merkato, kie la produktanto povus vendi la plastajn partetojn. Sen funkcianta merkato estus komplete maleble centre administri milojn kaj milojn da liverantoj – la sola maniero havigi la partojn kiujn oni bezonis estis igi la fabrikon mem produkti preskaŭ ĉion, eĉ se tio el merkatekonomia vidpunkto estis tute malprofita.

La samo validis pri ĉiaj industrioj en Sovetio. Kiam la planekonomia sistemo disfalis, la leĝoj de merkata ekonomio ekvalidis. Por la aŭtofabriko tio signifis, ke neprofitaj sekcioj estis malfonditaj, kaj granda parto el la laborlokoj malaperis. Kaj tio estas bedaŭrinda, opinias Jurij.

– Jes ja, oni povas vidi tion en diversaj manieroj. Sovetio disfalis, do oni ne plu bezonas tiom da kamionoj. Tial malpli da homoj nun laboras en la fabriko. Kaj ni transprenas malnovajn ĉenstablojn el aliaj landoj, ni kunmetas eksterlandajn aŭtojn ĉi tie. Se vi eniros la fabrikon, ili montros al vi la ĉenon kie ili kunmetas aŭtojn de Mercedes aŭ Škoda, aspektas tre impone. Sed la statistiko estas tia kia ĝi estas, restas nur 24 000 dungitoj. Kaj la cetero estas en ruinoj. Vi mem decidas, kiel vi volas tion priskribi.

La aserton ke Sovetio disfalis pro internaj problemoj Jurij absolute rifuzas kredi. Certe pri ĉio kulpis Usono, li opinias.

– Mi kompreneble sentas malĝojon pro la disfalo de Sovetio, tio estas evidenta. Demandu ajnan ruson, kaj vi ricevos la saman respondon. Kaj kial Usono disfaligis ĝin? Dio mia, ja evidentas, ke tion faris Usono. Tion mi ĉiukaze kredas. Tio estis, ĉar Sovetio konkuris ekonomie kun Usono, tio estas kion mi kredas.

Dum la lasta tempo la konflikto inter Rusio kaj la okcidento denove iĝis pli videbla, kial do, mi demandas.

– Ne, ne inter Rusio kaj la okcidento. Sed inter la okcidento kaj Rusio. Ĉar rusoj estas pacama popolo, insistas Jurij.

Sed tamen estis periodo, dum kiu la konflikto estis malpli evidenta, kial tio ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj, mi demandas. La fotisto Miĥail, kiu ĝis nun sidis silenta sur sia tabureto ĉe la fenestro, ne plu povas silenti.

– Sed tion vi ja devas kompreni! Dum tiu tempo nin gvidis marioneto. Tiu Jelcin, lin ja neniu povis preni serioze.

Jurij samopinias:

– Kaj nun ni havas gvidanton, por kiu Rusio gravas. Kiu defendas niajn interesojn. Li ne permesas, ke eksterlandaj entreprenoj senpage elpumpu nian nafton. Evidente ili tion ŝatis, kiam ili ricevis nafton senpage.

Kiam mi demandas, kial li kredas, ke eksterlandaj entreprenoj rajtis senpage ekspluati la naftokampojn en Rusio dum la tempo de Jelcin, Jurij iĝas iom malcerta.

– Tion mi legis ie antaŭ unu-du jaroj, mi ne memoras plu kiel nomiĝis la entrepreno, ĝi havis tian anglan nomon.

Kredeble temas pri la tiel nomataj produktad-dividaj interkonsentoj (PSA), kiujn la rusia registaro en la 1990-aj jaroj faris kun kelkaj eksterlandaj naftofirmaoj. Iuj el la interkonsentoj certe ne estis ideale favoraj por Rusio, sed ne temis pri senpaga ekspluatado.

Jurij mem ne malbone fartis dum la tempo de Jelcin, li nun memoras. Tamen la merito pri tio apartenis ne al Jelcin, sed al ĉefministro Viktor Ĉernomirdin, li opinias.

– Li provis fari bonajn aferojn. Kaj dum lia tempo ni komencis produkti la unuan modelon de Gazel. Ankaŭ tiam mi laboris dek du horojn tage, ĉiutage, kaj mi bone gajnis. Tiam ni ja ricevadis milionojn, estis tiel multaj nuloj sur la monbiletoj. Kaj tiam ni aĉetis ĉi tiun duĉambran apartamenton, antaŭe ni havis nur unu ĉambron. Sed nun kun Putin ni ekhavis iom da ordo en la lando. Ne tiel multe, kiel oni volus, sed tamen.

