Kaliningrado – enfermita en la nova Eŭropo

Svenska

Nattåget Kaliningrad-VilniusLa trajno el la Rusia Kaliningrado al Gomel en Belorusio proksimiĝas al Fortikaĵo Eŭropo. Estas varme, malforta ŝvitodoro sentiĝas en la aero.

Striaj matracoj, mallarĝaj kuŝbretoj. La buntaj belorusaj littukoj estas inkluzivitaj en la prezo de la bileto. La pasaĝeroj en la kuŝvagono kun malfermaj kupeoj fosas en siaj valizoj. La vizokontrolo proksimiĝas.

La plej multaj estas virinoj, pli ol mezaĝaj, plej ofte oni veturas por viziti parencojn.
Komercistoj ne vojaĝas per trajno, kaj aboslute ne en la nekostaj malfemitaj kupeoj. En ĉi tiu vagono neniu eliros en la teritorio de Eŭropa Unio, ĉiuj pluveturos al Belorusio.

Jelena Nesterova ĵus vizitis sian 80-jaran patrinon, kiu rompis sian femuroston. La patrino loĝas en Kaliningrado, ŝi mem loĝas en Belorusio, proksime al Minsko.

– Eble estas la lasta vivojaro de panjo. Mi volus viziti ŝin ĉiumonate. Sed ne eblas. Oni ne ricevas transitan vizon por pli ol unu fojo, tion oni diras en la ambasado.

Kiam ŝia patrino trafis en la malsanulejon en Kaliningrado, Jelena Nesterova tuj stariĝis en la vico por ricevi Litovian transitvizon. Pasis semajno antaŭ ol ŝi rajtis lasi sian peton en la ambasado de Litovio en Minsko. Dek tagoj por pretigi la vizon. Sed plej malbone estis pri la prezo. Sesdek eŭrojn kostas la rajto veturi kelkdek kilometrojn tra la Ŝengena region per trajno. Unu fojon tien, unu fojon reen. Poste la vizo estos finuzita.

– Tio estas terure multe da mono por mi. Kostas pli ol la trajnbileto.

Virino sur alia flanko de la trajnkoridoro ne plu povas silenti.

– Por kio utilas tiu via Eŭropa Unio? Ĝi nur ĝenas!

***

Antaŭ unu kaj duona jaroj ankaŭ Pollando kaj Litovio iĝis plenrajtaj membroj de la granda EU-familio: ili aliĝis al la Ŝengena regiono, kune kun sep pliaj landoj.

Riga, EU:s yttre gränsĈiuj limkontroloj estis forigitaj. Sidiĝu en vian aŭton kaj veturu el Vilno ĝis la plej okcidenta punkto de kontinenta Eŭropo, Cabo da Roca en Portugalio. La distanco estas 3 769 kilometroj, neniu kontrolos vin.

Sed samtempe kiam la limoj ene de EU malaperas, la muro kontraŭ la najbaroj en la oriento iĝas ĉiam pli altaj. Ne gravas kion opinias la rusoj kaj la belorusoj – ili ne estas membroj de la EU-klubo.
Plej enfermitaj estas la loĝantoj de Kaliningrado, peco de rusio kiu ekde la komenco de la pasinta jaro estas komplete enfermita de la ekstera limo de EU.

Antaŭe estis facile por la Kaliningradanoj veturi al la najbaraj landoj. Nun ĉiam pli multaj busoj estas forstrekataj el la horaro pro manko de pasaĝeroj. La trajnoj iĝas pli mallongaj. Iĝis koste kaj komplike havigi vizojn.

***

Héctor Cala laboras en bovlinga drinkejo en Kaliningrado. Li ne bezonas alkutimiĝi al la sento de enfermiteco. Li naskiĝis kaj kreskis en Kubo. Unu el la malmultaj manieroj forveturi de tie en la 1980-aj jaroj estis ekstudi en Sovetio.

Sovetio finiĝis proksimume samtempe kun la studoj de Héctor Cala en Moskvo, kaj li pripensis resti tie. Sed lia patro estis fidela komunisto. La filo veturu reen kaj konstruu komunismon.

– Mi reveturis kaj loĝis tie sep jarojn. Sed mi ne eltenis la neliberecon kaj malriĉecon. Post la morto de mia patro mi decidis reveturi al Rusio, ĉi tie estas multe pli libere.

Unue Moskvo, poste oni proponis laboron en kuba restoracio en Kaliningrado. Li edziĝis al rusa virino. Nun la paro havas kvarjaran filon. La loĝejo estas malgranda kaj la aŭto estas aĝa, sed Héctor Cala estas kontenta pri la vivo.

– Ĉi tie estas bone, pli trankvile ol en Moskvo, kaj ĉiuj vizitantoj diras, ke estas pli eŭropece ĉi tie. Sed mem mi ne povas veturi ien ajn, mi eĉ ne povas trajni al Moskvo. Se mi volas tien, mi devas flugi.

Por posedanto de Kuba pasporto apenaŭ indas peti Ŝengenan vizon. Nun Héctor Cala esperas, ke li baldaŭ povos iĝi rusia civitano.

– Kun rusia pasporto tamen estas iom pli facile vojaĝi.

***

Segertorget i KaliningradLa ĉefstrato de Kaliningrado plu nomiĝas Leninskij prospekt. La granda statuo de Lenin, kiu staris sur la Placo de la Venko antaŭ la urbodomo, estas forportita. La placon nun regas nova preĝejo kun ora kupolo – kaj kvar brilaj aĉetcentroj.

La trafiko estas surdiga, kaj ĉiuj aŭtoj estas de eksterlandaj markoj. Oni devas gvati longe por trafi malnovan aŭton, fabrikitan en Rusio. En la luksaj vendejoj preskaŭ ĉiuj varoj estas importitaj. Pli facilas porti varojn de trans la EU-limo ol el la cetera Rusio.

Kaliningrado estas ĉirkaŭita de la limo, sed samtempe la urbo kaj la tuta gubernio grandparte vivtenas sin per translima komerco. Favoraj rusiaj impostreguloj faciligas la importadon de ĉio ajn al Kaliningrado.

Sed oni rajtas plueksporti la varojn al la cetera Rusio nur, se ili unue estas prilaboritaj en Kaliningrado. Tial en Kaliningrado estas dekoj da fabrikoj kiuj kunmetas aŭtojn kaj televidilojn, aŭ fabrikas kolbason el importita viando.

La propra kultivebla tero en Kaliningrado grandparte restas neuzata. La sovetiaj kolektivaj bienoj kolapsis, pro la burokratio estas malfacile fondi propran bienon, kaj krome la konkurado estas forta. Multe pli simplas importi lakton el Litovio ol starigi propran produktadon de lakto.

La familio Jefremov en la vilaĝeto Klenovoje ĉiukaze provas. Ili sukcesis elaĉeti kaj rekonstrui malnovan, negrandan germanan domon en sia hejma vilaĝo. Poste ili vendis unu el la du aŭtoj de la familio, por aĉeti uzitan belorusian traktoron.

La du bovinojn ili ĉefe havas por propraj bezonoj. Sur sia parceleto ili kultivas terpomojn kaj brasikon por vendado. La aĉetantoj iĝis iom pli multaj nun, pro la falinta kurzo de la rublo la importitaj manĝaĵoj plikostiĝis.

– Krome ni havas tridek ses ŝafojn kaj ses ĉevalojn. La ĉevalojn ni havas por ke urbanoj povu veni ĉi tien rajdi, rakontas Natalija Jefremova.

La malgranda bieno ne sufiĉas kiel sola fonto de enspezoj. Ĝis antaŭ kvar jaroj Natalija Jefremova laboris en la sola sukcen-minejo de la mondo, en la najbara vilaĝo. Tie ŝi poluris la pecojn de fosilia rezino kaj fabrikis el ili ornamaĵojn.

Besök på landet: JantarnyjKiam la minejo maldungis grandan parton de la personaro ŝi anstataŭe eklaboris en municipa oficejo. Ŝia edzo Nikolaj Jefremov plu laboras kiel fosmaŝinisto en la sukcena minejo.

– La krizon oni kompreneble sentas ankaŭ tie, rakontas Nikolaj

Pasintjare li gajnis pli ol mil eŭrojn monate – bona salajro en la rusia kamparo. Nun la enspezo estas malpli ol duono de tio.

– Pleje mi ŝatus maldungiĝi tie, kaj labori nur sur mia propra tero, sed maleblas aĉeti teron por kultivado je akceptebla prezo.

Ĝis la jaro 2007 la familio Jefremov feriis en Pollando ĉiujare. Post kiam la najbaraj landoj aliĝis al la Ŝengena regiono ili ne plu estis eksterlande. Estas tro koste, kaj tro komplike.

Tamen la mondo venis pli proksimen al la vilaĝo Klenovoje, kie estas nur dek tri domoj. Nova, oranĝkolora telefonaŭtomato staras ĉe la ĉefa vojo. Ĝi estas konektita al nova, cifereca telefoncentrejo. Nun ĉiuj dezirantoj povas havigi rapidan ligon al la reto.

– Sed ni ne havas komputilon. Niaj filinoj loĝas en la urbo, ili scias, kiel oni uzas la reton, diras Natalija Jefremova.

***

Denove en la trajno, ĉe la limo de rusia Kaliningrado kaj Ŝengena Litovio. La rusiaj limsoldatoj atente inspektas niajn Svediajn pasportojn. Ĉiun paĝon ili kontrolas per lupeo.

Nattåget Kaliningrad-VilniusLa rusia drogohundo estas malgranda, bruna kaj dolĉa. Ĝin gvidas iom ronda, ridetanta virino en uniformo. La trajno staras kvindek minutojn ĉe la stacio Nesterov sur la rusia flanko.

Denove ni veturas tra la nokto. La limon markas longa vico da fortaj lampoj, direktitaj al Rusio. Ĉe la sekva stacio la ŝildo havas latinajn literojn. Kybartai. Jen komenciĝas Ŝengenlando kaj Eŭropa Unio.

La litovia drogohundo estas granda, nigra, kaj tute ne dolĉa. Ĝin gvidas viro kiu ne ridetas.
Poste apras la litovia paskontrolisto. Li rapide okulumas niajn vinruĝajn EU-pasportojn. Li havas neniun lupeon, sed ja modernan, malgrandan komputileton, kiu pendas sur lia ventro.

Jelena Nesterova, kiu vizitis sian 80-jaran patrinon en Kaliningrado, ne estas imponita.

– Kial ni vicatendu kaj pagu amason da mono nur por spiri litovian aeron, kiam ni traveturas ĉi tie?

Aperis el La Ondo de Esperanto 7/2009