La Vintra milito – 60 jarojn poste

Ĉi tiu artikolo origine aperis en La Ondo de Esperanto en oktobro 1999, sesdek jarojn post la komenco de la Vintra Milito. La aperigo de finnlanda vidpunkto en rusia gazeto eĉ 60 jarojn post la milito boligis la galon de kelkaj rusaj legantoj, kiuj poste kolere leteris al la redakcio.

Domo bruligita de bombo en decembro 1939.Dum la aŭtuno de la jaro 1939 la du eŭropaj grandpotencoj, Germanio kaj Sovetio, komencis amikan disdividon de la kontinento. Tuj post la divido de Pollando en septembro Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn. La finna delegacio, kiu alvenis en Moskvo meze de oktobro, tamen rifuzis la afablajn proponojn de la najbara lando.

La intertraktado en Moskvo finiĝis sen rezulto la 13-an de novembro. La 26-an de novembro Sovetio akuzis Finnlandon pri artileria atako kontraŭ sovetia ĉelima taĉmento ĉe la vilaĝo Mainila, du tagojn poste Sovetio nuligis la traktaton pri reciproka neatakado, kaj la 29-an de novembro Sovetio nuligis ankaŭ la diplomatiajn rilatojn kun Finnlando.

La sovetia atako komenciĝis je la oka horo matene (laŭ la moskva tempo) la 30-an de novembro laŭ la tuta orienta limo de Finnlando, kaj jam dum la mateno sovetiaj aviadiloj ankaŭ bombis Helsinkon, trafante ĉefe civilajn celojn kaj mortigante 91 homojn.

Kvankam la finna armeo estis mobilizita, oni en Finnlando ĝenerale ne kredis ke Sovetio atakos, precipe ne tiel malfrue aŭtune, en sezono maloportuna por la atakanto. Eĉ kiam sovetiaj aviadiloj jam bombadis Helsinkon, gapantoj kolektiĝis surstrate kaj miris pri la “nova truko de Sovetio” por devigi Finnlandon cedi en la intertraktado.

La sovetiaj soldatoj havis precizajn ordonojn: atinginte la limon de Svedio, ili soldate salutu la svedajn limgardistojn, kaj nepre ne transiru la limon. La sveda limo ne estis atingita, sed strebante al ĝi pereis laŭ oficialaj informoj sepdek mil, kaj en la vero eble centmiloj da sovetiaj soldatoj. Krome la neimponaj atingoj de la sovetia armeo sendube kontribuis al la posta decido de Hitler ataki Sovetion, decido, kiu pereigis milionojn da homoj.

Amika atako por helpi amikan registaron

Foliumante la Grandan Sovetian Enciklopedion (vol. 24/I, Moskvo 1976) oni povas trovi ampleksajn klarigojn pri la minaco, kiun prezentis al Sovetio la malgranda najbaro. Aparte suspektinda la enciklopedio trovas la fakton, ke spite la pac-amantan politikon de Sovetio Finnlando aŭtune 1939 prepariĝis por milito. Fine de novembro la finnlandaj militemuloj lanĉis serion de militaj provokoj kontraŭ la pacama najbaro, kiu finfine estis devigita reagi, asertas la enciklopedio.

Sed poste sekvas la plej interesa parto: “Eĉ kiam la militaj agoj jam estis komencitaj, la Sovetia registaro proponis al Finnlando interkonsenton pri amikeco kaj reciproka helpo… La propono estis tamen rifuzita de la registaro de Finnlando, kiu la 30-an de novembro deklaris militon al Sovetio.”

La vero estas kompreneble iom alia. Interkonsento pri amikeco ne nur estis proponita sed eĉ akceptita. Tamen la propono estis farita de iu marioneta ”popola registaro” de Finnlando, kiu laŭdire estis fondita en “liberigita” parto de Finnlando tuj post la militkomenco. Sovetio fulmrapide rekonis la novan registaron kaj subskribis interkonsenton pri amikeco. Sekve jam ne temis pri milito inter Sovetio kaj Finnlando, sed pri milita helpo de Sovetio al ”la finna registaro”.

La ĉefministro de la tiel nomata popola registaro estis la finna komunisto Otto Wille Kuusinen, kiu fuĝis al Sovetio post la interna milito en Finnlando, okazinta en 1918. Pri lia rolo en la “popola registaro” oni en Sovetio post la milito preferis silenti, same kiel pri la tuta “registaro”.

La marionetan ”registaron de Finnlando” oni kompreneble bezonis por ”pravigi” la militon. La sovetia registaro relative bone konis la politikan situacion en Finnlando, kaj apenaŭ supozis, ke la popola registaro ricevus iun realan subtenon. Tamen oni ja esperis je rapida trarompo, kaj post la fina venko Sovetio kompreneble bezonus taŭgan marioneton en Helsinko.

La vera registaro de Finnlando klopodis pere de Svedio kontakti Sovetion por intertrakti pri paco, sed neniaj traktadoj eblis, ĉar Sovetio nun rifuzis rekoni la leĝan registaron de Finnlando.

