i Esperante

Ŝakoj japana kaj tutmonda

Ŝakaj pozicioj – volumo 1

La enhavo de ”Ŝakaj pozicioj” konsistas el artikoletoj de la islanda grandmajstro Margeir Pétursson, aperintaj en la ĵurnalo Morgunblaðið kaj tradukitaj de Pétur Yngvi Gunnlaugsson.

La tekstetoj pri diversaj interesaj partioj estas aranĝitaj laŭ la ludlandoj, kaj la plej strangaj lingvaj fuŝoj de la libro aperas en la landonomoj: ”Letonujo” (Latvujo), Macedonujo (Makedonujo), Bangladeĉo (Bangladeŝo), Izraelio (Israelo). Ankaŭ multaj rusaj nomoj estas mise literumitaj, sed tio estas ofta peko en ŝaklibroj ajnalingvaj. Cetere la lingvaĵo estas sufiĉe bona.

La unuopaj partioj estas komentitaj tre koncize, kaj nur unu diagramo ilustras ĉiun partion. Tiel sur 60 paĝoj en la formato A4 havas lokon 273 partioj. La koncizecon supozeble diktas la fakto, ke la klarigoj estis origine verkitaj por ĵurnala ŝakkolumno, sed pli interesa almenaŭ por ni malpli fortaj ŝakistoj estus ja malpli grana aro da partioj, elektitaj laŭteme kaj klarigitaj pli profunde.

Kiel la tradukinto konstatas en sia antaŭparolo al ”Ŝakaj pozicioj”, dum la lastaj jardekoj preskaŭ ne aperis libroj pri ŝako en Esperanto. Pro tio la ja ekzistantaj ŝak-terminoj ne estas vaste kontataj inter la multaj esperantistoj, kiuj ludas ŝakon, sed ne aktive partoprenas en la agado de EŜLI – Esperantista Ŝak-Ligo Internacia.

”Ŝakaj pozicioj” bedaŭrinde ne faras multon por forigi la regantan konfuzon – ne eblas scii, kiuj el la ŝakterminoj en la libro estas ĝenerale uzataj kaj kiujn la tradukinto elpensis.  Krome mankas klarigoj de la terminoj. La tradukinto mem konfesas, ke li ne havis aliron al pli frue aperintaj esperantlingvaj tekstoj pri ŝako.

UEDA Tomohiko: Invito al Japana Ŝako

Japana ŝako (ŝogio) estas ludo proksime parenca al ordinara ŝako, sed kun kelkaj tre interesaj apartaĵoj. Ĉiuj 81 kvadratoj de la ludtabulo havas la saman koloron, kaj la saman koloron havas ankaŭ ĉiuj figuroj, distingataj nur per la ideogramoj skribitaj sur ili. La figuroj de la japana ŝako estas sufiĉe limigitaj en siaj movoj, simile al tiuj en praaj formoj de ordinara ŝako, sed rekompence la ludantoj havas la eblon reuzi la kaptitajn pecon de la kontraŭulo kiel ”paraŝutistojn”, metante ilin ajnaloke sur la tabulo.

La lernolibro ”Invito al Japana Ŝako”, eldonita de Esperantista Klubo de Japana Ŝako, estas tre bonvena, kaj espereble malfermos al multaj interesitoj la mirindan mondon de ĉi tiu variaĵo de ŝako. La libro enhavas ne nur la bazajn regulojn de la ludo, sed ankaŭ ampleksajn klarigojn pri strategio kaj dekpaĝan terminaron japanan-esperantan-anglan.

Eta manko estas laŭ mi, ke nenie en la libro oni klarigas la precizan signifon de la ideografiaĵoj, per kiuj la figuroj estas markitaj, aŭ montras ilian aspekton en formato pli granda ol 5×5 mm. Okcidentano, kiu ne alkutimiĝis al la japana skribo, preskaŭ bezonas lupeon por lerni distingi la figurojn sur la diagramoj.

Helpe de la libreto oni certe povas lerni ŝogion – pli malfacile estos trovi kompetentajn kontraŭulojn. Por ekzerco oni povas rekomendi la programon HM Shogi (hms41.exe), troveblan en la Interreto.

Estas bedaŭrinde, ke ankoraŭ mankas simila baza lernolibro pri ordinara ŝako. Ĝuste lernolibro, prefere kun aldonita terminareto, plej bone stabiligus la uzon de ŝakaj terminoj.

Kalle Kniivilä
Revuo Esperanto, majo 1998