Miĥail aldonas:

– Mi ja ne estis tre aĝa kiam Jelcin ekhavis la potencon, sed mi memoras, ke la tuta lando ŝajnis granda cirko. Kio ajn povis okazi, kaj li estis la klaŭno.

Jurij legis kion verkis la sekurec-ĉefo de Jelcin, la iama KGB-agento Aleksandr Korĵakov, pri sia iama ĉefo.

– Li diras, ke la labortago komenciĝis je la naŭa. Kaj poste Jelcin kutimis telefoni proksimume je la dekunua, kaj diri, ke tempas por lunĉo. Kaj por li, lunĉo, tio estis…
Jurij fajfetas kaj frapetas sin sub la mentono per du fingroj. ”Drinkegi”, signifas la klasika rusa gesto.

– Kaj poste ne estis farita pli da laboro en tiu tago. Li devas stiri la landon, kaj li laboras du horojn tage.

La memoraĵoj de Korĵakov povas esti iom influitaj de tio, ke li mem estis eksigita jam en 1996, post kiam li klopodis persvadi Jelcin nuligi la prezidentan elekton por povi teni la potencon. Sed Putin laboras pli, tion oni ja vidas, diras Jurij.

– Li mem diras, ke li laboras kiel sklavo en galero, kaj oni ja emas fidi homojn, kiam ili diras ion. Ĉiukaze oni vidas, ke dum lia tempo okazis ŝanĝoj en la lando. La homoj vivas pli bone. Mi mem havas du gefilojn kaj tri genepojn, kaj mi volas ke mi povu finance subteni ilin. Kaj la afero statas kiel skribis Tolstoj, se oni volas esti libera kaj feliĉa, oni devas rezigni je tio, kion oni ne bezonas. Iam oni devas rezigni je io.

Sed kio do estas libereco? mi demandas al Jurij.

– Ĉiu ja havas sian propran opinion pri libereco. Dum la komunisma tempo mi mem estis komplete libera homo en ĉiuj eblaj manieroj. Jes, krom ke mi ne povis veturi eksterlanden, sed tio ne interesas min nun, kaj ankaŭ tiam ne interesis min. Mi amas mian propran landon, ĉi tie mi loĝas. La kamparon, la naturon. Mi estis libera en ĉiuj manieroj. Nu, mi parolas ne pri la tempo de Stalino, tiam mi ne vivis. Sed ankaŭ pri tiu tempo oni rakontas diversajn aferojn.

Sed ja estas tiuj, laŭ kiuj dum la tempo de Jelcin estis pli da libereco, ĉu tio ne estas vera?

– Baf… Mi donos ekzemplon, aŭdu jen. Se drinkulo havas infanojn, do tiuj havas plenan liberecon, ili rajtas fari precize kion ili volas. Sed ordaj gepatroj edukas siajn infanojn, kaj tiuj ne havas same multe da libereco. Ni havas du malsamajn gepatrojn, unu nomiĝas Jelcin kaj la alia Putin. Ĉu ne tiel? Pri kia libereco ni parolas? Ĉiu havas sian propran opinion pri tio. Eble iu havis la liberecon ŝteli dum Jelcin. Putin tion ne permesas. Tiam la ŝtelisto estas malkontenta, ĉar lia libereco iĝis limigita.

Jurij ne estas la sola, kiu opinias tiel. Kiam la opini-instituto Levada starigis la demandon en aŭgusto 2013, la plej multaj opiniis, ke la loĝantoj de Rusio havas sufiĉe (60 procentoj) aŭ tro multe da libereco (17 procentoj). Nur 15 procentoj opiniis, ke oni bezonas pli da libereco.

Kiam Levada demandis, kiaspecan demokration Rusio bezonas, nur unu el kvar respondintoj opiniis, ke demokratio de okcidenta speco estas io alstrebinda. Pli ol duono opiniis anstataŭe, ke Rusio aŭ devus havi tute propran specon de demokratio (34 procentoj), aŭ la saman specon de ”demokratio” kiel oni havis en Sovetio (17 procentoj). 8 procentoj el la demanditoj opiniis, ke Rusio tute ne bezonas ajnan formon de demokratio.

Kaj demokratio do? Kio ĝi estas? mi demandas al Jurij.

– Ankaŭ ĝi povas signifi malsamajn aferojn. Oni ja diris, ke oni havis demokration en la antikva tempo, sed ili havis sklavojn. Kaj same estas nun.

Sed vera demokratio, ĉu ĝi ekzistas ie?

– Ne, tion mi ne kredas.

Sed ĉu estas pli da demokratio en la okcidento ol en Rusio?

– Nu, ili ja havis pli da tempo ol ni, ni havis nur dudek jarojn… Sed cetere, kiam George Washington verkis la usonan konstitucion, tiam oni decidis, ke se iu diras ion malbonan pri la prezidento, tiu estu kondamnita je du jaroj en prizono. Kaj en 1917 ili ŝanĝis la leĝon tiel, ke oni estas enprizonigita dum dudek jaroj, se oni diras ion malbonan. Tial neniu kuraĝas kritiki la prezidenton en Usono.

Sed tio ja ne estas vera, kie vi aŭdis ĉi tion?

– Tion mi aŭdis en la televido aŭ legis en la ĵurnalo. Kaj dum la tempo de Stalino ĉe ni oni ricevis nur dekjaran punon. En Usono la puno ja estas duoble pli longa. Kaj jen alia afero, ja veras, ke ni havis malsatkatastrofon ĉe Volgo, tri milionoj da homoj mortis. Sed en Usono mortis naŭ milionoj dum la granda ekonomia krizo de 1934. Kial oni daŭre parolas pri la mortintoj ĉe ni, sed ne pri tio, kio okazis en Usono. Jen vi havas vian demokration.

La vero estas, ke eble eĉ kvin milionoj da rusianoj mortis dum la malsatkatastrofoj ĉe Volgo kaj Uralo dum la Rusia interna milito. Pliaj ses milionoj mortis en la malsatkatastrofoj dum la kolektivigo de la sovetia terkulturo en la komenco de la 1930-aj jaroj, kiam la ŝtato konfiskis la grenon de la kamparanoj.

La asertoj pri malsatkatastrofoj kun milionoj da mortintoj en Usono aliflanke estas kompletaj elpensaĵoj, kiujn rusiaj propagandistoj antaŭ kelkaj jaroj uzis en la informada milito kontraŭ Ukrainio. La celo estis pruvi, ke la sovetia malsatkatastrofo de la 1930-aj jaroj, kiu unuavice trafis Ukrainion, tute ne estis la rezulto de la konscia politiko de Moskvo. Ĉar tio ĝi ja ne povis esti, se la sama afero okazis ankaŭ en Usono?

Ĉi tiu speco de propagandaj trukoj estis multe uzata jam dum la soveta epoko. En la rusa oni kutimas nomi ĝin ”Sed ĉe vi oni linĉas nigrulojn!” laŭ regula sovetia respondo al usona kritiko pri krimoj kontraŭ homaj rajtoj en Sovetio. En la angla oni kutimas nomi la fenomenon ”whataboutism”, ĉar la sovetia respondo al kritiko ĉiam estis provo turni la diskuton al io tute alia, plej bone al iu simila problemo, pri kiu oni povis kulpigi la kritikanton mem.

Dum la tempo de Vladimir Putin ĉe la potenco la uzado de la malnova truko de KGB atingis novajn nivelojn. Tiu, kiu spektas rusian televidon, povas preskaŭ ĉiuvespere vidi novajn ekzemplojn pri tio, kiel multe pli malbone en la okcidento statas la aferoj, pri kiuj oni kutimas kritiki Rusion. Se Rusio estas kritikata pro malliberigo de aktivuloj de Greenpeace en internacia maro, rusia televido montras kiel la polico en Germanio perforte traktas aktivulojn de Greenpeace, kiuj klopodas haltigi transporton de nuklea rubo. Poste oni pluiras al raporto pri la ŝipo de Greenpeace, kiun la sekurservoj de Francio eksplodigis en la 1980-aj jaroj. Kompreneble oni ne mencias, ke la defendministro de Francio estis devigita demisii post la skandalo, kaj ankaŭ la ĉefo de la priekstera sekretservo.

Por povi uzi la propagandan trukon pli efike, la regantoj de Rusio krome komencis formi siajn novajn leĝojn laŭ okcidenta modelo, por povi poste montri, ke ankaŭ en la okcidento ja ekzistas similaj reguloj. Ekzemple la rusia leĝo pri ”geja propagando” parte estas kopio de la siatempe forte disputita brita leĝparagrafo Section 28, kiu estis enkondukita dum la regado de Margaret Thatcher kaj fine nuligita en 2003. La reguloj de la nova rusia elektoleĝo, kiu ege malfaciligas la partoprenon de opoziciaj kandidatoj en lokaj elektoj, estas formitaj laŭ franca modelo – sed kompreneble multe pli striktaj. La leĝo kiu postulas, ke rusiaj civitanaj organizaĵoj registru sin kiel ”eksterlandaj agentoj” estas parte formita laŭ la usona leĝo Foreign Agents Registration Act, kiu estis akceptita en 1938 por malfaciligi la propagand-laboron de nazia Germanio en Usono.

