Sonĝoj pri pli bona epoko

På svenska

Mi apenaŭ aŭdis pri la azerbajĝana aŭtoro Akram Aylisli, ĝis politika partio kun la eble ne tute trafa nomo Müasir Müsavat (”moderna egaleco”) promesis monpremion de 10.000 manatoj (9.800 eŭroj) al tiu, kiu fortranĉos lian orelon.

– La knaboj kunportos desinfektaĵon, vaton kaj bandaĝon. Ili fortranĉos la orelon, kaj tuj bandaĝos lin. Je Dio, tio ne doloros, promesis la partiestro Hafiz Hacıyev en azerbajĝana televid-intervjuo.

La eldiraĵo vekis iom tro da internacia atento, kaj poste Hacıyev ”provizore” nuligis sian promeson pri monpremio.

Sed tio estas nur bagatelo. Aylisli, kiu pli frue interalie membris en la parlamento de Azerbajĝano, perdis sian ŝtatan verkistan pension kaj ĉiujn siajn ŝtatajn ordenojn. Liajn librojn oni bruligis surstrate, kaj grandaj manifestacioj kontraŭ li estis organizitaj en ĉi tiu lando, kie la polico kutime respondas al spontanaj opiniesprimoj per kelkaj bone direktitaj batoj de kaŭĉuka bastono.

La edzino kaj filo de Akram Aylisli perdis siajn laborojn. En la fino de februaro la persekutado atingis tiajn dimensiojn, ke la 75-jara Aylisli decidis fuĝi el la lando. Nun li troviĝas en Turkio. Kaj ĉio ĉi nur pro maldika romano kun la nomo Ŝtonaj sonĝoj (Daş yuxularКаменные сны) kiun li en decembro 2012 publikigis en la rusia literatura periodaĵo Druĵba narodov (”La amikeco de la popoloj”).

La azerbajĝana kritko kontraŭ Ŝtonaj sonĝoj tute ne temas pri literatura kvalito – tiaj bagateloj ne tuŝas la persekutantojn de Aylisli, se ili entute hazarde ie vidis la tekston. La akuzoj anstataŭe temas pri tio, ke Aylisli en sia verko ne esprimas malamon (sed prefere amon) al la eterna malamiko, la armenoj.

Pli specife multaj indignis pro tio, ke Aylisli ne traktas la masakron de centoj da azeraj loĝantoj en Xocalı (Ĥoĝali) dum la milito en Montara Karabaĥo en februaro 1992. Tiu vidpunkto estas miriga, se konsideri, ke la eventoj de la libro situas ĉefe en la kaosa Bakuo ĉirkaŭ la jarŝanĝo 1989-1990, kiam tie okazadis pogromoj kontraŭ armenoj. Kiel la protagonistoj povus scii, kio estas okazonta post du jaroj?

La libro komenciĝas en malsanulejo en Bakuo, kien la jam iom aĝa aktoro Nuvariş Qarabağlı portas sian faman kolegon Saday Sadıqlı. Ĉi tiu estis severe batita de popolamaso, kiu kredis lin armeno, ĉar li provis savi la vivon de maljuna armena viro.

La granda aktoro Saday Sadıqlı estas senkonscia kaj ŝvebas inter vivo kaj morto. Kuŝante sur la hospitala lito li sonĝas sin al sia hejma vilaĝo Aylis en Naĥiĉevano. Ĉi tiuj sonĝoj en la dua ĉapitro donis la nomon al la tuta verko.

Mi ne sciis pri la ekzisto de la vilaĝo Aylis, kaj la sonĝoj de la aktoro pri ĝi ŝajnas tute neprobablaj – sed ili estas bazitaj sur efektiva historio. Aylis vere iam estis signifa, ĉefe armena, mezepoka urbo. En la fino de la 19-a jarcento en la vilaĝo loĝis armenoj kaj azeroj, sed la majoritato de la armenaj loĝantoj estis masakrita de la otomana armeo kiu okupis Naĥiĉevanon en la fina fazo de la unua mondmilito.

Aldone Aylis estas la hejma vilaĝo de la aŭtoro mem – Akram Aylisli adoptis la vilaĝon en sia verkista nomo, oficiale li nomiĝas Naibov – kaj Saday Sadıqlı, kiu en la sonĝo trovas sin en la infanaĝa idilio, eble estas alter ego.

Sed la aliaj protagonistoj ne povas fuĝi la severan realon. La bonorda vivo de la malpli fama aktoro, Nuvariş Qarabağlıs, estis disbatita de bordelo, kiu aperis en la najbara apartamento sur la deka etaĝo, post kiam banditoj elĵetis la najbarinon, maljunan armeninon, de sur la balkono. Turni sin al la aŭtoritatoj neniel helpas, ĉar se entute ekzistas iuj aŭtoritatoj en la kaosa urbo, ili kunlaboras kun la banditoj – aŭ male.

