Putinoj de svedoj ni neniam estis

La ideoj de Adof Iwar Arwidsson, unu el la svedlingvaj fondintoj de la finna naciismo en la 19-a jarcento, evidente iĝis multe pli regantaj en Finnlando ol li mem iam povis imagi. Tamen se hodiaŭ li vidus la retajn diskutojn, li certe svenus.Fortsätt läsaPutinoj de svedoj ni neniam estis

”Fingro sur doloraj punktoj”

En Kontakto 1/2012 aperis intervjuo kun mi. La revuo estas rete alirebla nur por abonantoj, sed sojle al la apero de la sekva numero la redaktoro afable permesis, ke mi publikigu la tekston de la intervjuo en mia blogo. Jen ĝi.Fortsätt läsa”Fingro sur doloraj punktoj”

Vero kaj mensogo en Rusio

Svenska Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo…Fortsätt läsaVero kaj mensogo en Rusio

Rusianoj volas repreni sian landon

På svenska “Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari. La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton…Fortsätt läsaRusianoj volas repreni sian landon

La Granda Frato havas fortan subtenon

På svenska La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo.…Fortsätt läsaLa Granda Frato havas fortan subtenon

Breivik hantas “verajn finnojn”

Svenska Organizita, agresema reta propagando kontraŭ islamanoj kaj enmigrintoj kontribuis al la granda venko de la tiel nomataj “veraj finnoj” en la parlamentaj elektoj en Finnlando en aprilo. Tamen oni ĝis nun konsideris la retrasistojn marĝena fenomeno. Nur post la teroratakoj en Norvegio pintaj politikistoj ekspostulis, ke la plej populara partio de la lando agu…Fortsätt läsaBreivik hantas “verajn finnojn”

Ruseska realismo

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.…Fortsätt läsaRuseska realismo

Tro populara por sia propra bono

Svenska По-русски Aleksej Navalnij estas la plej priparolata homo en la rusa blogosfero. En demokratia Rusio ĉi tiu kontraŭkoruptada aktivulo kiu flirtas kun rusa naciismo atingus alte ene de politiko. En la hodiaŭa Rusio lin minacas malliberejo. Aleksej Navalnij respondas vokon al la poŝtelefono en sia Moskva oficejo, post longa nokto en trajno. Li revenis…Fortsätt läsaTro populara por sia propra bono

Unuaj spertoj de Linukso

La ideo de libera programaro principe plaĉas al mi, sed kiam mi antaŭ kelkaj jaroj pasintfoje provis Linukson, mi konstatis, ke la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe oportuna, por ke mi emu ekuzi ĝin. Ajnakaze mi ja ĉefe uzas mian laborejan makintoŝan tekokomputilon, en kiu apenaŭ indus instali Linukson, eĉ se mi tion rajtus. Tamen…Fortsätt läsaUnuaj spertoj de Linukso

Sveda lingvo – tabuo en la finna politiko

Svenska Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo. Tiel sukcesis aranĝi la aferon la partio de la finnlandsvedoj, SFP, partio kiu lastfoje estis ekster la registaro meze de la 1970-aj jaroj, kaj eĉ tiam nur…Fortsätt läsaSveda lingvo – tabuo en la finna politiko

Bieromano

La verko Pussikaljaromaani (“Biero-en-sako-romano”) de Mikko Rimminen aperis en la finna en la jaro 2004, iĝis tre populara inter legantoj kaj ricevis multan laŭdon de kritikistoj interalie pro sia krea lingvaĵo. Antaŭ iom da tempo mi kun granda ĝuo tralegis la libron, konstatis ke ĝi ne estas tradukebla, kaj hazarde samtage eksciis pri la ĵusa…Fortsätt läsaBieromano

Homo kiu volis esti insulo

Halldór Laxness: Sendependaj homoj. Originala titolo: Sjálfstætt fólk. Tradukis Baldur Ragnarsson. Mondial, Novjorko 2007. 477 paĝoj. La angla verkisto John Donne en 1624 aŭtoris meditaĵon, kiu poste famiĝis tutmonde kiel epigramo por romano de Ernest Hemingway. “Neniu homo estas insulo”, ĝi komenciĝas. La sama epigramo taŭgus ankaŭ por la romano de Halldór Laxness, sed kun…Fortsätt läsaHomo kiu volis esti insulo