Siteletoj minacas privilegiojn en Rusio

Svenska La rusia parlamento sin levas al batalo kontraŭ bluaj ludilaj siteletoj. La siteletoj iĝis ruĝa tuko por potenculoj kiuj kutimas ĉiam preteriri la vicon. La trafiko en Moskvo estas koŝmaro. La sovetiaj urboplanistoj ne antaŭvidis, ke tiom da ordinaraj civitanoj havu aŭtojn. En la radiaj novaĵoj grava ero estas informo pri la momenta situo…Fortsätt läsaSiteletoj minacas privilegiojn en Rusio

ReVo en mia poŝo

Post kiam Vastalto rakontis pri sukcesa instalo de Esperanta-japana vortaro en sia iPhone, mi komencis esplori, ĉu ne eblus instali lokan version de Reta Vortaro en iPhone. Necesis kelkaj provoj, sed nun mi ĉiam havas la ReVon en mia poŝo. En la elŝuta paĝo de ReVo troviĝas versio de la vortaro en la formato dict.…Fortsätt läsaReVo en mia poŝo

La koro de Moskvo neniam haltas

Svenska La mezaĝa viro kun blua plasta sako klinas sin, metas rozon sur la plankon, staras silenta momenteton, kaj poste rapidas for. Virino haltas kaj faras ortodoksan krucosignon trifingre. Aliaj nur okulumas la florojn kiuj kuŝas sur la perfekte balaita ŝtona planko apud la blanka marmora muro de la metrostacio Lubjanka. Ĉefe tie kuŝas ruĝaj…Fortsätt läsaLa koro de Moskvo neniam haltas

Nova pugo – naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino

Svenska Frumatene la 1-an de aprilo 2009 iu fiksis eksplodaĵon alte inter la gamboj de la statuo de Lenino kiu ekde 1926 staras antaŭ la Finnlanda stacidomo en Sankt-Peterburgo. La bombo iom difektis la pantalonon de Lenino kaj faris grandan truon en la mantelo sur lia postaĵo. La statuo estis rapide kovrita kaj poste forportita.…Fortsätt läsaNova pugo – naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino

Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo

En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo – hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere. iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias…Fortsätt läsaUnuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo

Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj

Kiam mi legis la entuziasman recenzon de Gerrit Berveling, mi ekemis tuj posedi la novan romanon de Trevor Steele. Do, mi esploris la eblecon mendi ĝin kiel e-libron ĉe la eldonejo FEL. Je mia miro montriĝis, ke la provlibro de FEL en la formato epub en mia legilo aperis… sen esperantaj supersignoj! Strange, ĉar ĝis…Fortsätt läsaAdobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj

Andrej Saĥarov 1921-1989

Svenska Andrej Saĥarov forpasis en sia hejmo en Moskvo antaŭ ekzakte 20 jaroj, vespere la 14-an de decembro 1989. Antaŭ sia morto li travivis tri jarojn da relativa libero. En decembro 1986 KGB instalis telefonon en lia apartamento en Gorkij, la urbo de lia ekzilo. Baldaŭ Miĥail Gorbaĉov telefonis kaj diris, ke li rajtas reveni…Fortsätt läsaAndrej Saĥarov 1921-1989

Doŝ – la ĉeĉena realo

Svenska По-русски La ĉeĉena revuo Doŝ (“Vorto”) ricevas la homrajtan premion de la organizaĵo Raportistoj sen limoj, kune kun la israela ĵurnalisto Amira Hass. Mi havas ekzempleron de Doŝ en mia bretaro. Ĝin mi ricevis de Madina Magomadova kiam mi renkontis ŝin en Malmö antaŭ tri jaroj. En la mezo de la numero legeblas intervjuo,…Fortsätt läsaDoŝ – la ĉeĉena realo

Morala dilemo en la aĉetfabriko

La nova vendejego de la meblogiganto Ikea en Malmö estas vera aĉetfabriko. Ĝi troviĝas en nova urboparto apud la fervojlinio kaj aŭtovojo al Kopenhago, en urboparto kie estas nur amaso da vendejegoj kaj nenio alia. En tia aĉetfabriko ĉio funkcias perfekte, dum ĉiu partoprenanto de la ludo agas laŭ la reguloj kaj ĉiuj eroj de…Fortsätt läsaMorala dilemo en la aĉetfabriko

Rusaj bierboteloj ŝrumpos

La batalo kontraŭ alkoholo denove rekomenciĝas en Rusio. Lastfoje grandan kampanjon kontraŭ drinkado entreprenis Miĥail Gorbaĉov. Nun prezidento Dmitrij Medvedev decidis, ke la bierboteloj ŝrumpu. La kutima grando de la bierboteloj en Rusio ĝis nun estis duona litro, sed dezirantoj povas aĉeti ankaŭ pli grandajn, plastajn botelojn – dulitrajn, trilitrajn, plilitrajn. Sed ne longe plu.…Fortsätt läsaRusaj bierboteloj ŝrumpos

Kaliningrado – enfermita en la nova Eŭropo

Svenska La trajno el la Rusia Kaliningrado al Gomel en Belorusio proksimiĝas al Fortikaĵo Eŭropo. Estas varme, malforta ŝvitodoro sentiĝas en la aero. Striaj matracoj, mallarĝaj kuŝbretoj. La buntaj belorusaj littukoj estas inkluzivitaj en la prezo de la bileto. La pasaĝeroj en la kuŝvagono kun malfermaj kupeoj fosas en siaj valizoj. La vizokontrolo proksimiĝas. La…Fortsätt läsaKaliningrado – enfermita en la nova Eŭropo

La bulgara – slava planlingvo?

Svenska Kiam mi unuafoje pensis, ke estus interese viziti Bulgarion, oni ankoraŭ foje nomis la landon “la 16-a soveta respubliko”, pro ĝia proksima rilato kun Moskvo. Nun, kiam la vojaĝo fine okazis, la iama sovetia libertempa paradizo jam estas la plej nova kaj plej malriĉa membrolando de EU. Kune kun sia najbaro Rumanio, kiu tamen…Fortsätt läsaLa bulgara – slava planlingvo?