De pesimismo al realismo

Supera komandanto de la finna armeo iĝis marŝalo Carl Gustav Mannerheim, kiu antaŭ la revolucio estis general-leŭtenanto en la cara armeo, kaj kiu dum la interna milito de Finnlando en 1918 estris la venkintan blankan armeon. Antaŭ la komenciĝo de la Vintra milito Mannerheim favoris flekseblan politikon kaj akcepton de la teritoriaj postuloj de Sovetio.

La rolo de Mannerheim en la defendaj sukcesoj de Finnlando estis decida, kaj male ol oni povus suspekti, la persono de la komandanto neniel dividis la vicojn de la armeo. Eble tipa estis la konstato de laboristo en la komencaj tagoj de la milito: “Bone, ke ĉi-foje Mannerheim estas sur nia flanko.”

En la unuaj tagoj la etoso de la registaro kaj la armea gvidantaro estis relative pesimisma, ĉar la finna armeo estis malbone ekipita, posedis neniujn tankojn, malmultajn kontraŭtankajn armilojn, kaj precipe al la artilerio eĉ mankis municio. Tamen jam en la fino de decembro la fronto stabiliĝis kaj evidentiĝis, ke la sovetia plano pri fulma milito ne funkciis. Sur la Karelia istmo la sovetiaj trupoj atingis la ĉefan finnan defendopozicion (la ”linion de Mannerheim”) en la unua semajno de decembro, kaj poste la progreso haltis ĝis februaro.

En sovetiaj priskriboj pri la surprize longedaŭra milito oni multe emfazis la gravecon de la finnaj fortikaĵoj, kiuj tamen efektive estis sufiĉe senpretendaj. Same aperis strangaj legendoj pri finnaj celpafistoj, kiuj kaŝiĝis supre en la arboj. En la sovetia postmilita propagando oni eĉ plendis, ke la finnoj militis malhoneste kaj kaŝe, kaj tial kaŭzis al la honeste militinta sovetia armeo grandajn perdojn.

La veraj celoj de la sukcesa defendo estas supozeble iom aliaj. En Sovetio estis ĵus pasinta la plej terura ondo de purigoj, kiuj neniel preteriris la armeon – granda parto de la plej kompetentaj militestroj estis forigita. Tio sendube influis la sovetian iom rigidan militan strategion. Okazis, ke la defendantoj povis kalkuli la kanonpafojn, kaj post certa kvanto de pafoj certi, ke tiun tagon nenio plia okazos – la taga normo estis plenumita.

Krome la sezono ne estis favora al atakanto, la sovetia armeo ne estis preparita por vintra militado en tereno, kaj ĝi estis preskaŭ tute dependa de la vojoj. Tial la finnaj defendantoj, kiuj bone konis la terenon kaj facile moviĝis per skioj, ofte sukcesis per multoble malpli grandaj fortoj detranĉi tro avancintajn sovetiajn taĉmentojn.

Paco kiun oni funebris

Dum januaro Sovetio kolektis malantaŭ la fronto amason da novaj fortoj, tiel ke fine kontraŭ Finnlando pretis militi preskaŭ miliono da armeanoj, kaj la forto de la sovetia artilerio sur la Karelia istmo estis sepobla kompare kun la finna. Amasa atakego sur la Karelia istmo ekis komence de februaro, kaj post dek tagoj estis trarompita la ĉefa defendpozicio. Fine de februaro la sovetiaj trupoj jam atingis la randon de Viborgo.

La finna registaro serĉis helpon en la senespera situacio. Jam pli frue oni ricevis relative amasan materian helpon precipe el Svedio, kaj ankaŭ kelkmil eksterlandaj (ĉefe svedaj) volontuloj batalis sur la finna flanko. En la monda gazetaro la Vintra milito estis konstanta temo, ĉar sur aliaj frontoj tiam nenio okazis, kaj la simpatio de la publika opinio preskaŭ ĉie estis sur la flanko de Finnlando. En februaro Britio duone promesis helpon, kiu tamen povus alveni plej frue fine de aprilo.

El la vidpunkto de Sovetio la milito jam daŭris tro longe kaj iĝis tro kosta. Samtempe la februaraj venkoj iom riparis la damaĝon faritan al la prestiĝo de la sovetia armeo, kaj krome minacis baldaŭa brita helpo al Finnlando. Tial komence de marto Sovetio denove konsentis negoci pri paco kun la finna registaro, kaj la 13-an de marto je la unua horo nokte estis subskribita pactraktato, kiu konsternis Finnlandon.