Kompreneble ne ekzistas usona leĝo, enkondukita en 1917, kun dudekjara enprizonigo por ĉiuj kiuj diras ion kritikan pri la prezidento. Sed ja ekzistas usona leĝo de tiu jaro, kiun oni lastatempe ofte menciis en rusia televido. Ĝi nomiĝas Espionage Act, estis enkondukita, kiam Usono eniris la unuan mondmiliton, kaj vere enhavis punon de 20 jaroj en prizono interalie por disvastigo de onidiroj kun la celo subteni la militajn paŝojn de la kontraŭulo, kaj por kuraĝigo al ignorado de ordonoj en la armeo. Dum la unua mondmilito la leĝo estis disvastigita tiel, ke iĝis malpermesite eĉ uzi ”krudan lingvaĵon” pri la konstitucio de Usono, pri la usona flago aŭ pri la usona uniformo. La plej severaj partoj de la leĝo tamen estis nuligitaj jam en 1921 – detaleto, kiun la rusia televido elektis ne akcenti.

Ĉar ŝajnas, ke Jurij havas tre aktualajn informojn pri diversaj strangaj usonaj leĝoj, mi demandas, ĉu li multe spektas televidon. Ne vere, li diras, mankas tempo por tio.

– Mi preferas naturprogramojn, pri bestoj, tiajn pacajn programojn. Mi ne plu aparte interesiĝas pri novaĵoj. Sed kompreneble mi iom spektas ankaŭ tion, speciale se temas pri Rusio. Tio, kio okazas en aliaj landoj, ne multe tuŝas min.

En la 1990-aj jaroj ja ekzistis malsamaj televidkanaloj kaj oni povis ekscii pri diversaj vidpunktoj, multaj diras, ke nun oni montras nur unu vidpunkton. Ĉu vi rimarkis ion tian?

– Baf, mi opinias ke estas same kiel antaŭe. Ili babiladas amase, kaj montras nudajn virinojn…

La fotisto Miĥail denove volas partopreni la diskuton.

– Ĉu vi pensas pri tiuj virinoj, kiuj manifestacias kun nudaj mamoj, kiel ili do nomiĝas? Nun oni montras ilin en televido, en la tempo de Stalino mi kredas ke oni ekzekutus ilin surloke per pafo en la nukon.

Jurij ne tute konsentas.

– Ne, eble ne surloke… Sed mi kredas, ke por ordinara homo estas pli facile vivi en diktaturo. Kial? Ja estas nenio malbona en tio? Tiam la tuta lando laboris.

Miĥail havas similajn pensojn.

– Jes, mi fakte kredas, ke estis pli facile vivi en la soveta tempo, ili ĉion prete elpensis por vi. Vi frekventis la lernejon, poste vi elektis inter tri direktoj: faklernejo, teknika lernejo, aŭ altlernejo. Kiam vi estis finekzamenita oni donis al vi laborpostenon.
Estis pli facile por tiuj, kiuj ne volis pensi mem, mi diras. Jurij ne ŝatas mian vidpunkton.

– Kompreneble homoj ĉiam pensas, tion oni faris ankaŭ tiam, se vi diras ion alian, tio estas merdo. Post la enpostenigo vi devis labori tie tri jarojn, poste vi estis libera fari kion vi volis. Se vi estis lerta, vi eĉ ne bezonis labori tri jarojn, vi aranĝis, ke oni invitu vin al alia posteno. Ne estis tiel malbone.

Sed tiukaze eble estus pli bone elekti la komuniston Zjuganov kiel prezidenton, kaj ne Putin, mi proponas. Jurij silentiĝas kaj pripensas.

– Nu ne… mi ne scias. Ne, Zjuganov ne estas la ĝusta homo. Li ne kapablas progresigi la landon. Jes, li havas la komunistan partion malantaŭ si, tio estas unu afero, sed li ne estas la viro kiu povas levi la landon.

Sed Jurij tamen ne estas tute konvinkita, ke Putin devus plu regi la landon post la sekva elekto en 2018.

– Dependas ja de tio, kiuj kandidatos. Eble ne estos iuj bonaj el inter kiuj elekti. Tiam ja estas same bone, ke Putin plu sidu sur sia loko. Sed se aperos iu inda kandidato, kiu povos preni lian lokon, kial ne. Ni devas atendi kaj vidi, pri tio ni parolu, kiam estos la tempo por la sekva elekto. Sed li ja iĝas iom aĝa, kaj li komencas aspekti laca. Sed ni en Rusio ekvivis pli bone dum lia regado, tion certe neniu povas nei. Tion oni ja vidas ankaŭ en la okcidento, ĉu ne?