Ĉar Nuvariş Qarabağlıs timas, ke la banditoj baldaŭ revenos kaj ĵetos ankaŭ lin de sur la balkono, por povi vastigi sian bordelan entreprenon, li klopodas havigi al si pistolon. Provinte siajn diversajn kontaktojn sensukcese, li fine komprenas, ke la sola maniero sukcesi estas turni sin al la naciisma Popola Fronto, kies estron li krome hazarde konas. Sed li neniam alvenas – ekster la ejo de Popola Fronto li lastmomente savas sian kolegon Saday Sadıqlı, kiun la popolamaso estas mortiganta.

Jen kaj jen ni revenas al la vivo de Saday Sadıqlı dum la maltrankvila vivo en la fino de 1989, kiam la siatempe bonorda socio popece disfalas, estiĝas potencvakuo, kaj la etna konflikto estas instigata. Saday Sadıqlı ĉefe restadas hejme, sed de tempo al temo vizitas la fervojan stacion por vidi la ekveturon de la trajno Bakuo-Jerevano, lastan restantan simbolon de la pli orda epoko.

Unu tagon li revenas hejmen al sia edzino en disŝiritaj, malpuraj vestaĵoj, kun krete blanka vizaĝo, kaj tute senvorta. Li vidis la popolamason ĉe la stacio bruligi armenan virinon. Li volas nur morti, tio estas la sola eliro. Kaj poste, kiam li kuŝas senkonscia sur la hospitala lito kaj sonĝas sin al la hejma vilaĝo, li kvazaŭ trovas sin antaŭ la elekto: ĉu vere li volas reiri al la severa realo?

Kaj kvankam la granda aktoro ŝvebas inter vivo kaj morto, lia kolego Nuvariş Qarabağlı ne vizitas la malsanulejon dum pluraj tagoj. Fine oni ekscias kial: li falis de la deka etaĝo.

Ne optimisman libron verkis Akram Aylisli, sed honestan kaj bone formulitan. Evidentas, ke li longe pripensis la rakonton, almenaŭ ekde 2006-2007, kiam li surpaperigis ĝin en sia malnova hejmvilaĝo Aylis, sed supozeble multe pli longe. Io simila laŭ mia scio pli frue ne estis publikigita en Azerbajĝano, kaj fakte ankaŭ nun ne – la teksto aperis ja en la rusa, en rusia periodaĵo, eĉ se nun en la reto ekzistas ankaŭ azera versio.

Akram Aylisli diris, ke li faris la finan decidon publikigi la tekston en aŭgusto pasintjare, kiam la azerbajĝana oficiro Ramil Safarov estis ricevita kial nacia heroo en Bakuo. Safarov murdis armenian kolegon dum lingvokurso de Nato en Budapeŝto. Ke la verko ricevos severan kritikon li komprenis – sed ĉi tian persekuton li apenaŭ anticipis.

Krom la simpatio al la suferantaj armenoj en la libro troviĝas ankaŭ aliaj eroj, kiuj povas fajrigi fanatikulojn: du el la protagonistoj ŝajnas dubi la neprecon de cirkumcido, kaj Nuvariş Qarabağlı spertas ripetiĝantan sonĝon, en kiu li estas konvertiĝonta al kristanismo por elaĉeti la pekojn, kiuj trafis la armenojn. Kaj eble plej serioze: la patro de la nuna prezidento, Heydar Aliyev, la partiestro kiun trafis malfavoro dum la perestrojko de Gorbaĉov, kaj kiu en 1993 resurtroniĝis kiel la tria prezidento de la sendependa Azerbajĝano, estas portretata kiel despoto.

Akram Aylisli longe atendis kun sia libro, kies efektiva protagonisto estas la nacia traŭmato kaj tragedio de Azerbajĝano. La aŭtoro kaj liaj malmultaj defendantoj en Azerbajĝano meritas grandan respekton. La libro meritas legon.

Piednoto: En la azera la nomo de la aŭtoro estas Əkrəm Əylisli. Lia hejma vilaĝo nomiĝas Əylis. La plena nomo de la eksprezidento estas Heydər Əlirza oğlu Əliyev. La litero ə (elparolo [æ]) en aliaj latinliteraj lingvoj kutime estas simpligata kiel a, kaj ĉi tie mi sekvas tiun kutimon. Aliajn azerbajĝanajn literojn (ğ, ı, ş) mi lasas senŝanĝaj, ĉar facile videblas, sur kiuj sendiakritaj literoj ili baziĝas.

Pli pri la temo: