i Esperante

Mi kaj esperanto

Ĉi tiu teksto estis verkita por konkurso de Esperanto-Asocio de Finnlando aŭtune 1983. Ĝi estas menciita ankaŭ ĉi tie: Baldaŭ kvarona jarcento…

Kun esperanto mi konatiĝis tute hazarde en la aŭtuno de la pasinta jaro (1982). En la granda biblioteko de nia eta urbo mi serĉadis interesajn libroj, kaj subite mi vidis tute novan vortaron de esperanto sur la proksima breto. Mi tuj ekinteresiĝis, ĉar lingvoj ja kutime interesas min. Cetere, mi kredis, ke esperanto jam antaŭ longe mortis – nu, kaj kompreneble ĉi tiu libreto ne kapablis tuj forigi tiun antaŭjuĝon mian; oni ja reeldonas ankaŭ vortarojn de la latina… Ĉiukaze mi prunte prenis la libron kaj eklegis la gramatikan parton.

En la vortaro mi trovis, krom la vortoj mem kaj la gramatika parto, ankaŭ kelkajn adresojn. Nu, mi pensis, oni ne scias, eble oni ankoraŭ povas aĉeti kelke da malnovaj libroj en la liingvo. Mi fine havigis al mi la Novan Testamenton, iun primovadan novelaron, kaj la ŝlosilon de iu libroservo kies adreso troviĝis en la vortaro. La ŝlosilon mi trastudis, kaj helpe de ĝi kaj la vortaro mi eklegis la novelaron. La legado de la unua novelo daŭris pli ol unu horon, kvankam la novelo estis nur kvar aŭ kvin paĝojn longa. La duan mi legis malpli lante, la trian jam rapidete, kaj baldaŭ mi tralegis la tutan libron. Poste mi rimarkis, ke – miraklo! – mi jam scipovas legi la lingvon tute senĝene.

Ĉar mi akiris ioman lingvoscion, mi kompreneble volis ĝin iel uzi – mi do abonis al kelke da esperantligvaj periodaĵoj. Pere de ili mi eksciis, ke krom la lingvo ekzistas ankaŭ io, kion oni nomas movado. Nu, post nelonge mi aliĝis al UEA kiel individua membro. Precipe la libroservo de UEA malfermis tutan novan mondon al mi – imagu nur, centoj post centoj da libroj pri kiuj mi neniam aŭdis, libroj kun interesaj titoloj… mallonge dirite, mi legis amasegon da libroj en esperanto.

Sed tiam mi ankoraŭ ne eĉ unu fojon uzis esperanton parole. Mi ja korespondis kun esperantistoj en aliaj landoj, sed en mia propra urbo ne estis eĉ unu esperantisto – almaneŭ laŭ mia scio. Ĝis kristnasko mi eĉ ne aŭdis parolatan esperanton. Mi ja sciis, ke ekzistas esperantlingvaj radioelsendoj, sed mi ne havis taŭgan ricevilon. Tamen, kiel kristnaskan donacon mi ricevis relative malkaran ricevilon por mallongaj ondoj, kaj de unu betulo al alia mi pendigis dudekmetran antenon. Kaj mi ekaŭskultis. Elsendoj el Varsovio, Pekino, Vieno, Berno, Romo, Zagrebo, Vatikano… ĉiujn mi aŭdis. Mi miris; ĉu vere tiel oni elparolas la lingvon? Ĝi sonis tiel nature, ĝuste kiu ajn alia lingvo vivanta.

Do, ”pere de radio-ondoj” kiel la pola radio ade anoncadas, mi ellernis la elparolon de esperanto. Printempe mi unuafoje renkontis aliajn esperantistojn kaj ekuzis la lingvon buŝe. Somere mi vojaĝadis en meza Eŭropo per esperanto kaj Pasporta Servo, kaj renkontis amason da interesaj homoj – sen lingvoproblemoj. Venontjare mi intencas partopreni en la Junulara Kongreso, kaj en 1985 jam eble en la Universala Kongreso.

Ankaŭ en 1985 finiĝos miaj lernejaj jaroj, kaj mi povos espereble ekstudi en universitato lingvistikon. Sed kion ajn mi faros, mi jam nun scias, ke esperanto ne ĉesos pliriĉigi mian vivon.