Andrej Saĥarov 1921-1989

Svenska

Andrej SacharovAndrej Saĥarov forpasis en sia hejmo en Moskvo antaŭ ekzakte 20 jaroj, vespere la 14-an de decembro 1989. Antaŭ sia morto li travivis tri jarojn da relativa libero.

En decembro 1986 KGB instalis telefonon en lia apartamento en Gorkij, la urbo de lia ekzilo. Baldaŭ Miĥail Gorbaĉov telefonis kaj diris, ke li rajtas reveni al sia hejmo en Moskvo.

Kelkajn semajnojn poste mi faris mallongan turisman vojaĝon al Leningrado kaj renkontis sovetian esperantiston, kies nomon mi intertempe forgesis.

Ekstere estis frostego de dudek minusgradoj, kaj preskaŭ same malvarme estis en la disfalema urba buso, kies fenestroj estis kovritaj de glacio sur la interna flanko. Ni staris plej malantaŭe, kaj mi gratis trueton en la glacion por videti la Isakan katedralon.

– Ja tamen ĉio iras en la ĝusta direkto, ili ja ellasis Saĥarov, mi opiniis.

La esperantisto oblikve ridetis.

– Nu jes, sed ili daŭre ne diris, kial li estis ekzilita, nek kial li rajtis reveni.

Nun mi povas kompreni, ke estis sufiĉe kuraĝe diri tion, al eksterlandano, en publika loko. En Esperanto, ja – sed kompreneble KGB havis kunlaborantojn, kiuj komprenis Espeanton. La milito en Afganio tiam plu daŭris je plena forto.

Printempe de 1989 Andrej Saĥarov estis elektita al la nova sovetia parlamento, la Kongreso de la popoldeputitoj, kaj la spektantoj de sovetia televido unuafoje povis ne nur vidi lin, sed ankaŭ aŭdi lin paroli. Li ne malfortigis sian kritikon de la milito en Afganio, kaj liajn paroladojn akompanis fortaj protestaj krioj.

Meze de decembro 1989 la Kongreso de la popoldeputitoj daŭrigis sian laboron. Posttagmeze en la 14-a de decembro li partoprenis en kunsido kun siaj samideanoj inter la deputitoj. Je la naŭa vespere li sidiĝis en sia hejma laborĉambro por prepari sian gravan paroladon por la sekva tago.

Tiam mi estis lingvostudento ĉe la universitato de Leningrado. En nia studenta ĉambro en Ulica Korablestroitelej ni havis etan, nigrablankan televidilon, kiu montris la longajn, ŝtormajn kunsidojn de la popoldeputitoj. Sed tiun vintron ni ne vidis Andrej Saĥarov. Lia parolado neniam iĝis preta. Li mortis pro koratako ĉe sia skribtablo.