Preĝejo rande de amastombo

Jelena Jevgenjevna havas larmojn en la okuloj, kiam ŝi fajrigas kandelon en la negranda blanka preĝejo rande de amastombo. Ĉi tie estis mortpafita la adopta patro de ŝia avo antaŭ sepdek jaroj. Li estas unu el tiuj 20 761, kiuj kuŝas en la tero malantaŭ la barilo el verde farbitaj tabuloj.

dbnbutovo1.jpg

La buso al la amastomboj ekas de la finhaltejo de la Moskva metroo unufoje hore. La finhaltejo de la buso nomiĝas Pafejo Butovo. Tio estas la vera finhaltejo. Sed la buso ĵus foriris, kaj ni signalas por haltigi aŭton – en Rusio ĉiu dua privata aŭto estas ebla taksio.

La unua aŭto, kiu haltas, ne volas veturi al la pafejo, tio estas tro komplika pro ĉiuj vojlaboroj kaj aŭtovicegoj. En la dua aŭto sidas magra, nigrahara viro el Kirgizio. Li konsentas veturi al la amastombo por 150 rubloj.

– Mi aŭdis pri ĝi, sed mi neniam estis tie. Estas ja tute neimageble, mi simple ne povas kompreni, kiel oni povis mortpafadi homojn en tiu maniero. Dio donis al homo la vivon, alia homo ne rajtas ĝin forpreni, li diras, kiam ni haltas en vico ĉe semaforo.

dbnbutovo2.jpgEn la fino de la vojo staras blanka preĝejo kun sep cepoformaj kupoletoj. En la preĝejo televida teamo de loka kanalo intervjuas nigre vestitan pastron. La pastro rakontas pri la martiroj, kiuj estis ekzekutitaj ĉi tie pro sia kristana kredo. Sed la plej multaj estis ekzekutitaj sen ajna kialo, simple por plenigi la kvoton de la sekurministerio.

Kelkajn metrojn for staras mezaĝa virino en malhele bruna vintra mantelo kun kolumo el sinteza pelto. Ŝi nomiĝas Jelena Jevgenjevna kaj loĝas en la proksimo. Ŝi estas ĉi tie ne la unuan fojon.

Larmoj ekbrilas en ŝiaj okuloj, kiam ŝi rakontas pri la duonpatro de sia avo, kvankam ŝi neniam renkontis lin, nur aŭdis rakontojn.

– Li estis mortpafita en 1938, kaj li estis inter la unuaj, kiujn oni trovis, kiam la arkeologia fosado ĉi tie komenciĝis.

Kaj Jelena Jevgenjevna aliras la kandelabron ĉe la altaro kaj fajrigas ankoraŭ unu kandelon. Ŝi ne povas resti longe, ŝi devas iri preni la infanojn en la lernejo, ŝi diras.

Amasmurdejo en ButovoMalantaŭ la alta, verde farbita barilo el tabuloj, la neĝo kuŝas senmove. La amastombojn markas altiĝoj de la neĝtavolo. Ĉe la pordego de la barilo oni konstruis malgrandan lignan preĝejon en tradicia rusa stilo. Fumo leviĝas el la fumtubo.

– Post la milito multaj dungitoj de la sekurministerio ricevis parceletojn ĉi tie, ili kultivis terpomojn sur la amastomboj. Sed iu ekhavis la ideon fosi por si terpomkelon, kaj trovis amason da skeletoj. Post tio barilo estis konstruita ĉirkaŭ la tuta loko, rakontas Igor Garkavij.

Li estas la estro de la amastomba muzeo, aŭ de ”La Memorkomplekso Butovo”, kiel ĝi oficiale nomiĝas. Memorkomplekso en ĉiuj signifoj de la vorto – multaj preferas ne memori la teruraĵojn, kiuj okazis ĉi tie.

dbnbutovo6.jpg– Ne estas facile. Ĉi tie oni povas ekhavi veran psikan traŭmaton. Imagu, ke via patro estis kondukita ĉi tien, kune kun aliaj senkulpuloj, kiel bruto, kaj subigita al mortiga pafo. Sed memori estas grave, kaj mi ne povus voĉdoni por politikisto, kiu neniam vizitis ĉi tiun lokon.

Unu el la politikistoj, kiuj vizitis la pafejon en Butovo, estas Vladimir Putin.

– Tio estis granda paŝo por li, ĉar li mem pli frue laboris en KGB. Mi staris malantaŭ li, kaj aŭdis, kion li diris. ”Frenezaĵo”, li diris.

Fono: La teroro de Stalin

dbnbutovo8.jpgLa 5-an de aŭgusto 1937 komenciĝis la granda teroro en Sovetio. La ordono de la sekurministerio NKVD ”Pri la operacio por subpremaj paŝoj kontraŭ iamaj kulakoj, krimaj kaj aliaj kontraŭsovetiaj elementoj” enhavis ekzaktan planon pri tio, kiel multaj personoj en ĉiu soveta respubliko estu ”subpremitaj”.
En ĉiu provinca ĉefurbo en Sovetio oni fosis amastombon por la mortpafitoj. En Moskvo la sekurministerio elektis kiel ekzekutejon sian propran terenon en Butovo, en la suda ekstremo de la urbo. Sume proksimume 1,5 milionoj da personoj estis arestitaj dum la granda teroro 1937-38, kaj preskaŭ la duono el tiuj estis ekzekutitaj. Oni taksas, ke plia duonmiliono pereis en la koncentrejoj.
La taksoj pri la suma kvanto de ekzekutitoj, pereintoj en koncentrejoj kaj viktimoj de la amasa malsato lige kun la deviga kolektivigo de la terkulturado dum la regado de Stalin varias inter 7 kaj 20 milionoj.

Aperis en Sydsvenskan 30.12.2007
Teksto: Kalle Kniivilä
Fotoj: Miĥail Beznosov kaj Kalle Kniivilä

Ĉi tiu estas unu el la artikoloj, kiujn mi verkis post semajno pasigita en Rusio en decembro 2007. Mi tradukis ĝin al Esperanto laŭ peto de Pier Cesare. La originala teksto: Kyrkan vid massgravens rand.