i Esperante

”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”

Svenska: ”Vi har precis begravt en 14-årig flicka på gården”

Guram Ĝiojev pasintjare transloĝiĝis el Nord-Osetio al Cĥinvali, la ĉefurbo de Sud-Osetio, por prizorgi sian aĝan patrinon. Li estis en la urbo dum la bataloj, kiuj komenciĝis en vendredo. Nun li sendis ŝin al Rusio per unu el la evakuadaj aŭtobusoj, sed mem li restas en la bombita urbo. Rusiaj poŝtelefonoj plu funkcias en Cĥinvali, kaj lunde tagmeze mi sukcesis telefoni al Guram. Ĉi tio estas lia rakonto.

Ni loĝas en la naŭa etaĝo, en la plej alta domo de la urbo. Panjo vekis min ĉirkaŭ la noktomezo en la nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo. Ŝi diris, ke oni bombas nin. El mia ĉambro oni vidas la tutan urbon. De la alia flanko oni povas vidi longe suden, eble tridek kilometrojn. Nokte, kiam estas klara vetero, oni vidas la lumojn de Gori.

En tiu direkto kvazaŭ fulmis, kaj poste mi vidis la eksplodojn en nia urbo. Ŝajnis esti raketgrenadoj. Sed mi ne povis longe rigardi. Ni timis, do ni rapidis suben en nian kelon. Ĉiuj estis tie.

Poste mi elgrimpis kelkfoje por rigardi. La fulmosimila lumo proksimiĝis. Mi vidis vicon da kartvelaj tankoj enveturi la urbon. Unu kirasveturilo pafis per maŝinpafilo tra la fenestroj de loĝdomoj. Post ĝi veturis dek ok tankoj. Ankaŭ ili ekpafis kontraŭ loĝdomoj per siaj kanonoj.

Panjo restis en la kelo, sed mi devis eliri por viziti alian lokon. Kutime daŭras kvaronhoron iri tien, sed nun daŭris ok horojn. Mi ne komprenas, de kie ili havas tiom da municio. Ili daŭre pafis. Eble dufoje estis paŭzo de po dudek minutoj.

Preskaŭ la tuta urbo estas detruita. Nia domo estas inter la malmultaj kiuj ne estas difektitaj. Mi nun staras ekstere ĉe la najbara domo. Ĉi tie estas generatoro per kiu mi povas ŝargi la poŝtelefonon. Ni estas sen elektro jam kvar tagnoktojn. En la kranoj ne estas akvo jam de du monatoj. Kiam estas paco, oni liveras akvon per cistern-aŭtoj. Nun homoj prenis kamenetojn eksteren kaj bruligas kion ili povas trovi por tiel boligi trinkakvon.

Tre mankas manĝaĵoj. Ĉi tie en la suda parto de la urbo ni ankoraŭ ne ricevis helpon el Rusio, kaj de du tagoj mi ne kuraĝas iri al la centro, estas danĝere. Ĝuste nun oni aŭdas pafojn el la sudo, estas pezaj armiloj. Oni diras, ke rusaj tankoj pozicias sin iom ekster la urbo, por ne logi kartvelan pafadon al la urbo. Hodiaŭ estis aerbatalo super la urbo, sed mi ne povis vidi, kies aviadiloj estis.

Tre malmultaj homoj restas en la urbo. En nia domo restas ses homoj. Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon ĉi tie sur la korto. Ŝia patrino intencis konduki la familion al pli sekura loko. Kaŝpafisto mortigis ŝin kiam ili estis survoje. La patro revenis kun la filino. Li estis tute ekster si, eĉ ne eblas priskribi tion. Ni faris ĉerkon kaj hodiaŭ enterigis ŝin ĉi tie proksime al la domo. Ne nur ni devas fari tiel, multaj enterigas siajn proksimulojn en la korto.

Mi ne kredas, ke mi povos preni armilon en miaj manoj, sed mi restos ĉi tie. Mi almenaŭ povos helpi enterigi la mortintojn, tio eble estas la sola kion mi povas fari.

La telefonparolo okazis en la rusa lingvo. Svedlingva versio de ĉi tiu teksto aperis en Sydsvenskan 2008-08-12. Jen la tuta, neredaktita intervjuo kiel sondosiero: