Nova ludilo

Ĵus mi havigis al mi novan ludilon – retan radioaparaton, kiu definitive pensiigis mian karan kurtondan Grundig Satellit 300, ricevitan donace okaze de mia abiturientiĝo antaŭ kvarona jarcento. Per ĝi mi foje pli kaj foje malpli regule sekvis la elsendojn de Radio Svoboda, BBC, la finnan YLE, kaj ankaŭ lokajn programojn. Kiam ni loĝis en…Fortsätt läsaNova ludilo

Familia feliĉo kaj plena kontrolo

La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo. Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli,…Fortsätt läsaFamilia feliĉo kaj plena kontrolo

Telefona romano

Mi malkovris, ke kaze de neceso tute bone eblas legi libron per mia poŝtelefono, eĉ se la ekrano estas iom malgranda por tiu celo. Mi pli frue sen aparta sukceso provis kelkajn manierojn enmeti librojn en la telefonon. Grandaj tekstodosieroj rifuzis malfermiĝi en ĝi, same html-formaj libroj. Eblis meti etajn pecojn, mi jam ne memoras…Fortsätt läsaTelefona romano

En Finnlando mi estus krimulo

Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido. En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa…Fortsätt läsaEn Finnlando mi estus krimulo

Elektronika inko sur miaj fingroj

Svenska: Kyrilliska bokstäver på elektroniskt papper Unuafoje mi vidis iun legi elektronikajn librojn per specifa tiacela aparato en la Moskva metroo, kiam mi vizitis Moskvon komence de marto. Estis juna viro (kompreneble juna viro, ĉiam ili unuaj ekuzas ĉiajn teknikajn umojn) kiu legis ruslingvan libron per ia aparato kun la marko Sony. Poste, la saman…Fortsätt läsaElektronika inko sur miaj fingroj