i Esperante

Familioj konkretaj kaj figuraj

Internacia familio – utopio aŭ realaĵo?

Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo

En 1994 okazis en Graz (Aŭstrio) kadre de la Internacia Jaro de Familio simpozio pri la temo ”Internacia familio – utopio aŭ realaĵo?”. La temon daŭrigis pasintjare pli science seminario pri ”Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo” en la Bratislava Internacia Centro por Familiaj studoj.

La rezultoj de la du aranĝoj poste aperis libroforme. La libro ”Internacia familio – utopio aŭ realaĵo” konsistas el kontribuoj de la simpoziintoj kaj ĝenerale ne pretendas ian sciencecon. Plej interesa estas la lasta sekcio, ”Esperanto-familioj”, kiu fakte plenigas pli ol la duonon de la paĝoj. Preskaŭ ĉiuj kontribuintoj mem uzas Esperanton en sia familio kaj ofte tre interese rakontas pri siaj propraj spertoj.

En sia enkonduka artikolo ”Kiun lingvaron vi parolas” Renato Corsetti bone analizas la kaŭzojn, kiuj igas esperantistojn instrui sian karan lingvon al siaj infanoj spite la mokadon de la ĉirkaŭa socio. Laŭ li, la esperantlingva komunumo estas integra parto de la vivo de multaj esperantistoj, kaj se ili ne transdonas la lingvon al siaj infanoj, tiuj neniam povos kompreni grandan parton de la vivo de siaj gepatroj.

La libro ”Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo” raportas pri samnoma esplorprojekto entreprenita kadre de la Bratislava Internacia Centro por Familiaj Studoj kaj klare havas pli seriozajn sciencajn ambiciojn ol la unuemenciita verko. Almenaŭ potenciale la plej interesa ero de la libro estas la analizo pri ampleksa enketo sendita al pli ol 200 esperantistaj familioj en la tuta Eŭropo.

Multaj el la rezultoj de la enketo tamen apenaŭ surprizos esperantistojn – ekzemple la konstato, ke esperantistoj ĝenerale ŝajnas toleremaj al aliaj popoloj, aŭ la fakto, ke naciece miksitaj geedziĝoj estas relative oftaj en esperantistaj familioj!

Tre bonvene estas, ke krom la 8-paĝa analizo pri la enketo aperas ankaŭ 14-paĝa statistika tabelaro pri la respondoj. Tie oni povas surprize konstati ekzemple, ke pli ol la duono de la respondintoj neniam spertis rifuzan aŭ negativan reagon kontraŭ Esperanto ekster la familio. Estus tre interese esplori, kiel la ofteco de negativaj sintenoj al Esperanto varias laŭlande, sed tion la publikigita materialo ne ebligas. Ĝenerale la enket-rezultoj certe povus konduki al pliaj interesaj analizoj, kaj oni povas esperi, ke la plena materialo iĝos pli vaste alirebla, ekzemple per Interreto.

Krom la enket-esploro speciale elstaras la teksto ”Esperanto kaj familio – hobio aŭ vivstilo?”, en kiu Nikola Rašić asertas, ke Esperanto fakte komenciĝis kiel familia lingvo, se ne konkrete, do almenaŭ figure. Laŭ li, ĝuste la familia spirito, la ”granda rondo familia” de la esperantistoj, vivigis la lingvon kaj donis al ĝi elanon por plua ekzisto.

Precipe en la unuemenciita verko la kvalito de la enhavo estas do iom varia, sed la libroj multmaniere bone kompletigas unu la alian, kaj mi varme rekomendas ambaŭ al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la problemoj de multlingveco ene de la familio.

Kalle Kniivilä (Svedio/Finnlando)
Revuo Esperanto, novembro 1997