Vero kaj mensogo en Rusio

Svenska Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo…Fortsätt läsaVero kaj mensogo en Rusio

Rusianoj volas repreni sian landon

På svenska “Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari. La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton…Fortsätt läsaRusianoj volas repreni sian landon

La Granda Frato havas fortan subtenon

På svenska La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo.…Fortsätt läsaLa Granda Frato havas fortan subtenon

Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

Svenska Suomi Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun. Ne ĉiuj scias la rusan, do…Fortsätt läsaPutin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo