i Esperante

Kion pensas trompisto?

Reflektoj je ekveturoFoje estas ĝuste murdi, ŝteli kaj trompi. Aŭ almemaŭ foje homoj evidente sukcesas konvinki sin, ke estas tiel – apenaŭ ili alikaze antaŭplanite murdus, ŝtelus kaj trompus, kiel ofte okazas. Ja ĉiu homo poste devas vivi kun la konsekvencoj de siaj agoj, aŭ almenaŭ kun la memoro pri ili.

Do, ĉu anticipe, ĉu dume, ĉu poste, sed ĉiam oni klopodas konviki sin, ke efektive oni mem agas racie kaj en iu senco ĝuste. Sed en iuj situacioj tio devas esti tre malfacila. Mi ege scivolas kiel la taksiŝoforo, kiu trompis nin en Roterdamo, klopodas konvinki sin mem, ke li faris ĝuste.

Ni vere volis resti en la kongresurbo pli longe vendrede, sed ni trovis malmultekostan frumatenan flugon, do ni rezervis ĝin. Por povi dormi almenaŭ duonhoron pli, ni ĵaŭde vespere en la hotela akceptejo mendis taksion ĝis la stacidomo de Roterdamo. Devis kosti dekon da eŭroj.

Vendrede matene je dek antaŭ la sesa la taksio alvenis laŭmende. Ĉio ŝajnis en ordo, ĝis ni estis veturintaj cent metrojn. Tiam la taksiisto subite anoncis al ni, ke estas grandaj konstrulaboroj sur la fervoja linio inter Leiden kaj Amsterdamo. Sekve ni devos eliri la trajnon en Leiden, preni buson al la flughaveno, kaj perdi almenaŭ unu plian horon por la vojo, kun risko entute maltrafi la aviadilon.

Ni iom miris, ĉar ni nenion aŭdis pri tiu konstrulaboro dum la antaŭaj tagoj, kaj ankaŭ neniu en la hotelo nin avertis. Sed ni ne volis maltrafi nian aviadilon, do post iom da diskuto kaj negocado ni akceptis la proponon de la ŝoforo veturigi nin rekte al la flughaveno por 110 eŭroj.

Koste – sed kion fari? Li konvinkis nin, ke pro nederlandaj reguloj kaj kutimoj ne eblus preni du pliajn pasaĝerojn ĉe la stacidomo por dividi la koston. Kaj la tutan vojon al Schiphol li babilegis, afable ĉiĉeronante pri Nederlando kaj intime rakontante pri sia planata vojaĝo al la Kanariaj insuloj kun sia familio. Nun mi dubas, ĉu entute li havas familianojn. Se li havas, mi kompatas ilin.

Li ricevis siajn 110 eŭrojn. Kontante, ĉar li diris, ke ne eblas pagi per karto. Kaj li senproteste donis kvitancon – sen nomo, sen numero de la aŭto, kaj kun nelegebla subskribo. Certagrade, ni fidis lin – ja estis taksio de serioza firmao, mendita tra la akceptejo de la hotelo. En la flughaveno, jam post lia malapero, ni tamen iom enketis, kaj eksciis, ke kompreneble la trajnoj veturis tute normale. La afabla taksiisto simple trompis nin.

Mi ne miras, ke li trompis nin. Eksterlandajn turistojn oni ofte klopodas trompi ĉiulande. Sed mi miras, kiel li sukcesis pravigi tion al si mem. Ĉu li pensis, ke ni estas riĉaj kaj li estas malriĉa? Ĉu li pensis, ke li pro iu alia kialo havas la rajton je nia mono? Ĉu li simple volis havi streĉon en la vivo? Aŭ ĉu li havis enorman bezonon de kroma mono? Eble por sia veturo al la Kanariaj insuloj?

Estas pli facile kompreni la ŝteliston, kiu antaŭ deko da jaroj malplenigis mian dorsosakon je valoraĵoj en la buso el la flughaveno de Kopenhago al la boato ĝis Svedio – tiam ankoraŭ ne ekzistis la ponto. Ja li estis anonima, li ne bezonis renkonti mian rigardon. Sed la taksiŝoforo manpremis nin, li parolis kun ni dum la kvardekminuta vojaĝo al la flughaveno, li portis niajn valizojn, li afable ĝisis nin, ricevinte siajn 110 eŭrojn. Tamen li iel devis konvinki sin, ke li agis ĝuste, trompante nin. Aŭ ĉu mi nur imagas, ke ĉiuj homoj havas konsciencon?

Mi iom esperas, ke la afabla taksiŝoforo nun havas konscienc-riproĉojn. Sed ĉefe mi esperas, ke li nun komprenas, kiel stulta li estas. Ja ne estis malfacile eltrovi, ke li trompis nin, nek estis malfacile konvinki la taksian firmaon pri tio. La monon ni jam rericevis de la firmao, kiu promesis entrepreni paŝojn, por ke similaĵoj ne plu okazu. Mi supozas, ke tiuj paŝoj ne estos agrablaj al la afabla taksiŝoforo.

Sed tamen. Mi ne povas kompreni, kiel li kapablis tiel trompi… sin mem. Eble mi estas naiva homo.

  1. Laŭ mia sperto, multaj etkrimuloj vidas sian socion ĝisoste krima kaj korupta, iluzio ĉiutage nutrata de la amaskomunikiloj. Ili do ne tre sentas pikojn de siaj konsciencoj pro siaj ”malgrandaj” krimoj. Kaj jes — etaj krimoj donas eksciton al la monotona ĉiutaga vivo.

  2. multaj etkrimuloj vidas sian socion ĝisoste krima kaj korupta, iluzio ĉiutage nutrata de la amaskomunikiloj

    Ĝuste tiel. Mia patro en juneco estis taksisto, kaj kiam li estis tio, mi havis de liaj vortoj imagon, ke en la mondo kio ajn estas aĉetebla kaj vendebla. Ne estis la kutima rusia rilato al korupto kiel io natura, sed ĝia dekoblo. Mi pensas, ke en certaj rondoj, i. a. eble taksistoj de turismaj urboj, certa kondutmaniero kaj iom lama moralo estas pravigata per komuna posedo: se ĉiuj faras tiel, do ne plu estas granda krimo, iel tiel.

    Mi certe ne ŝatus esti en la loko de tiu taksisto. Nek en la via, fakte.

    Rilate lian stultecon, kiun vi mencias. Mi ne mirus, se vi estis la unua trompita kliento, kiu plendis ĉe la firmao. Multaj homoj preferas forgesi pri tiaj spertoj aŭ ne trovas, kiel kontraŭstari.

Kommentarer inaktiverade.