Ruseska realismo

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.…Fortsätt läsaRuseska realismo

Homo kiu volis esti insulo

Halldór Laxness: Sendependaj homoj. Originala titolo: Sjálfstætt fólk. Tradukis Baldur Ragnarsson. Mondial, Novjorko 2007. 477 paĝoj. La angla verkisto John Donne en 1624 aŭtoris meditaĵon, kiu poste famiĝis tutmonde kiel epigramo por romano de Ernest Hemingway. “Neniu homo estas insulo”, ĝi komenciĝas. La sama epigramo taŭgus ankaŭ por la romano de Halldór Laxness, sed kun…Fortsätt läsaHomo kiu volis esti insulo

Kadavroj en kargo – Gruz 200

Svenska: Lik i lasten Suomi: Ruumiita lastissa La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu – malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La…Fortsätt läsaKadavroj en kargo – Gruz 200

Bonvena atako al dogmoj

Sikosek: Esperanto sen mitoj (1-a eldono) Multaj ne ŝatos ĉi tiun libron. Pleje ĝin malŝatos tiuj, kiuj tre bezonas ĝin, kaj ili bedaŭrinde estas multaj. En sia kompetente verkita volumo kun bela eksteraĵo kaj flua lingvaĵo Ziko Sikosek atakas laŭvice ĉiujn sanktaĵojn de nia movado, ekde la fantaziaj taksoj pri milionoj da esperantistoj ĝis la…Fortsätt läsaBonvena atako al dogmoj

Ŝakoj japana kaj tutmonda

Ŝakaj pozicioj – volumo 1 La enhavo de ”Ŝakaj pozicioj” konsistas el artikoletoj de la islanda grandmajstro Margeir Pétursson, aperintaj en la ĵurnalo Morgunblaðið kaj tradukitaj de Pétur Yngvi Gunnlaugsson. La tekstetoj pri diversaj interesaj partioj estas aranĝitaj laŭ la ludlandoj, kaj la plej strangaj lingvaj fuŝoj de la libro aperas en la landonomoj: ”Letonujo”…Fortsätt läsaŜakoj japana kaj tutmonda

Pikniko de eksterteranoj

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Pikniko ĉe vojrando. La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel…Fortsätt läsaPikniko de eksterteranoj

Familioj konkretaj kaj figuraj

Internacia familio – utopio aŭ realaĵo? Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo En 1994 okazis en Graz (Aŭstrio) kadre de la Internacia Jaro de Familio simpozio pri la temo ”Internacia familio – utopio aŭ realaĵo?”. La temon daŭrigis pasintjare pli science seminario pri ”Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo” en la Bratislava Internacia Centro por Familiaj studoj.…Fortsätt läsaFamilioj konkretaj kaj figuraj