En la tuta lando la flagoj estis funebre duonhisitaj. Dek procentoj el la teritorio de la lando estis cedita al Sovetio. Perdita estis Viborgo, la dua urbo laŭ la grandeco. En la milito pereis preskaŭ 24.000 el la 3,6-miliona loĝantaro de Finnlando, kaj centmiloj perdis sian hejmon. La severaj kondiĉoj de la pactraktato sendube kontribuis al la fakto, ke Finnlando jam en la sekva jaro aliĝis al la germana atako kontraŭ Sovetio. Ankaŭ la nova milito kontraŭ Sovetio por regajni la perditan teritorion estis en Finnlando ĝenerale konsiderata justa, almenaŭ ĝis la finnaj trupoj transiris la malnovan limon kaj eniris regionojn, kiuj neniam estis finnaj.

Mejloŝtono de konkordo

En Finnlando oni en postaj jaroj multe diskutis, ĉu eblis eviti la Vintran militon. Iuj ŝarĝis grandan parton de la kulpo sur la ŝultrojn de la tiama finna ministro pri eksterlandaj aferoj, Eljas Erkko, kiu esperis forpeli la sovetian minacon kun okcidenta helpo kaj subtenis tre necedeman linion en la antaŭmilitaj negocoj. Aliaj atentigas, ke eĉ se aŭtune 1939 estus atingita interkonsento pri limoŝanĝoj kaj sovetia milita bazo, tio neniel garantius, ke Finnlando evitus la sorton de Estonio, Latvio kaj Litovio.

Kiel ajn, en la finna komuna membildo la Vintra milito iĝis grava simbolo de popola unueco vizaĝe al terura minaco. Ankoraŭ en la dudekaj jaroj la finna nacio estis grave dividita politike kaj lingve. Politike la remparo pasis inter la ruĝaj venkitoj kaj la malruĝaj venkintoj de la interna milito de 1918, lingve daŭris la kverelado pri la respektiva pozicio de la du oficialaj lingvoj, la majoritata finna kaj la tradicie elita sveda.

Tamen ĝuste en la jaroj antaŭ la Vintra milito la konfliktoj multe malakriĝis. La ĉefa batalkampo de la lingva kverelo, la Universitato de Helsinko, estis pacigita per oficiala dulingvigo kun garantioj al la svedlingva minoritato. Sur la politika fronto la mildiĝon de la batalo signis la nova registaro ekoficinta en marto 1937. Tiam la socialdemokratia partio eniris la registaron kune kun la nesocialisma kamparana partio.

Tiel la popolo de Finnlando staris pli unuigita ol dum jardekoj, kaj en la decida momento la tuta lando senhezite per komunaj fortoj faris ĉion eblan por haltigi la malamikon. Eĉ nun, sesdek jarojn poste, oni daŭre memoras pri la spirito de la Vintra milito – la komuna defendo kontraŭ fortega malamiko iĝis unu el la gravaj mejloŝtonoj en la historio de la finna popolo.

Kalle Kniivilä
La Ondo de Esperanto 10/1999


Kesteto:

La havenurbon Vaasa en okcidenta Finnlando, kie loĝis mia avino Hanna Holmberg, oni komence kredis sekura, kaj tien translokiĝis multaj oficialaj instancoj. Tamen ankaŭ tie baldaŭ komenciĝis aeratakoj kontraŭ ordinaraj loĝdomoj. Jen kion notis en sia taglibro mia avino:

La 1-an de januaro 1940
Hanna HolmbergLa luma dimanĉa tago en Vaasa finiĝis en terura nokto, lumigita de flamoj. Matene ni promenis en Smedsby, kaj tie ni aŭdis la alarmon. Apud granda ŝtono, protektitaj de arboj, ni rigardis la aviadilojn kaj aŭskultis la eksplodojn; kiu ajn bombo povis detrui ĝuste mian hejmon. Laŭ niaj kalkuloj estis 28 aviadiloj. La tondra bruo devigis min fermi la okulojn. El la urbo ekleviĝis densaj kolonoj de fumo. Strange ruĝis la suno malantaŭ la fumo. Post du-tri horoj ni povis ekiri reen. Kiam mi atingis la ponton rande de la urbo, mi ekvidis, ke la ruĝo ne estis la suno, sed la lumo de incendioj. La tuta urbo ŝajnis bruli. Mi ekkuris. Sur la stratoj interpuŝiĝis hom-amasoj. Mi vidis, ke nia domo estis tute kovrita de fumo, kaj klopodis veni pli proksimen. La vojo ŝajnis nekredeble longa. Oni devis ĉirkaŭiri akvopumpilojn, flakojn, neeksplodintajn bombojn, aĵojn ĵetitajn surstraten. Nia domo restis netuŝita, sed tion mi vidis nur kiam mi estis tute apude, ĉar ambaŭflanke brulis fajroj je distanco de kelkaj metroj, kaj inter la fumo kaj fajreroj estis malfacile distingi ion en la senluma vespero. Mi atente, ŝtele eniris kaj kontrolis ĉiun ĉambron: nur en la kuirejo iomete rompiĝis fenestro, ĉio alia estis en ordo. Tiam mi sidiĝis, kaj preskaŭ ekploris. Multaj perdis ĉion.