i Esperante

Matraco

De Juhani Peltonen (1941-1998)
tradukis Kalle Kniivilä kun permeso de la aŭtoro

Matraco kuŝis surlite. Estis duonlume, la lito malnovstila, fera, nigra, pinte de la litaj fostoj senbrilaj latunaj globoj. La littukoj, kovrilo kaj la kuseno estis falintaj surplanken dum la nokto; Matraco tremetis. La ĉambron oni lasis haste, tio estis facile rimarkebla: la tirkestoj de la komodo estis amasigitaj surplanke, la ŝranko estis vaste malfermita kaj la pordo de la ĉambro estis perforte fermita, ĉar iom da farbo estis falinta sur la sojlon. Matraco sidiĝis malrapide kaj fleksis sian dekstran supran angulon tiel ke ĝi povis grateti la dorson. Ankoraŭ oscedema.

Matraco malofte havis la ŝancon dormi. Nokte tio fakte ne prosperis al li pli bone ol tage. Kvankam la geviroj, du artistoj, estis geedzoj jam de preskaŭ kvin jaroj, iliaj noktoj estis preskaŭ same malmoderaj kiel dum la miela monato kaj eĉ tage la lito iĝis la plej rimarkinda restadejo de ilia malkvieta kaj sendependa vivo. Kaj al Matraco estis preskaŭ same malfacile kiel sur lia unua lito (tiu estis supra lito proksime al la pordo) en ĉambro numero kvar de la dua kompanio de la urba garnizono; kvazaŭ la sorto estus tiam kondamninta lin elteni la plej grasajn rekrutojn el kiuj krome preskaŭ ĉiuj inkubsonĝis, pugne hakis kaj piedbatis lin; kaj liaj rekrutoj neniam lernis ĝuste sterni la liton, sed ili devis porti sian litaĵojn en la fridventan koridoron aŭ en la sombran ĉambron de Gestapo-Kinnunen kaj ekzerci sin tie senfine; kaj laŭ la militista tradicio la aero de la tuta regiono iĝis preskaŭ nespireble densa tuj post la komenciĝo de la deviga dumnokta silento. Kiel Matraco senpeziĝis kiam oni liberigis ĝin el la armeo, kiam la garnizono estis transigita for de la urbo. Tiam oni vendis multe da diversspeca materialo sur la kampo boderita de la kazernoj. Matraco venis en la manojn de vidvino kiu en la aŭkcio aĉetis ankaŭ dekduon da kuirejaj viŝtukoj, insignon de unuaranga pafisto kaj kaŭcukajn botojn. Hejme la vidvino elfaligis la pajlon en Matraco, lavis la tegaĵon, sekigis en sunlumo kaj plenigis per plumoj, da kiuj estis tri denstolaj sakoj en la subtegmentejo. Estis facile al Matraco: la vidvino metis ĝin sur gastliton sur kiu oni dormis nur dufoje dum la kvar jaroj; la unuan fojon estis knabineto, ankoraŭ infano (la patrino petis la vidvinon varti la infanon dum ŝi mem vizitis havenurbon; la patro estis maŝinestro sur alilanda ŝipo); kaj la alian fojon malbonkonduta parenco, elektristo malema praktiki sian metion; li ne auŝkultis la parolon kaj demandojn de la vidvino, sed tamen fojfoje respondis, kaj nur post pli kaj pli akrasonaj petoj konsentis okulumi la dratojn kaj ties kruĉiĝojn; nokte li kuŝis en siaj vestaĵoj, maldormis, konstante leviĝadis por marŝi tien kaj reen kaj murmuris nekompreneblaĵojn. Ĝenerale Matraco estis sola kaj feliĉa. Ĝi meditis pri miloj da aferoj kiam ĝi ne dormis, duondormis aŭ dolĉe ripozis; sidi aŭ marŝi ĝi ankoraŭ ne kapablis; arda deziro lerni ĉi tiujn artojn vekiĝis tiam.

Sed subite la vidvino mortis. La bofratino volvis Matracon kaj puŝis lin en senluman kameron. Per doloriga penado Matraco finfine sukcesis rompi la ŝnuron kiu ĉirkaŭis ĝin kaj sterniĝi sur la varoj kiuj estis ŝtopitaj en la kameron. Ĝi ankoraŭ tremis, mucida gusto venis en la buŝon: ĝi perskaŭ sufokiĝis en la polva mallumo, ligita per ŝnuro, kaj la mallibereco daŭris jam pli ol jaron. Feliĉe senprokraste ekaginta maljunula klubo aranĝis en paroka ejo bazareton, kaj por ĝi oni donacis ankaŭ Matracon. En la aranĝo oni vendis kion an: malnovajn librojn, vestaĵojn, lampŝirmilojn kun pastist-idiliaj ornamaĵoj, kupran sitelon, pesilon kun peziloj, subvitre gluitajn bildojn pri lago-pejzaĝoj, bonfigurajn apotekajn botelojn, samovaron, tuberhavan korneton, gipsan anĝelon, dekkopekan moneron de la jaro 1833, sakreton por kapti insektojn, flageton de Hungario kun stango, serpon, kristalricevilon, plurfakan kofron ktp. ktp. ktp.; Matracon oni kuŝigis surflanke sur du seĝojn, la prezent-etikedo (dank’ al Dio) estis fiksita sur la dorsapogilo de seĝo kaj ne sur ĝi mem (ĝi timegis pinglojn kaj ĉion pikan). Kafon kaj kuketojn oni povis malkare aĉeti en la apuda malpli granda ĉambro kiu estis ornamita per koloraj paperaj rubandoj. La negoco bone prosperis sed Matracon volis neniu. Tio malĝojigis ĝin. Kio estos nun ĝia sorto. La maljunuloj rigardis sian preskaŭ malplenan ”vendoplacon” kontentaj.

– La matraco restas, diris sinjorino Sainio, kiu vivtenis sin kaj grandan familion (la edzo mortis frue) per farado de stangobombonoj.

– Jes, ĝi restas, konsentis sinjorino Aalberg, kunfrapis la manojn kaj iris pli proksimen por superrigardi Matracon.

– Do kion ni faru kun ĝi, kaj tiuj boteloj kaj magazinoj? maltrankviliĝis fraŭlino Salasvaara, kiu spite al sia finna nomo malbone parolis la finnan, kaj kiu dum la milito kaj post ĝi ĉiam diris en la vendejo ”kaj mi neniel komprenas la ĝeneralan porcian karton, tute ne”.

– Nu, eble mi prenos ĝin, eldiris sinjorino Elo kiu mastrinis la vendadon de kafo.

Kaj sinjorino Elo volvis Matracon je malmola rulaĵo, ligis ĝin sur sian biciklon kaj ekpedalis hejmen. La edzo estis preparinta kafon por si, legis malnovan ĵurnalon kaj fumis – li surhavis nur subpantalonon.

– Kiel iris? li ekdiris kiam li vidis la edzinon, portantan Matracon. Tuj poste li komencis rakonti kiel en la laborejo (li laboris en ŝtata staplego) metilernanto edziĝis, mirakle trovis unuĉambran apartamenton en aĉa subtegmento (terure multekostan), havis tablon, sen tuko, du seĝojn el kiuj unu estis fakte nur tabureto aŭ skabelo, mallarĝan liton sen matraco, anstataŭe sur la lito estis kvinmetra tapiŝo. Kaj li proponis, ke ili donacu Matracon al la novgeedzoj; ŝi tuj konsentis, ŝanĝis jupon kaj komencis malligi la hararon.

La sekvan matenon li entrajniĝis kun la matraca rulo subbrake.

– Kio estas? demandis la kamaradoj.

– Matraco, por siesti kiam ajn, li respondis.

La kamaradoj ridis, kaj unu rakontis blasfemante kiel li foje laboris en segejo, en postebria mateno kaŝis sin sub ligneroj kaj dormis ĝis la vespero, kiam li vekiĝis, la pordo jam estis ŝlosita, li apogis tabulon al la barilo kaj transgrimpis.

La viro elpoŝigis ludkartojn, forprenis la numeritajn, miksis kaj disdonis; ili kartludis dum la tuta vojaĝo. La metilernanto ricevis matracon, tre dankis kaj post la kvara portis ĝin hejmen. La edzino alvenis post unu horo kaj raviĝis. Ili tuj sternis la liton kaj tuj interbrakumis sur ĝi, pasie forprenis tiujn vestaĵojn kiuj plej malhelpis kaj matene ellitiĝis maleme, laŭdante Matracon kaj sakrante pri la mallongeco de la nokto.

Nova fazo komenciĝis en la vivo de Matraco. Dum la noktoj ĝi devis maldormi ofte tre longe sed tage ĝi estis libera. Nun ĝi komencis energie ekzerci sidadon kaj poste marŝadon. Kaj ĝi ellernis tiujn agadojn mirige rapide. Ĝi ankaŭ lernis sterni la kovrilojn sur sin tiel lerte ke la novgeedzoj rimarkis nenion vespere. Ili pensadis aŭ unu pri la alia aŭ ambaŭ pri la enspezoj kiujn ili elspezis por lupago kaj manĝaĵo.

Se ni povus havi almenaŭ littukojn, ili revis (foje ankaŭ diris). Sed poste oni proponis pli profitan laboron al la viro en norda urbo. Kaj la tablon, seĝojn kaj liton (kune kun Matraco kaj la kovriloj) ili vendis al la luiganto kiu deponis ilin en la subtegmento. Matraco abomenis mallumon kaj araneajn retojn; ĉifoje la mallibereco tamen estis malpli longa; jam post semajno venis novaj luantoj: malfeliĉa artisto kaj lia edzino kiu same estis artisto. Ili havis maldelikatan komodon en kies tirkestoj estis la paletroj, la penikoj, nefinitaj artaĵoj kaj rapidaĉe desegnitaj skizoj. Ili havis ankaŭ malnovstilan nigran ferliton, kies fostojn ornamis senbrilaj latunaj globoj, kaj ĉifonan sakon, el kiu poste aperis mankhava litaĵaro. La luiganto ofertis al ili preskaŭ senkoste Matracon kaj poste vendis ĝin kredite. La ŝuldon la aĉetintoj tuj forgesis. Kaj ĉe la artistoj-geedzoj Matraco ĝis nun pasigis duonan jardekon. Estis neelteneble al ĝi. Ili estis ĉiam hejme kaj ĵetadis sin sur la liton preskaŭ ĉiuhore. La eltenkapablo de Matraco estis provita ĝisfunde. Ili povis eĉ saltegi sen forpreni la ŝuojn kaj ekmoviĝi tiel ke la lito tremis kaj Matraco sentis egan doloron; ĝi kredis ke ĝi ne povus longe deteni laŭtan ĝemon. Ili ne akiris aliajn meblojn, eĉ la hazardaj manĝoj okazis surlite; ofte elverŝiĝis ruĝa vino aŭ falis jukigaj fromaĝeroj. Ke ili divenu la doloran furiozon de Matraco.

Sed nun (tion Matraco ankoraŭ ne povis tute kompreni) ili estis for; alvenis iu letero kiun ili ekde sia alveno atendis.

– Ni vidos ĉu ni iam revenos, li diris kiam ili estis ĉe la pordo.

– Espereble neniam plu, diris la virino kiu surhavis nigran ĝisplankan ŝalon.

Jam aŭtunis, fride-pluve, fenestro iom malfermita. Matreaco leviĝis por fermi ĝin. Ĝi streĉiĝis kaj ankoraŭfoje sterniĝis surliten. Ĝi estis flaveca, longa je 190 centimetroj, same dika en ĉiu loko (ok centimetrojn); laŭlonge estis sep ruĝaj strioj, sur ĉiu strio estis blanka kvasto same granda kiel dekpenia monero post ĉiuj tridek centimetroj. Ĝi leviĝis denove kaj superrigardis sin mem. Estis vinmakuloj sur pli-malpli ĉiu flanko ie-tie. Ĝi provis forfroti ilin. Vane. La ĝenajn fromaĝerojn ĝi tamen sukcesis forskui. Nun ĝi estos tute libera, eble eĉ longe. Tiu scio feliĉigis ĝin. Ĝi povos finfine ripozi taŭge, mediti, lernadi novajn artojn; ekzemple starado surkape kaj falado surplanken sen vundi sin interesis ĝin jam delonge. Ĝi tamen decidis komence vere promeni la unuan fojon en sia vivo.

Estis ankoraŭ tiom frua mateno ke ĝi ne kredis ke ĝi kaŭzos sensacion. Ĝi vidis ke en la lavabo restis akvo en kiu iu lavis la manojn; tio naŭzis lin. Kaj sur la ŝtuparo ĝi memoris la vinmakulojn sur sia antaŭa parto; ili ĉagrenis ĝin. El la ĉambroj aŭdiĝis matenaj sonoj, porcelanaĵoj klaketadis, radioj estis ŝaltitaj, infano ploris sur ĉiu etaĝo. Sur la korto estis humide, nebule, nuda porsekiga ŝnuro, parte uzita karbostako. Ĝi eliris el la portalo surstraten kaj ekiris sen heziti pri la direkto. Vendisto de periodaĵoj aranĝadis sian budon.

– Dio, li konsterniĝis kiam Matraco preterpasis; – ĉiaĵoj, li ekmiris kaj li certis ke denove temis pri iu studenta ŝerco.

Sed Matraco pluiris, ĉiam mur-apude, kaj renkontis neniun dum kelkaj tempo. Ĉe haltejo kvar viroj atendis buson. Laktobotelo kaj buterpanoj vieblis en la poŝoj. Ili turniĝis por rigardi.

– Bonan matenon, matraco, kriis la plej alta el ili, grandmana, kun bereto surkape. Neniu respondo; ili fiksrigardis ĝis kiam Matraco malaperis malantaŭ angulo.

– Fakte estis matraco, konstatis la plej maljuna kaj daŭrigis sian interrompitan rakonton pri tio kiom diversgrandaj ĉiuj hieraŭaj brikoj estis kaj kiom malfacile estis konstrui sendifektan muron el tiaj brikoj.

Estis jam pli da homoj surstrate. Matraco jam pentis ke ĝi venis tiom malproksimen. Ĝi rigardis malantaŭen, la strato aspektis simile kiel antaŭe kaj flanke; ĝi certe devojiĝis. La reagoj de homoj estis multspecaj. Kelkaj haltis senhonte kaj mezuradis Matracon per siaj rigardoj, kelkaj apenaŭ rigardetis. Matraco sentis koleron, kaj samtempe ĝi pli kaj pli maltrankviliĝis.

– Se nur estus iu parko kie mi povus ripozeti kaj min kaŝi ĝis la vespero, ĝi pensis.

– Matraco, saluton, hola, hej, kriis ĝojegaj buboj, fingromontris kaj ĝene kuradis ĉirkaŭe.

Feliĉe ili devis iri alideirekten al lernejo kiu estis kelkajn kvartalojn for. Kaj kvazaŭ iu estus aŭdinta la ĵusan penso de Matraco videblis parko ne malproksime. Al ĝi Matraco nun direktis sian iradon je sia pleja rapideco. Ĝi serĉis la plej densan arbedaron, sidiĝis sur falintaj folioj kaj lasis sian spiradon malrapidiĝi. Ĝi sentis sin laca post tiom longa kaj nova travivaĵo kaj post iometa dormetado ĝi sterniĝis por profunda dormo. Kiam ĝi vekiĝis estis jam posttagmezo. Ĝi ektremis pro proksimaj junaj voĉoj. La knaboj havis ĉareton sur kiun ili kolektis ĉian rubon, malnovajn ĵurnalojn kaj ĉifonaĵojn. Matraco provis premi sin kiel eble plej maldika, sed ili rimarkis ĝin.

– He, estas io tie, kriis la plej akraokula kaj ekkuris tiudirekte.

La aliaj rapidis post lin kaj baldaŭ ĉirkaŭis Matracon; tiu kun la ĉaro alvenis la lasta kaj anhelis, li estis la plej eta el la aro, diafanhaŭta kaj nekuracebla tusanto.

– Kia trovo, ĉiuj admiris.

Oni lokis Matracon sur la ĉareton, antaŭ tio oni denove dolorige vindis ĝin je rulo. La lasta fiakristo de la urbo staris kaduka apud sia ĉevalo ĉe stratangulo kaj direktis al la knaboj mildan, rememoran rigardon. La knaboj estis gajaj, krietadis, la ĉareto bruis, kaj baldaŭ ili vendis la ŝarĝon al vendejo de rubo kaj ĉifonaĵoj. Matraco sciis jam, kia ĝia sorto estos, sed ne povis diveni, ke ĝi plenumiĝos tiom baldau. Helpantino (longhara, belfigura) venis kun tondilo en la mano, tondmalfermis unu finon, elprenis manplenon da plumoj kaj pripalpis ilin.

– Malnovaj, sentaŭgaj, ŝi diris al si mem, alproksimigis ilin al sia vizaĝo kaj paŭtis.

Ŝi elfaligis la plumojn sur grandan paperon, ĉifis la grandan bulon kaj ĵetis ĝin en porruban fornon. La malplenan sakon ŝi portis hejmen vespere, lavis ĝin, lasis sekiĝi en nuba vento kaj tondis ĝin en teksotaĵon. Kiam la tapiŝo estis finteksita, ŝi sternis ĝin sur la plankon de sia ĉambro kiu estis ornamita per fotoj kaj konkoj, kaj ŝi paŝadis sur ĝi multajn jarojn. Kaj la malmultaj ruĝaj strioj helis same longe, kvazaŭ novtranĉitaj.

Traduko de 1984, aperis en Literatura Foiro en 1985.