La rolo de Rusio nun klare videblas

Jam tute evidentas, ke la armita ribelo en orienta Ukrainio estas instigata de Rusio. Se Vladimir Putin vere volus haltigi la perforton, li farus unu-du telefonvokojn, por haltigi la fluon de armiloj, mono kaj neregulaj trupoj el Rusio al sudorienta Ukrainio.

Sopiro al Sovetio

En la okcidento ne multaj ŝatas Vladimir Putin, sed en Rusio lia subteno nun superas 80 procentojn. La vivo iĝis pli bona kaj Rusio pli forta post kiam Putin ekhavis la potencon, diras la veldisto Jurij Baranov en Niĵnij Novgorod. Sed plej bone tamen estis en Sovetio, li opinias. (Eltiraĵo el la libro Homoj de Putin)

Fontkritiko en tempo de krizo

La subaŭskultita telefona interparolo de Catherine Ashton kaj la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, veturis kelkajn cirklojn ĉirkaŭ la mondo antaŭ ol la vero komencis peli ĝin: la interparolo estas komplete senvalora kiel fonto pri tio, kiu pafis kiun.

Ĉapela batalo: Android gajnas denove

Mi havigis fizikan klavaron por foje uzi ĝin kun miaj tabulkomputiloj kaj poŝtelefono. Ĉu do eblas tajpi kion oni volas per ĝi? Jes, se oni ligas ĝin al aparato kun la operaciumo Android. La aparatoj de Apple kiel kutime forte limigas la uzanton.

Eterna somero konfirmita de kortumo

Eterna somera ne estas krimo kontrŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.