La horloĝo haltis en la feria paradizo

Svenska: Semesterparadiset har strandat i tiden

La etne purigita feria paradizo Abĥazio estas parto de Kartvelio, sed ĉi tie kartveloj ne estas bonvenaj. Rusiaj turistoj ĝuas la malaltajn prezojn, kaj rusaj militistoj patrolas en la limregionoj.

En Abĥazio la soveta epoko estas finiĝanta – delonge. Ne multo ŝanĝiĝis post 1994, kiam la aŭtonoma respubliko en Kartvelio post sanga interna milito deklaris sin sendependa, kaj rusiaj pactrupoj estis senditaj tien.

Dum la milito la kartveloj – preskaŭ duono de la loĝantaro – fuĝis de la perforto. Daŭre kvaronmiliono da rifuĝintoj loĝas en primitivaj cirkonstancoj transe de la demarkacia linio. La fenestroj de iliaj apartamentoj en Abĥazio gapas malplenaj.

Georgij Kokolija, kiu loĝis en Suĥumi, la ĉefurbo de Abĥazio, devis fuĝi en 1992 por eviti la batalojn. Nun li loĝas en Moskvo, kie li foje renkontas malnovan lernejan kamaradon el Suĥumi.

– Li estas abĥazo, min oni kalkulas kiel kartvelon, ĉar mia patro estas kartvelo. Sed sur la persona nivelo ne estas problemoj, ni restas amikoj.

Inter la registaroj la problemoj estas des pli multaj. Dum la lastaj semajnoj Rusio kaj Kartvelio ripete akuzadis unu la alian pri akrigo de la situacio direkte al malferma milito.

Rusio pliigis sian militan ĉeeston en Abĥazio ĝis pli ol du mil peze armitaj soldatoj. Kartvelio intense observis la regionon per senpilotaj aviadiletoj, kaj almenaŭ unu tia aviadileto estis detruita super Abĥazio.

– Iĝis pli da tiaj aferoj post kiam Kosovo iĝis sendependa. Eble la abĥazoj ekhavis pli da espero pri efektiva sendependiĝo, diras Georgij Kokolija.

Reprezentantoj de EU kaj Usono vizitis la regionon por mediacii, kaj unuafoje dum multaj jaroj en la lastaj semajnoj okazis ankaŭ rektaj kontaktoj inter la kartvelia registaro kaj la separatisma registaro de Abĥazio. Sed la kartvela politika analizisto Paata Zakarejŝvili opinias, ke la kartvelia registaro nur ludis teatraĵon por altigi sian subtenon en la ĉi-semajnaj parlamentaj elektoj.

Zakarejŝvili estis unu el la aŭtoroj de la pac-plano, kiun la antaŭa registaro de Kartvelio diskutis antaŭ tri jaroj. La plano nenien kondukis tiufoje, kaj li ne kredas ke nun ekzistas pli bonaj cirkonstancoj por solvi la frostigitan konflikton.

– Abĥazio ne povas iĝi efektive sendependa, ĉar tio ne estas en la interesoj de Rusio. Aliflanke ja estas en la interesoj de Rusio, ke Kartvelio aspektu nestabila, Rusio ja ne volas ke Kartvelio estu akceptita kiel membro de Nato, li diras.

La plej granda ŝtono de falpuŝiĝo en la strebado al solvo estas tamen ne Rusio, sed la rifuĝintoj. Kartvelio ne povas atingi alian solvon ol tian, kiu permesos al ĉiuj rifuĝintoj revenon al Abĥazio. Tion la separatista registaro ne volas akcepti, ĉar la abĥazoj tiam denove estus malpli multaj ol la kartveloj – la rifuĝintoj estas pli multaj ol la tuta nuna loĝantaro de Abĥazio.

Tial verŝajne daŭros longe, antaŭ ol Georgij Kokolija povos vidi la malnovan apartamenton de la familio en Suĥumi.

– Mia patrino estis armeno, tial ŝi povis enveturi kaj savi kelkajn aĵojn el la apartamento. Dum la lastaj jaroj ni havas nenian certan informon de tie, sed laŭ famo iu alia ekloĝis en nia malnova hejmo.

Abĥazio

En la tempo de Sovetio Abĥazio kun sia varma klimato kaj perfekta situo ĉe la Nigra maro estis tre populara celo por feriaj vojaĝoj. En la lastaj jaroj la turismo el Rusio denove iom ekfunkcias, ĉar la prezoj estas malaltaj.
La ekonomio de Abĥazio estas plene dependa de Rusio, kaj granda majoritato de la loĝantaro ricevis rusian civitanecon post la interna milito de la 1990-aj. La limo inter Abĥazio kaj la cetero de Kartvelio estas fermita.
Antaŭ la milito la loĝantaro de Abĥazio estis proksimume 500 000. Duono el la loĝantoj estis kartveloj, la abĥazoj estis nur 17 procentoj. Post milito kaj etna purigo malmultaj kartveloj restas, kaj la loĝantaro malaltiĝis ĝis sub 200 000.
Sud-Osetio en la montara norda parto de Kartvelio estas alia, ankoraŭ pli malgranda separatisma regiono kun proksimaj ligoj al Rusio.

