Informfluoj en Esperantujo

Prelego ĉe Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo
La 9-an de septembro 2005

1. Enkonduko, ĝeneralaj tezoj

Povas ŝajni, ke gazetoj, retmesaĝoj, radiaj elsendoj kaj aliaj informfluoj estas ia flanka produkto aŭ postsekvo de la Esperanto-movado, kiu ĉefe okupiĝas pri aliaj, pli konkretaj aferoj: ”informado, instruado kaj utiligado” de Esperanto, la sankta triunuo kiun ripetadas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Tamen, se iom pripensi, oni povas veni ankaŭ al tute mala konkludo: la informfluoj ne nur estas nepra kondiĉo por la ekzisto de la Esperanto-movado, ĝuste ili fakte konsistigas la Esperanto-movadon, aŭ almenaŭ ĝian sangocirkuladon, kies funkciado estas tute nepra kondiĉo, por ke la tuta organismo povu pluvivi kaj eventuale eĉ prosperi.

Sed informfluoj estas pli komplika afero ol oni povus pensi, almenaŭ se ne temas pri totalisma socio, en kiu ĉio estas direktata desupre kaj nedezirataj informeroj simple ne rajtas flui. Kaj ĝuste tiu barado de la informfluoj fakte estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la degenero kaj fina disfalo de la totalismaj ŝtatoj en orienta Eŭropo.
En la soveta sistemo, ĉiu nivelo de la hierarkio raportis pri siaj sukcesoj kaj eventualaj problemoj al siaj superuloj. Iuj sendependaj amaskomunikiloj ne ekzistis, kaj sekve la burokratoj facile povis prisilenti problemojn kaj raporti nur pri brilaj sukcesoj, eĉ se la sukcesoj ne estis ĉiam tute brilaj.

Dum iuj periodoj, tiun mankon de fidindaj informoj iugrade kompletigis la paralela strukturo de la ŝtata sekurservo, kiu raportis laŭ siaj propraj kanaloj, kaj tiel povis peri informojn pri lokaj problemoj, kiujn la respondeculoj preferus kaŝi de siaj superuloj. Sed principe en la soveta sistemo ĉio estis sekreta, krom tio, kion la koncernaj instancoj decidis igi publika, kaj tial la regantoj ofte simple ne sciis, kiel vere statis la aferoj en la enorma regno. Kiam fine de la 80-aj jaroj en Sovetio iom post iom falis la baroj kaj amaskomunikiloj rajtis ektuŝi gravajn problemojn de la sistemo, estis jam tro malfrue ion korekti, kaj la tuta sistemo disfalis sub la pezo de tiuj sekretaj problemoj, kiuj subite ĉiuj elverŝiĝis el la kaŝita deponejo.

Do, en totalisma socio, la ŝtato havas monopolon pri la informfluoj, direktas kaj baras ilin laŭplaĉe. Kontraste, unu el la plej gravaj ecoj de malferma, demokratia socio estas ĝuste la relativa libereco de la informfluoj. La libereco de la informoj estas realigita iom diversmaniere en diversaj juraj sistemoj, sed bona, eĉ se iom ekstrema ekzemplo estas la sveda konstitucie reguligita ”principo de publikeco”: ĉiuj dokumentoj kiujn oficialaj instancoj ricevas, kaj ĉiuj dokumentoj kiujn oficialaj instancoj fordonas aŭ forsendas, estas publikaj, alireblaj al ĉiu deziranto. Povas esti esceptoj, sed tiam la oficiala instanco devas fari formalan decidon, kial iu dokumento estas sekreta, kaj pri tia decido eblas apelacii al kortumo.

2. Pri rolo de informfluoj en la kresko kaj pluvivo de la Esperanto-komunumo
Povas ŝajni, ke ni iom tro distanciĝis de nia temo, kaj certe estus grava troigo serioze kompari Esperantujon kun ŝtato, ĉu totalisma ĉu demokratia, kvankam ja ekzistas tiuj, kiuj volus krei iun ludilan Esperanto-ŝtaton. Sed la parolantoj de Esperanto, aŭ almenaŭ granda parto el la parolantoj de Esperanto, ja konsistigas ian socian movadon kun pli-malpli klare difinitaj celoj.

