Svenska Jurij Aleksandroviĉ estas iritita. Li ja havas libertempon, sed hodiaŭ li tamen devis labori. Venis kontrolkomisiono el Moskvo por traesplori ĉiujn paperojn de la havena administracio. Li mendas pirogon – kaj grandan porcion da vodko. Unu kaj duona decilitro da brando en blanka plasta glaso. La malgranda bierejo estas ornamita per restaĵoj de la…Fortsätt läsaVera Kaliningradano
Kategori: Esperante
Svenska Suomi La rokgrupo Televizor el Sankt-Peterburgo ĝuste nun solenas sian 25-jariĝon. Diference de la sovetia superstelulino Alla Pugaĉova, kiu ĵus festis sian jubileon, la datreveno de Televizor ne videblos en rusia televido – kvankam la nomo de la grupo signifas ĝuste “televidilo”. La grupo Televizor kaj ĝia estro Miĥail Borzikin nome ne faras ajnajn…Fortsätt läsaTelevizor ne videblas en rusia televido
Mi eksperimentas per la kromprogramo MiniPosts, por meti mallongajn afiŝetojn en la flankpanelo. Ŝajne taŭga longo por tiaj estas tri frazoj. Espereble ĉi tiu flankaĵeto bone videblas.Fortsätt läsaEksperimento kun flankaĵo
Nu ja, verŝajne ĝi tamen estas bronza. Ĉiukaze, ne facile truigebla. Frumatene la unuan de aprilo iu fiksis eksplodaĵon inter la gamboj de la Lenina statuo antaŭ la Finnlanda stacidomo en Sankt-Peterburgo. Ne klaras, kion la vandaloj volis foreksplodigi, sed evidente la pantalono de Lenino eltenis. Fortika, sveda kvalita produkto. Lenino ja aĉetis sian novan…Fortsätt läsaLenino havas ŝtalan pantalonon
Svenska Suomi Kiel respondon al mia svedlingva teksto pri la nova albumo de Akvarium kaj Boris Grebenŝĉikov mi de unu konato, kiu ne volas publike kritiki la konatan kantiston, ricevis ligon al ĉi tiu filmeto, iom mokanta la famulon Boris Grebenŝĉikov, konatan ankaŭ kiel BoG. Mi spektis la filmeton sufiĉe multajn fojojn, kaj fine faris…Fortsätt läsaSenzorga rusa vagabondo
Mi uzis la ŝancon dum la kristnaskaj tagoj, kiam mia blogo havas tre malmultajn vizitojn, kaj ĝisdatigis al la nova esperanta versio de Word Press 2.7, elŝutebla ĉi tie. Ĉio pasis glate, krom unu ĝena detalo. La nomoj de etikedoj kaj kategorioj kun esperantaj kaj rusaj literoj tordiĝis, tiel ke anstataŭ la neaskiaj literoj nun…Fortsätt läsaNova versio de Word Press en Esperanto
Egentligen skulle det stå gott nytt år, eftersom bilden är från Moskva, där det för majoriteten är jul först den 7 januari. Men jag kan inte lova att jag inte kommer att blogga något före nyår, så det får bli god jul i alla fall. Lösningen till bildgåtan finns här. Hyvää joulua! Kuva-arvoituksen ratkaisu on…Fortsätt läsaGod jul!
Suomeksi På svenska Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron. Neniuj…Fortsätt läsaĈion plibonigos la kanalo de Kadirov
Ĵus mi havigis al mi novan ludilon – retan radioaparaton, kiu definitive pensiigis mian karan kurtondan Grundig Satellit 300, ricevitan donace okaze de mia abiturientiĝo antaŭ kvarona jarcento. Per ĝi mi foje pli kaj foje malpli regule sekvis la elsendojn de Radio Svoboda, BBC, la finnan YLE, kaj ankaŭ lokajn programojn. Kiam ni loĝis en…Fortsätt läsaNova ludilo
Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas “Pervij Baltijskij Kanal”, “Unua Baltia Kanalo”, kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas “Pervij Kanal”, unua kanalo. La ĉefa…Fortsätt läsaEstonio ekkonkuros kun Kremla televido
Svenska Suomi Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun. Ne ĉiuj scias la rusan, do…Fortsätt läsaPutin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo
Ikso.net ĵus kreis novan blogon, kiu strebas kolekti en unu loko utilajn informojn, konsilojn kaj novaĵojn kun rilato al komputiloj kaj interreto. Laŭdinda iniciato. Por iom kontribui, mi skribis teksteton pri eterna temo – supersignoj. Alivorte, mi rakontis, kiel mi faras por facile tajpi Esperanton. Eble ne malutilas publikigi ĝin ankaŭ ĉi tie. La plej…Fortsätt läsaEsperantaj klavaroj por Mac OSX