Sed ĉu tio estas la merito nur de Putin, mi demandas.

– Mi opinias, ke estas la merito de la tuta lando. Kaj ankaŭ de Putin. La homoj ja laboras por sia lando.

– Sed kial en la okcidento tiel multaj ne ŝatas Putin, demandas Miĥail ĉe la fenestro.

Ĉar multajn ĝenas la manko de demokratio kaj homaj rajtoj, mi diras.

– Tion pri homaj rajtoj mi povas kompreni. La polico ĉe ni ja torturas homojn kaj tiel plu, sed…

Miĥail ne havas tempon fini la frazon antaŭ ol Jurij devas kontraŭdiri lin:

– Sed tio ja estas nur unuopaj okazaĵoj. Kaj en la televido oni montras, kiel tio okazas en Usono, ankaŭ tie oni torturas…

– Jes ja, ekzemple en Guantanamo.

– …kaj tiam oni pro iu kialo tute ne parolas pri la homaj rajtoj.

– Oni ja faras, sed ne same multe kiel se temas pri Rusio. Sed tiuj babiloj pri demokratio, sincere dirite… Jurij kiu sidas ĉi tie, li estas ordinara homo, kaj mi same. Ni povas sidi ĉi tie en la kuirejo kaj paroli pri kio ajn. Kaj garantiite neniu venos kaj forportos nin al polica pridemandado morgaŭ. Ĉio tio alia, ke oni elirus surstraten kaj kritikus ion malferme… unue, tio ne estas nia kompetento. Kaj due, por kio tio utilus? Mem mi spertas neniajn problemojn pri la demokratio en nia lando. Mi celas, estas nenio, kion mi volus diri, sed pri kio mi devas silenti. Tiuj aliaj aferoj, krimoj kontraŭ homaj rajtoj, la polico, kaj tiel plu, eble efektive estas vero, ke ili havas iom tro liberajn manojn. Mi faris fotojn pri manifestacio ĉi tie en Niĵnij Novgorod, kaj ili kaptis min kaj veturigis al la kaptejo. Tiuj kontraŭprotestaj policanoj, ni ja povas renkonti unu la alian en la sama butiko aŭ kie ajn, ni estas ja samspecaj homoj. Sed tie ili pritraktis nin kiel brutojn, ili batis per siaj bastonoj, kaj ili faris nenian distingon inter mi kaj la protestantoj. Tion mi ne ŝatis.

Sed tio ja tamen ne estis tre serioza, opinias Jurij.

– Se oni rigardas, kiel ili dispelas protestantojn en aliaj landoj, oni vidas, ke ili faras precize la saman aferon. Bastonoj kaj ĉio tio. Aŭ eĉ pli malbone.

Tio eble estas, kiel la afero estas prezentata en via televido?

– Jes ja, kompreneble.

Eble ne ĉio, kion oni montras en televido estas tute vera, mi atentigas. Sed ankaŭ tiu problemo certe estas pli granda en la okcidento, opinias Jurij.

– La homoj estas similaj ĉie en la mondo, tion mi kredas. Sed tie en Usono ili estas plenŝtopitaj de tiuj babilaĵoj. Tial ili timas Rusion.

Ni adiaŭas Jurij kaj iras suben, al la aŭto de Miĥail. Li estas iom surprizita, ke Jurij tute ne parolis pri la ampleksa koruptado en la superaj cirkloj de la regantoj, kiel li kutimas, kiam fremduloj ne ĉeestas.

Sed vi mem do? mi demandas. Ĉu vi vere ne vidas ajnajn problemojn pri la demokratio en Rusio? Vi ja fidas neniun politikiston.

Sed ja ne estas pli da demokratio en la okcidento ol estas en Rusio, opinias Miĥail, ordinaraj homoj ja povas influi nenion.

– Mi ne diru, ke estas egale al mi, kio okazas en ĉi tiu lando, tute tiel ja ne estas, sed aliaj aferoj pli gravas. Mi havas mian propran landon, pri kiu mi zorgas, tio estas mia familio, mia edzino kaj miaj gefiloj. Mi volas, ke nia vivo estu sekura kaj bona. Kaj dum la politikistoj ne ĝenas nin, ĉio estas en ordo.

La libro Homoj de Putin aĉeteblas ĉe FEL kaj ĉe UEA. Ĉe FEL haveblas ankaŭ e-libro, kaj eblas elŝuti senpagan specimenon.