En ajna socia movado, la fluo de informoj estas enorme grava instrumento en la direktado de la afero, kaj tiu, kiu reguligas la informfluojn havas enorman potencon. Sufiĉas pensi pri la formiĝo de politikaj partioj en Nordio, kaj pri la gazetoj kiuj kreskis samtempe kun tiuj partioj. Ne en ĉiuj landoj la gazetoj kaj la partioj estis same intime ligitaj kiel en Nordio, kaj ankaŭ ĉe ni tiu ligo dum la lastaj jardekoj grave malfortiĝis. Tamen, ne nur bolŝevikoj povas konsenti pri la famaj vortoj de Lenin, laŭ kiuj ”ĵurnalo estas ne nur kolektiva propagandisto kaj kolektiva agitisto, sed ankaŭ kolektiva organizanto”.

Eble pli ol pri iu alia movado tio validas pri la Esperanto-movado, ĝuste ĉar ĝi estas lingva movado, movado relative malgranda, sed kun anoj en plej diversaj partoj de la mondo.

Lenin verkis sian faman ”Kion fari?” en 1902, kaj supozeble eĉ tiam Ludoviko Zamenhof ne legis la broŝuron de tiu suspektinda radikalulo kiu sin kaŝis en Svisio. Sed rilate la gravecon de la movada ĉeforgano Zamenhof klare konsentis kun Lenin. Jen kion li skribis en 1890:

Antaŭ ĉio ni devas plene certigi la estontecon kaj la senhaltan regulan eliradon de nia centra gazeto. Ĝi estas la unuiganto, la pelanto kaj la regulatoro de nia afero, per unu vorto – ĝi estas la koro de nia afero. Tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton, ni ne devas uzi flanke eĉ la plej malgrandan el niaj fortoj kaj rimedoj materialaj, antaŭ ol ni estas tute certaj, ke la daŭrado de nia centra organo staras tute ekster danĝero. Se unu fojon tiu ĉi koro devos halti, tiam perdiĝos nia afero kaj ĝin ne povos savi la plej grandaj sensisteme disĵetataj oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon.
/—/
Ĉu ni ekster nia organo povos multe fari por nia afero aŭ en la daŭro de kelka tempo povas fari nur tre malmulte, – kun la vivo de nia organo estas ligita la vivo de nia afero. Nia organo estas la trunko de nia afero: tiel longe kiel la trunko vivas, ni devas timi nenian vintron, se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj la foliojn, kaj kun la plej bonaj esperoj ni povas atendi la printempon; sed se la trunko ĉesos vivi, – ĉiuj esperoj estas perditaj. Tial ni per ĉiuj fortoj turnas la atenton de niaj amikoj sur nian gazeton.

3. Pri la historio de la movada gazetaro, kun akcento ĉe la sendependaj eldonaĵoj
En 1890, kiam Zamenhof nomis la gazeton La Esperantisto ”la koro de nia afero”, do jam ekzistis centra organo de la Esperanto-movado. Sed jam la Unua Libro de Esperanto en 1887 komencis informfluon en ambaŭ direktoj: Zamenhof dissendis sian libron al redakcioj kaj konataj homoj, li faris anoncojn en gazetoj. La legantoj de la Unua Libro estis petataj subskribi promeson lerni la lingvon, se dek milionoj da aliaj homoj faros similan promeson. Krome la formularoj povis esti uzataj por kolekti similajn promesojn de aliaj homoj, kaj sekve disvastigi la informon pri la ideo. Mirinde moderna pensado…

La promesoj devis esti senditaj al Zamenhof, kaj poste tiuj, kiuj sukcesis traduki mallongan teksteton al Esperanto, estis inkluzivitaj en la registro de esperantistoj, kiun konservis ĉe si Zamenhof. Tiamaniere Zamenhof havis informojn pri ĉiuj, kiuj lernis Esperanton, sed la unuaj esperantistoj nenion povis scii unu pri la alia. Tamen en 1888 Zamenhof publikigis surbaze de sia registro la unuan Adresaron, kun la nomoj de la mil unuaj esperantistoj. La informfluoj iĝis multdirektaj: la esperantistoj povis kontakti unu la alian, kaj ne nur la iniciatinton de la lingvo.
La leteroj de Zamenhof estis tre gravaj en la informfluo inter esperantistoj en la unua tempo. Li verkis nekredeblan kvanton da leteroj kaj poŝtkartoj. Ĝenerale personaj kontaktoj estis tre gravaj en la komenca tempo, kaj multaj ideoj disvastiĝis per rektaj kontaktoj de Zamenhof kun esperantistoj en la proksimaj regionoj. Des pli, ke ne ĉio povis esti skribita malferme pro la rusiaj cenzuristoj. Tion klare montris la sekvoj de letero de la granda verkisto Lev Tolstoj. Ĝia apero en la unua esperantlingva gazeto, La Esperantisto, havis preskaŭ fatalajn konsekvencojn.

Do, La Esperantisto, la unua esperanta gazeto, komencis aperadi jam du jarojn post la apero de la Unua Libro, en 1889. Ĝi estis eldonata en Nurnbergo, en Germanio, kaj gravan rolon havis aktivuloj de la mondlingva klubo en Nurnbergo, kiu origine estis klubo de volapukistoj. Tamen en 1890 La Esperantisto havis nur 113 pagantajn abonantojn. Ĝuste lige kun tiu priplorinda statistiko Zamenhof verkis sian artikolon pri la grava rolo de la gazeto.

Poste, en 1891, li jam anoncis, ke la gazeto ne plu povos aperi, sed ĝin savis Wilhelm Heinrich Trompeter, germana termezuristo kiu dum tri jaroj financis la eldonadon de la revuo. Li savis la revuon, sed provis eluzi sian pozicion por enkonduki lingvajn reformojn en Esperanton. Kiam li ne sukcesis, li ĉesigis sian subtenon al la revuo, kiu tiutempe havis ĉirkaŭ 500 legantojn.

La nelonga historio de la unua esperantlingva gazeto ĉesis en 1895, kiam Zamenhof pozitive menciis Tolstoj en La Esperantisto, kaj poste aperigis tradukon de letero de Tolstoj pri Esperanto kiel kristana afero. Post tio la periodaĵo estis malpermesita de la cenzuro en Rusio, kie troviĝis la plej granda parto de la abonantoj, pli ol 60%.

Multaj abonantoj estis ankaŭ en Svedio, proporcie al la loĝantaro pli ol en Rusio. Sed la loĝantaro de Svedio kompreneble estas malpli granda. Unua libro en la sveda aperis jam 1889, kaj la klubo en Uppsala estis fondita en 1891, do la Esperanto-movado en Svedio havas profundajn radikojn.

En decembro 1895, kiam La Esperantisto jam de kelkaj monatoj ne aperadis, estis en Uppsala fondita nova gazeto, kun la nomo Lingvo Internacia. Gravan rolon en la fondo de la gazeto havis la svedo Valdemar Langlet, kiu tiam estis universitata studento, sed poste iĝis konata ĵurnalisto. Dum la dua mondmilito li aktivis en Hungario kaj savis la vivojn de multaj judoj kiujn persekutis la nazia reĝimo.
Sed en 1895 li faris vojaĝon, kiu en tiu tempo estis vera raraĵo: li veturis al Rusio kaj dum sia vojaĝo uzis Esperanton. En Odeso, en la nuntempa Ukrainio, li vizitis la tiam nur 25-jaran konatan esperantiston Vladimir Gernet, kiu iniciatis la fondon de nova gazeto en Svedio kaj promesis al ĝi financan subtenon.

Formale la novan gazeton eldonis la klubo en Uppsala, sed komence Gernet mem estis la ĉefa redaktoro. Tamen la sendado de presprovaĵoj al Odeso kompreneble kaŭzis tempoperdojn, kaj post iom pli ol jaro la tiama vicprezidanto de la Uppsala klubo, Paul Nylén, transprenis la redaktadon. Nylén mem estis profesia ĵurnalisto, kaj li poste dum 15 jaroj estis ĉefredaktoro de la sveda polica gazeto.

Zamenhof ne same ofte kontribuis al Lingvo Internacia kiel al La Esperantisto, kaj tiel lia rolo en la movado iĝis iom malpli centra, aŭ almenaŭ ekestis pli ol unu centro en la movado. Cetere estas interese rimarki, ke dum multaj jaroj ne ekzistis iu internacia organizaĵo de esperantistoj – la organizita aktivado okazis ĉirkaŭ gazetoj kaj eldonejoj.

En 1899 denove aperis financaj problemoj, kaj komence de la jaro 1900 Paul Lengyel en Hungario transprenis la eldonadon. En Hungario la gazeto aperis dum tri kaj duona jaroj, poste Lengyel kune kun la gazeto migris al Parizo. Tie Lingvo Internacia vivis ĝis la unua mondmilito.

