i Esperante

Moskva postrikolto

Вид на КремльLa unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj!

Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen mi decidis noti kelkajn impresojn dum ili restas freŝaj en la memoro.

Rusio, retroiru?
En lundo mi veturadas diversloken en la urbo, supren kaj suben en rulŝtuparoj de diversaj metrostacioj. Jen kaj jen mi renkontas grupetojn de aktivuloj el la Kremla junulara organizaĵo Naŝi kun siaj flagoj kaj strangaj manteloj. Evidente la movado ankoraŭ ne estas tute morta. Sed ĝi ja ŝanĝis koloron: post la parlamenta elekto en decembro la manteloj estis ruĝaj, kun bildo de Putin. Nun ili anstataŭe estas blankaj, kun ruĝa teksto: ”Вперед, Россия!”, ”Antaŭen, Rusio!”.

En unu rulŝtuparo mi ekstaras malantaŭ grupeto da gejunuloj en tiaj blankaj manteloj. Inter ili kaj mi staras virino, ŝajne proksimume sesdekjara. Ŝi dum iom da tempo kolere rigardegas la gejunulojn, kaj fine alparolas unu el la grupo, ulon sen blanka nilona mantelo.

En metroo– Ĉu ankaŭ vi estas kun tiuj?

– Kiuj tiuj?

– Nu, tiuj kun ”Antaŭen, Rusio”.

– Jes, mi estas kun ili.

– Ĉu do ne estus pli bone iri malantaŭen? Tiam ni almenaŭ havis senpagan edukadon.

La naŝisto provas kontraŭdiri, ke la edukado en Rusio ankaŭ nun estas senpaga, sed li kompreneble malpravas. Ĉiam pli granda parto de la eduksistemo estas pagenda por la studentoj, eĉ en baza lernejo la gepatroj ofte devas doni monon jen por unu, jen por alia celo. Sed la sinteno de la naŝisto estas tipa: gravas ne faktoj, gravas kia estas la oficiala linio. Ĉio estas nun pli bona ol antaŭe, kaj se iu asertas la malon, tiu eraras aŭ mem kulpas pri la problemo.

– Via filino certe ne sufiĉe studis por la enirekzameno, klarigas la naŝisto.

Surloke la ĵurnalisto ekscias la veron
Jura centro?Pli malfrue lunde, dum la opozicia manifestacio kiun haltigas la polico, mi havas ŝancon proksime sekvi la laboron de la polico kaj de eksterlandaj ĵurnalistoj.

Nealta maljunulino tenas en sia mano foton de Garri Kasparov. Evidente tio estas malpermesita. Dika mezaĝa policano paŝas al ŝi, plukas la foton el ŝiaj manoj, disŝiras ĝin en du pecoj kaj ĵetas surteren. Manifestaciantoj krias malaprobe, la dika policano forturniĝas, kaj la virino elprenas novan foton el la interna poŝo de sia jako.

– Mi havas pliajn, ŝi diras venkeme.

Kelkajn paŝojn for juna ĵurnalisto el mezgranda germana gazeto intervjuas alian protestanton. La ĵurnalisto ne scias la rusan, kaj ŝi ankaŭ ne ŝajnas ion scii pri rusia politiko. Ŝin helpas same juna interpretisto. Li bone parolas la rusan, kun malforta germana akĉento, sed ankaŭ li ne ŝajnas multon scii pri rusiaj realaĵoj.

– Mi ne iris voĉdoni, ĉar ja ne estis iu vera alternativo. Mi ja povus imagi voĉdoni por Kasjanov, rakontas la protestanto.

IMG 6010.JPG– Kasja… kiel oni literumas tion?

– Kasjanov, li estas eksa ĉefministro. Li kolektis pli ol du milionojn da subskriboj, sed tiuj ne estis akceptitaj, kaj li ne rajtis partopreni la elekton.

– Kiel estis, ĉu kvincent subskribojn oni devis kolekti por rajti kandidati?

– Ne, du milionojn. Li kolektis pli ol tiom, sed ili ne estis akceptitaj.

La germanoj aspektas kiel du demandosignoj.

