La koro de Moskvo neniam haltas

Svenska La mezaĝa viro kun blua plasta sako klinas sin, metas rozon sur la plankon, staras silenta momenteton, kaj poste rapidas for. Virino haltas kaj faras ortodoksan krucosignon trifingre. Aliaj nur okulumas la florojn kiuj kuŝas sur la perfekte balaita ŝtona planko apud la blanka marmora muro de la metrostacio Lubjanka. Ĉefe tie kuŝas ruĝaj…Fortsätt läsaLa koro de Moskvo neniam haltas

Preĝejo rande de amastombo

Jelena Jevgenjevna havas larmojn en la okuloj, kiam ŝi fajrigas kandelon en la negranda blanka preĝejo rande de amastombo. Ĉi tie estis mortpafita la adopta patro de ŝia avo antaŭ sepdek jaroj. Li estas unu el tiuj 20 761, kiuj kuŝas en la tero malantaŭ la barilo el verde farbitaj tabuloj. La buso al la…Fortsätt läsaPreĝejo rande de amastombo

Moskva postrikolto

La unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj! Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen…Fortsätt läsaMoskva postrikolto