Post 1905 Lingvon Internacian eldonadis la tiam fondita Presa Esperantista Societo, kiun gvidis Theophile Cart. Li estis instruisto de la franca ĉe la universitato de Uppsala en 1891-92, tamen li lernis Esperanton nur poste, en 1904, kaj tuj fondis la eldonejon. Estus interese scii, ĉu lia periodo en Upsalo havas ian rilaton al lia esperantistiĝo.

En 1905 aperis en Parizo dua, konkuranta gazeto, kun la nomo La Revuo. Ĝin eldonadis la granda franca eldonejo Hachette. La Revuo havis iom pli literaturan direktiĝon ol Lingvo Internacia, kaj en ĝi aperis multaj tradukoj de Zamenhof – tiujn tradukojn fakte financis la eldonejo Hachette, kiu pagis al Zamenhof salajron.
Nature la du grupoj de parizaj esperantistoj, tiu ĉirkaŭ Lingvo Internacia unuflanke, kaj tiu ĉirkaŭ La Revuo aliflanke, devis polemiki unu kontraŭ la alia.

Kaj mirinde, en tiu sama jaro 1905 estis fondita ankaŭ la revuo Esperanto, kiel privata entrepreno de la franco Paul Berthelot. Du jarojn poste la revuon Esperanto transprenis Hector Hodler, en 1908 li fondis UEA-n kaj la gazeto iĝis ĝia organo.
La unua mondmilito kompreneble estis katastrofa por la Esperanto-movado, kaj pereis en ĝi ankaŭ la parizaj gazetoj. Travivis revuo Esperanto, sed krom ĝi apenaŭ restis iu internacia movada gazeto. Tiun breĉon volis plenigi la juna germano Teo Jung, kiu en 1920 fondis tute novan, ambician gazeton, kiu iĝis la plej ofta iam aperinta esperantlingva periodaĵo. Temas kompreneble pri Heroldo de Esperanto, kiu dum la unuaj jaroj portis la pompan nomon Esperanto Triumfonta. La gazeto de Teo Jung dum multaj jaroj regule aperis ĉiusemajne, dum iu periodo eĉ dufoje semajne. Sed ĝi estis unika ankaŭ en alia maniero: ĝi tute ne estis dependa de iu organizaĵo, nek de subvencioj de iu mecenato, sed ĝi estis simple komerca entrepreno, eble ne profitega, sed tamen bonfarta.

Kiam Teo Jung fondis sian gazeton, li jam kune kun sia frato estis profesia eldonisto de germana gazeto en vilaĝo proksime al Kolonjo. Komence lian entreprenon grave helpis la postmilita inflacio kaj senvaloriĝo de la germana marko. Jen kion li skribas en sia membiografio:

Kun nur 500-600 abonantoj en bonvalutaj landoj povis en tiu tempo bone ekzisti gazeto, kia estis E.T., dum kun 5.000 abonantoj sole en Aŭstrio kaj Germanio ĝi devus bankroti. Estis vera artifikaĵo, piloti la ŝipon de ET sendanĝere tra tiu bizare-kaosa periodo inflaciega, tiom pli, ĉar la kurzoj de la difversaj valutoj konstante variis inter si. jam dum la Universala Kongreso en Nurnbergo komence de aŭgusto 1923 unu numero de ET devis esti vendatta por 10.000 markoj; en novembro de la sama jaro unu sola ekzemplero de la germana ĵurnalo Kölnische Zeitung kostis 300 miliardojn da markoj.

La konata esperanta verkisto Jean Forge (Jan Fethke) dum iom da tempo laboris en la redakcio de Teo Jung. Jen kiel li priskribis la etoson tie:

Nun – nun efektive ni sidis en la centro de la Esperanta mondo. tie ĉi batadis la vera koro de Esperantujo, tie ĉi flugetis sur la redakcian tablon leteroj el la tuta mondo kvazaŭ buntaj birdoj, kiuj pepis jubile kaj trilis agrable en miajn orelojn.
/—/
Iutage alflugis sur la redakcian tablon revuo el Budapest kaj kaŭzis agrabalan pikpikadon en mia koro. Estis la unua numero de Literatura Mondo. Mi rapidis kun ĝi en la presejon. S-an Goppel tuj haltigis la grandan presmaŝinon. Ĉiuj kompostistoj alrapidis interrompante sian laboron. Ni staris ĉiuj en rondo kaj adminirs la verkon de aŭdaca hungara eldonisto Bleier. La revuo estis presita en pluraj koloroj sur luksa papero kun mirinde belaj vinjetoj. Ĝi estis majstra produktaĵo de la presarto. kaj konforme al ĝia eksteraĵo same la enhavo montris altan literaturan nivelon…

En la komenco de la 1920-aj jaroj Esperanto Triumfonta atingis la respektindan eldonkvanton de 3.500 ekzempleroj semajne. Post la revaloriĝo de la germana marko la eldonkvanto iom malkreskis, sed ne katastrofe.

En la intermilita periodo la ĉiusemajna Heroldo de Esperanto vere estis la ĉefa, sendependa gazeto de la esperantistoj, almenaŭ de la neŭtrala movado. La tiam forta laborista movado havis siajn proprajn eldonaĵojn, ĉefe Sennaciulon de SAT. Sed en 1936 ankaŭ Heroldon de Esperanto tuŝis la katastrofo de Germanio: la nazioj. Tiam la Gestapo, la ŝtata polico, likvidis la presejon de Heroldo.

”Min /—/ ekregis eĉ sento de liberriĝo: pli ol trijara laborado sub tia reĝimo pli estis konstanta inkubsonĝo ol plezuro.”

Teo Jung migris al Nederlando, kie li restarigis la eldonadon de Heroldo de Esperanto, sed baldaŭ post li, en 1940, venis la naziaj trupoj, kaj la eldonado denove devis esti ĉesigita.

La milito rompis la internaciajn kontaktojn, ankaŭ tiujn de la Esperanto-movado. Aperadis bultenetoj en nemilitantaj landoj, kaj ankaŭ en Svedio la organo de Sveda Esperanto-Federacio, La Espero, plu vegetis, kvankam ĝi iĝis tre maldika kompare kun la antaŭmilitaj jaroj, kaj nur malofte povis aperigi informojn el aliaj landoj. La disduiĝinta UEA, sub la origina nomo en Svisio kaj kun la nomo Internacia Esperanto-Ligo en Britio, pluvivis, sed same kun malmulta kontakto kun la ekstera mondo.

Tamen en aprilo 1946, denove povis aperi Heroldo de Esperanto, kaj fine de tiu jaro ĝi jam havis 1.500 abonantojn. Unue ĝi estis presata en Belgio, ĉar en Nederlando papero ne haveblis. Post kelkaj jaroj la eldonado tute transiris al Nederlando, sed post la milito Heroldo jam neniam aperis semajne.

Ekde januaro 1962 la jam maljuna Teo Jung transdonis la eldonadon de Heroldo al Gian-Carlo Fighiera. Efektive la laboron transprenis lia pol-devena edzino Ada Fighiera-Sikorska, kiu pli frue laboris ĉe la esperanta redakcio de la Pola radio.

Heroldo de Esperanto estas speciale interesa kazo, ĉar ĝi dum jardekoj estis sufiĉe sendependa, komerce sukcesa gazeto, do oni povas imagi, ke ĝi donis al la esperantistoj tion, kion ili volis havi. En ĝi ja amaskvante aperis triumfaj novaĵoj pri novaj bustoj de Zamenhof kaj Esperanto-stratoj inaŭguritaj diversloke en la mondo, sed ĝi ankaŭ de tempo al tempo kuraĝis kritiki verajn aŭ imagitajn problemojn ĉe UEA.

Antaŭ la dua mondmilito, kiam la landaj asocioj volis movi la sidejon de UEA el Ĝenevo al malpli kosta ejo en Britio, Heroldo subtenis la landajn asociojn, kaj post la skismo de 1936 ĝi eĉ iĝis unu el la du oficialaj organoj de la nova Internacia Esperanto-Ligo. Poste estis nova akra konflikto ĉirkaŭ la jaroj 1969-1974, tiam Heroldo estis iaspeca opozicia gazeto. Ankaŭ post kiam Ivo Lapenna forlasis UEA-n, Heroldo de tempo al tempo aperigis fortajn kritikojn pri administraj kaj financaj temoj.

Poste, komence de 1997, la revuon transprenis ”Kooperativo de Literatura Foiro tra sia itala filio, kun la kunlaboro de Gian Carlo Fighiera.” Efektive tio signifis, ke la grupo ĉirkaŭ Giorgio Silfer akaparis la revuon kaj faris el ĝi sian organon. Lige kun tio estas interese iom kompari eldonkvantojn, ĉar tio povas doni ian indikon pri tio, kiajn gazetojn esperantistoj volas havi.
La abonantaro de Heroldo nuntempe estas en la regiono 500-700, precizaj ciferoj mankas. La preskvanto ankoraŭ komence de la 80-aj jaroj estis pli ol 4 000 kaj abonantaro verŝajne ĉirkaŭ 3.000. Laŭdire Heroldo havis eĉ milon da abonoj sole en Pollando, ĉar poloj povis pagi iun etan sumon al pola konto de la redaktoro. Ankau en aliaj orienteŭropaj landoj kaj en Brazilo ĝi havis multe da abonantoj. Kiam Silfer ĝin akaparis en 1997, la abonantaro tamen jam estis falinta al ĉirkaŭ 1.000 kaj poste ankoraŭ preskaŭ duoniĝis.

Do, kompare kun Heroldo, la revuo Esperanto estas vera giganto, kun sia eldonkvanto de ĉirkaŭ 5.000 ekzempleroj. La pagitaj abonoj el tio estas ŝajne iom pli ol 4.000, kaj tio estas tute unika cifero en Esperantujo, eĉ se ĝi ŝajnas marĝene fali dum la lasta tempo. Neniu alia internacia movada revuo havas eĉ kvaronon el tiu eldonkvanto. Monato havis en la plej bonaj tempoj 2.000 abonantojn, sed ĉi-jare ŝajne ne atingas 1.400. Tamen eĉ tio estas klara kresko kompare kun la pasintjara cifero. La nemovada gazeto de TEJO, Kontakto, estas presata en 1.100 ekzempleroj, el tiuj 900 iras al pagantaj abonantoj. Pli ol mil abonantojn eventuale havas ankaŭ la plej malnova ankoraŭ ekzistanta esperanta gazeto, Espero Katolika. Almenaŭ la katolika asocio IKUE publike anoncas ke ĝi havas 1.300 membrojn.

El la iugrade movadaj gazetoj, Sennaciulo, la gazeto de SAT, havas ŝajne 700-800 abonantojn kaj estas do eĉ pli granda ol Heroldo, kvankam Sennaciulo kompreneble aperas malpli ofte. La Ondo de Esperanto, sufiĉe altkvalita gazeto kiu miksas movadajn informojn kun literaturaj artikoloj, havas malpli ol 600 abonantojn. La eldonkvantoj estas do sufiĉe mizeraj, kaj eldoni movadan gazeton sen financaj perdoj estas evidente nefacila tasko. Tion pruvas ankaŭ la sorto de Eventoj. Ĝi en la plej prosperaj tempoj ŝajne atingis preskaŭ 2.000 abonantojn, aperis dufoje monate, sed post 11-jara ekzistado ĝi devis esti fermita. En la lasta numero de Eventoj antaŭ tri jaroj László Szilvási, la eldonanto, skribis jene:

La mondo tamen daŭre ŝanĝiĝas. Nuntempe la informfluo ege rapidiĝis, kaj la uzado de interreto kaj retpoŝto iĝis ĉiutagaj laboriloj, same kiel papero kaj skribilo. Ne nur Eventoj, kaj ne nur la Esperantaj revuoj, sed eldonantoj de ĉiuj paperaj gazetoj devas analizi sian situacion kaj rolon lige al la telekomunika revolucio. La informfluo en Esperantio iĝis multe pli rapida kaj operativa ol antaŭe, UEA iĝis multe pli malfermita, ĝisnunaj dogmoj kaj baroj falas tagon post tago, kaj la strukturo de komunikado signife ŝanĝiĝis.

4. La signifo de la reto.
Do, la reto – ĉu ĝi tute revoluciis la informfluojn en Esperantujo kaj ekster ĝi? Unuavide jes, ĉar estas multe pli facile eĉ por unuopa persono igi siajn informojn kaj opiniojn alireblaj al la tuta mondo. Eĉ totalismaj registaroj, se ili ne volas tute malpermesi interreton, jam malfacile povas kontroli la informfluojn. En Ĉinio la registaro dungas amasojn da cenzuristoj por malhelpi ke maltaŭgaj retejoj estu alireblaj, kaj pri simila cenzuro ekokupiĝis ankaŭ ekzemple la registaroj en la ekssovetiaj landoj de centra Azio. Sed tiu kiu tre volas tamen plej ofte povas en unu aŭ alia maniero havigi al si la deziratajn informojn.

Tamen, la fakto ke pli da informoj principe estas alireblaj tute ne signifas ke homoj ĝenerale aŭ esperantistoj specife nun estas multe pli bone informitaj ol antaŭe. Por trovi informojn necesas scii, kiel serĉi, kie serĉi, kaj finfine – kion oni volas scii. Amasoj da informoj estas alireblaj ekzemple en diversaj esperantlingvaj diskutlistoj, sed ĉu ĉiuj esperantistoj pretas travagi ĉiujn listojn, kie inter dekoj da ripetiĝantaj mesaĝoj de diversaj amas-poŝtistoj eble troveblas unu vere interesa informero?

En la mondo ekster Esperantujo la reto ja ekfunkcias kiel alternativa kanalo por ekzistantaj ĵurnaloj, radi-kanaloj kaj televidkanaloj por dissendi siajn informojn, en teksta kaj alia formo. Tamen ĝis nun malmultaj entreprenoj sukcesas efektive gajni monon per sia reta servo – homoj simple ne pretas pagi por legi ion en la reto, ili kutimiĝis uzi la reton senpage. Krome estas tute tro simple plusendi retpoŝte interesajn erojn el la reto. Eble tial ne sukcesis la provo de Eventoj, preni pagon por la retpoŝta novaĵservo Ret-info, kaj momente eblas ricevi la servon senpage.

La ideo de Ret-info estas esence peri tekstojn kaj informojn trovitajn diversloke, sen vera kritika prijuĝo kaj kontrolo. La manko de tia kontrolo de la fontoj cetere estis la ĉefa problemo de Eventoj. Iom alia estas la celo de Libera Folio, reta bulteno kiun mi kune kun István Ertl fondis printempe de 2003. La ideo naskiĝis kiam la tiama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Rašić, anoncis pri sia protesta demisio pro la kaoso tiam reginta en la Centra Oficejo, kaj ni konstatis, ke ne ekzistis iu taŭga reta forumo kiu povus diskonigi la novaĵon kaj kolekti reagojn kaj komentojn pri ĝi. Do ni decidis krei tian retejon, kaj tion ni faris tre rapide, fakte en kelkaj tagoj.

Komence Libera Folio tre multe koncentriĝis al organizaj demandoj en UEA, kaj tio cetere estis bone komprenebla, ĉar la situacio antaŭ du jaroj estis tre malorda. Poste ni iom post iom vastigis nian temaron, sed la baza aliro estas daŭre la sama: mi klopodas apliki en Libera Folio la samajn bazajn ĵurnalismajn principojn kiujn mi uzas en mia ĉiutaga laboro kiel ĵurnalisto de granda ĉiutaga sveda ĵurnalo. Do, la informoj estu fidindaj, kontrolitaj, kaj samtempe ili estu interesaj por la leganto. Tio postulas kritikan sintenon al personoj kaj fenomenoj en la Esperanto-movado, kaj tio ne ĉiam plaĉas al la legantoj. Aliflanke, se ne plaĉas, oni miras, kial ili legas.

Diskutoj pri ”troa kritikemo” estas tre kutima afero por mi. Ofte la oficialaj personoj, pri kiuj ni raportas en Sydsvenska Dagbladet diras, ke ni nur kritikas, ne raportas pri pozitivaĵoj, ni persekutas ilin… Tamen, se rigardi la gazeton, estas en ĝi same au pli multe da materialoj kiujn oni povas nomi neŭtralaj au pozitivaj. Simple tiujn materialojn la homoj ne rimarkas, au ĉiukaze ne ekscitiĝas pro ili. Sed kritikado de supozataj problemoj ja estas unu el la ĉefaj taskoj de gazeto en demokratia socio. (En totalisma socio, kompreneble, la ĉefa tasko de gazeto estas laŭdado.)