Sur la ŝtuparo antaŭ la metrostacio alta kaj bone manĝinta policano en civilulaj vestaĵoj provas forpeli junan virinon kun dorsosako.

– Vi ne rajtas stari ĉi tie. Liberigu la enirejon al la metroo.

– Sed estas ja multe da loko ĉi tie. Kaj mi estas malalta, mi vidas nenion se mi ne staras sur la ŝtuparo.

– Iru suben tuj.

La civilvestita policano puŝas la virinon tiel, ke ŝi estas devigita fari kelkajn paŝojn suben laŭ la ŝtuparo. Duonvoje ŝi turniĝas kaj plendas pri perforto. Eĉ pli granda policano en uniformo alpaŝas.

– Iru suben tuj, alikaze vi ja ekkonos perforton.

Moskvo-Petuŝki
Курский вокзалJe la dua marde posttagmeze mi veturas per metroo al la Kurska stacidomo por renkonti la fotiston Miĥail, kiu prenis la matenan trajnon el Niĵnij Novgorod, kie li havis noktan deĵoron en sia gazeto. La enorma, kestosimila halo de la stacio estas konstruita en sovetie brutalisma stilo en 1972, kaj laŭdire havas lokon por 11 000 homoj samtempe. Mi ne dubas. Estas grize, sed subite ĉio estas lumigata de virina voĉo el la laŭtparoliloj. Ŝi ŝajnas voĉlegi el la klasika verko de Venedikt Jerofejev, Moskvo-Petuŝki:

– La trajno al Petuŝki ekos el la kvara saktrako. Haltejoj: Serpo kaj Martelo, Ĉuĥlinka, Reutovo, Ĵeleznodoroĵnaja, poste ĉiuj haltejoj krom…

Курский вокзалLaŭ Per-Arne Bodin en Svenska Dagbladet la libro estas ”rakonto de ebriulo pri sia provo veturi el Moskvo al antaŭurbo per loka trajno. En la interpretoj de kulturfilozofoj la protagonisto estas transformita kaj ne plu estas alkoholulo sed iĝas analogio de Kristo. La miksaĵo de sakraĵoj kaj nekompreneblaĵoj en lia lingvaĵo estas interpretata ne kiel babilaĵoj de ebriulo, sed kiel la enigma parolo de Kristo-frenezulo.”

Eble tiel. Sed la libro pri la vojaĝo de Veniĉka antaŭ ĉio estas nebrideble amuza. Mi ekpensas pri la sceno, en kiu li staras sub enorma, peza lustro en la restoracio de la Kurska stacidomo kaj sopiras je glasego da sovetia ŝereo, kiun oni ne donas al li.

Li kontemplas kiel estus, se la hoko malfiksiĝus el la plafono kaj la enorma metalaĵo falus sur lian kapon. Peza penso, ege peza penso, li konstatas. Sed se oni unue ricevus la ŝereon… jes, tiam oni ja konsentus, ke poste la lustro falu sur la kapon, li konkludas.

Dum mi atendas la trajnon el Niĵnij Novgorod mi aŭdas la laŭtparolilan anoncon pri Petuŝki ankoraŭ dufoje. Sonas preskaŭ same kiel ĉi tie.

На Курском вокзалеPoste mi demandas al Miĥail, ĉu li legis Moskva-Petuŝki. Kompreneble jes. ”Ĉiuj ja legis ĝin”, li diras, surprizita pro la demando.

Vespere, post la laboro, kiam li atendas la noktan trajnon reen al Niĵnij Novgorod, ni trinkas po du bierojn en la stacidomo. Sed en la eta drinkejo mankas lustro, kaj la plafono estas malalta. Veniĉka certe sidis ne ĉi tie. Kaj la nuna stacidomo ja estas konstruita en 1972, dum la libro estis verkita en 1969-70. Sed ĝi kompreneble ne povis estis eldonita en Sovetio antaŭ la jaro 1988. Tiam ĝi aperis en mallongigita formo en la periodaĵo ”Трезвость и культура”, ”Sobreco kaj kulturo”.

Pli pri la Moskva vizito: