Pri multaj landoj oni diras ke ili estas pontoj inter oriento kaj okcidento. Almenaŭ kiam temas pri Finnlando, tio ne estas nura pretendo. Antaŭ la estiĝo de la moderna ŝtato Finnlando, la teritorio estis dum pli ol duona jarmilo regata el Svedio, kaj dum pli ol jarcento el Rusio. La prauloj de la finnoj almigris […]