Tipa ekzemplo el Libera Folio: aperis du artikoloj pri IJK en Zakopane: tre pozitiva raporto de Oleg Izjumenko, kiu partoprenis la kongreson, kaj artikolo, en kiuj audiĝis kritikaj voĉoj pri la planita (sed nuligita) belec-konkurso por inaj kongresanoj. Poste iu leganto komentis la duan artikolon, dirante ”ĉu vere nenio pli grava okazis en tiu konkurso ol la nuligo de belec-konkurso”. Li eĉ ne rimarkis la unuan artikolon, ĉar ĝia titolo kaj enkonduko ŝajnis al li tro simila al ĉio alia kion li kutimas legi en esperantaj gazetoj. La dua artikolo evidente ial ŝajnis al li pli interesa, sed poste li indigniĝis, legante ĝin…

Li cetere ne estis la sola kiu opiniis la pli kritikan artikolon pli interesa: laŭ nia statistiko, en aŭgusto la artikolo pri la nuligita belec-konkurso estis legita 713-foje, sed la pli ordinara, tre pozitiva raporto pri la IJK nur 342-foje. Tio evidente diras ion pri la vera intereso de la legantoj.
Per sia kritika sinteno Libera Folio ricevis multajn mallaŭdojn kaj eĉ malamikojn. Persone mi plej fieras pri la titolo ”Persona non grata”, kiun mi ricevis de la tiel nomata Feminisma Esperanta Movado, kiun la Civito kaperis tuj je ĝia fondo. Ke Libera Folio amplekse raportis pri tiu kapero evidente ne plaĉis al la Civito.

Multajn mallaŭdojn ni ricevis ankaŭ de diversaj gravuloj de UEA, sed samtempe tiuj gravuloj mem troviĝas inter la regulaj legantoj de Libera Folio. Ĝenerale oni povas facile konstati, ke dum la regulaj legantoj de Libera Folio eble estas nur kelkcent personoj, inter tiuj kelkaj centoj certe estas tre granda parto el la aktivuloj de la internacia Esperanto-movado. Do, supozeble la influo de Libera Folio en la Esperanto-movado estas ne tute neglektinda.

5. Konkludoj
Do, finfine, kiaj estas la ĉefaj trajtoj de la informfluoj en Esperantujo? Ŝajnas, ke raportoj pri sukcesoj estas unu el la plej ŝatataj ĝenroj de Esperantlingvaj gazetoj. Tipa estas ankaŭ ia interneco de la komunikado, la okazaĵoj en la ekstera mondo malmulte tuŝas la internan vivon de Esperantujo, krom se ili minacas la okazigon de la sekva kongreso, kaj eĉ tiam, oni konsideras malbona tono paroli pri tiaj aferoj kiel puĉo en kongreslando, kiel printempe okazis en Nepalo, kie devis esti aranĝita la Azia kongreso. Same, paroli pri homaj rajtoj aŭ ties manko en kongreslando estas konsiderata preskaŭ hereza, tiel ke oni ŝajne devas sin deklari ”disidento”, se oni kuraĝas levi tian temon.

Oni povus emi kompari Esperantujon kun ŝtato en kiu ekzistas unu reganta ideologio, ne ruĝa sed verda. Tamen eble pli trafe estas kompari ĝin kun aliaj sociaj movadoj, ankaŭ en tiuj kutime unu vero superpezas, kaj ne maloftas skismoj pro konflikto de tiu vero kun alternativaj sintenoj. Cetere, laŭ iu jam malnova usona studo, tipa problemo en la gvidantaroj de sociaj movadoj estas la konflikto inter ”burokrato” kaj ”entuziasmulo”. Tian konflikton UEA ja spertis pli ol unufoje, kaj sendube similaj konfliktoj estas oftaj en multaj Esperanto-asocioj. Tamen pro la enfermiteco de la Esperanto-movado, oni iel emas klarigi ĉiujn problemojn per internaj, propre esperantaj modeloj, kiuj ne nepre estas la plej utilaj.

Pro la evoluo de la reto, en Esperantujo, same kiel en la tuta mondo, la eblecoj de ĉiu unuopulo disvastigi siajn tekstojn iĝis preskaŭ senlimaj. Por la esperantistoj tio eble estas aparte bonvena ŝanco, ĉar laŭ la esploro farita de Nikola Rašić antaŭ dudeko da jaroj, Esperantistoj estas pli verkemaj ol legemaj. Nur kvinonon el la respondintoj de sia enketo Nikola Rašić konsideras veraj kaj regulaj legantoj de Esperanto-literaturo. Pli ol triono apenaŭ entute legas en Esperanto. Aliflanke verkas en Esperanto:

  • nenion 36% – malmulte!
  • artikolojn por periodaĵoj 39%
  • tradukojn 26%
  • literaturon 6,4%

Do, por tiuj du trionoj el la esperantistoj, kiuj ion verkadas, la reto estas perfekta publikigejo. Sed por ke informoj fluu, necesas, ke iu redaktu, ordigu, kaj finfine ankaŭ… legu.