Vero kaj mensogo en Rusio

Svenska Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo…Fortsätt läsaVero kaj mensogo en Rusio

Rusianoj volas repreni sian landon

På svenska “Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari. La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton…Fortsätt läsaRusianoj volas repreni sian landon

Siteletoj minacas privilegiojn en Rusio

Svenska La rusia parlamento sin levas al batalo kontraŭ bluaj ludilaj siteletoj. La siteletoj iĝis ruĝa tuko por potenculoj kiuj kutimas ĉiam preteriri la vicon. La trafiko en Moskvo estas koŝmaro. La sovetiaj urboplanistoj ne antaŭvidis, ke tiom da ordinaraj civitanoj havu aŭtojn. En la radiaj novaĵoj grava ero estas informo pri la momenta situo…Fortsätt läsaSiteletoj minacas privilegiojn en Rusio