Unuaj spertoj de Linukso

La ideo de libera programaro principe plaĉas al mi, sed kiam mi antaŭ kelkaj jaroj pasintfoje provis Linukson, mi konstatis, ke la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe oportuna, por ke mi emu ekuzi ĝin. Ajnakaze mi ja ĉefe uzas mian laborejan makintoŝan tekokomputilon, en kiu apenaŭ indus instali Linukson, eĉ se mi tion rajtus. Tamen…Fortsätt läsaUnuaj spertoj de Linukso

Linuksuloj publike kompromitas sin

Dum la semajnfino nin vizitis Bertilo kaj Birke. Ĉar mi jam kelkfoje eksperimentis pri Linukso, sed sen granda sukceso, mi kaptis la okazon kaj petis Bertilon, kiu estas sperta Linuksulo, helpi pri instalo de Kubuntu-Linukso, variaĵo de Ubuntu, en la pli malnova el niaj du Vindozaj komputiloj. (Mi mem preskaŭ ĉiam uzas Makintoŝon.) Poste mi…Fortsätt läsaLinuksuloj publike kompromitas sin