La milito en Abĥazio

1989 – Etnaj konfliktoj gvidas al perfortaj ribeladoj.
1991 – Sovetio disfalas, Kartvelio iĝas sendependa.
1992 – Kartveliaj registaraj trupoj estas senditaj al Abĥazio por sufoki separatismajn tendencojn.
1993 – Interna milito kaj etna purigado en Abĥazio, la kartveliaj registaraj trupoj estas elpelitaj kun neoficiala rusia helpo.
1994 – Abĥazio deklaras sin sendependa, rusiaj pactrupoj estas senditaj al la regiono laŭ la kondiĉoj de la armistico.
2008 – Kosovo iĝas sendependa. La oficiala Rusio opinias Kosovon kaj Abĥazion paralelaj kazoj, intensigas siajn ligojn kun Abĥazio, sed rekonas nek Abĥazion nek Kosovon. La ĉeesto de rusia militistaro en Abĥazio estas ampleksigita kaj la militistoj ricevas pli fortajn armilojn.

Fotoj de la blogo cyxymu.livejournal.com
Sveda versio de la teksto aperis en Sydsvenskan 2008-05-23

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

6 svar på ”La horloĝo haltis en la feria paradizo”

» kun neoficiala rusia helpo.

Mi dubas, ke en tiuj jaroj Rusio havis ian konscian eksteran politikon; ĝi ja eĉ la internan versimile ne havis. En Abĥazio militis volontuloj el nord-kaŭkaziaj respublikoj, kiom mi scias; sed certe per simpligo tion eblas nomadi “neoficiala rusia helpo”.

Mi vizitis Abĥazion por unu tago en 2004 kaj atestas, ke estas mirinda loko. Estas ege domaĝe kaj nekredeble, ke ankaŭ en tiaj lokoj okazas grandaj problemoj.

» turismo el Rusio denove iom ekfunkcias,
» ĉar la prezoj estas malaltaj

La kialo certe ne estas nur la prezoj: la loko estas facile atingebla (ne estas Maldivoj aŭ io aparte fora), ĝi estas malpli svarma ol, ekz., Krimeo aŭ aliaj popularaj ripozlokoj, kaj ĝi certe estas multe pli bela, oportuna kaj ripoziga ol ĉio, kion oni havas en Rusio pli norde de Soĉi ĝis Anapa.
Onidire, la prezoj en sezono ne plu estas ridinde malaltaj, sed simple iom malpli altaj.

Nu, pri la grado de enmiksiĝo de la oficiala Rusio en la konflikto eblas disputi senfine. Pri prezoj mi legis en la jena blogaĵo de estona ĵurnalisto, ke mezuma salajro en Abĥazio estas 2.000-3.000 rubloj. Iu oficiro diris al li, ke por loĝejo li pagas 100 rublojn monate(!!) kaj elektro kostas 18 kopekojn por kwh. Aliflanke li skribas, ke kompare kun la pasinta jaro, en Suĥumi estas pli da belaj vendejoj kaj pli da eksterlandaj aŭtoj surstrate. Laŭ li la aŭtoj krome ne veturas same freneze rapide kiel pasintjare, ĉar estas pli da policanoj sur la stratoj, kaj eĉ la limgardistoj laŭ li estas pli afablaj ol pasintjare. Do, eble la ordo pliiĝas en Abĥazio. Sed flugi tien daŭre ne eblas, la flughaveno ja estis fermita en 1993.

Min tre interesis la artikolo, ĉar pri la detaloj de tiuj regionoj mi ne multe scias. Nur mi trovas iom strange ke landoj kiuj akiris sendependecon, kaj kiuj tiom defendis la supozatan rajton je memdetermino, tiom kontraŭas tiun rajton kaj tiun sendependecan strebon ene de siaj landlimoj. Kial Kartvelujo povas esti sendependa kaj Abĥazio aŭ Osetio ne?
Mi supozas ke ĉiuj patriotoj havas tiun malsaman duoblan mezurilon.

Atentu tamen, ke la majoritato de la loĝantoj de Abĥazio en 1991 NE volis sendependiĝi de Kartvelio. La anoj de malĝustaj etnoj estis perforte forpelitaj aŭ mortigitaj, poste majoritato el tiuj, kiuj ne estis forpelitaj aŭ mortigitaj, deklaris sin sendependaj.

> Mi dubas, ke en tiuj jaroj Rusio havis ian
> konscian eksteran politikon; ĝi ja eĉ la
> internan versimile ne havis. En Abĥazio
> militis volontuloj el nord-kaŭkaziaj
> respublikoj, kiom mi scias;

Ne nur la nordkaŭkaziaj volontuloj. Sen helpo de rusia armeo la abĥazaj taĉmentoj ne povus venki kaj forpeli la kartvelajn. Kaj tiu helpo estis ne nur bombadoj, armiloj kaj militaj maŝinoj. Estis ankaŭ trupoj de rusia armeo, kiuj militis ĉe abĥaza flanko, mi scias tion de personoj, vidintaj la konkeron de Suĥumi per propraj okuloj. Ne eblas ĝuste ekscii, ĉu tio estis ordono de centra registaro aŭ iniciato de iuj generaloj. Mi legis supozojn, ke per tiu partopreno la generaloj kvazaŭ volis venĝi al Ŝevardnadze (tiam prezidanto de Kartvelio, antaŭe (dum perestrojko) – ministro pri eksteraj aferoj en Soveta Unio) pro hasta kaj nepreparita forigo de sovetiaj milittrupoj el orienta Eŭropo (precipe – orienta Germanio).

“Mi supozas ke ĉiuj patriotoj havas tiun malsaman duoblan mezurilon.”
Certe! mi memoras leginti en mia historiolibro: meze de la 19-a jarcento hungaroj sentis sin sujungitaj de la aŭstroj kaj postulis sian sendependencon, sed samtempe ili tute ne konsentis rekoni la naciecon de la de ili submetitaj kroatoj aŭ rumanoj!

Stängt för kommentering.