Putin oleumis la aparaton

oljeryss.jpgLaŭ multaj la deklivo suben ekis jam fine de la 1970-aj jaroj. Sed dum la okjara regado de Vladimir Putin la vivnivelo de la plej multaj rusianoj altiĝis. Neniu volas reen al la apokalipsa etoso de la kaosaj 1990-aj jaroj kun hiperinflacio, kolapsantaj bankoj kaj same nestabila prezidanto, pri kiu oni devis honti, kiam li direktis eksterlandajn armeajn orkestrojn.

Tial Vladimir Putin estas populara en Rusio, kaj tial lia partio Unueca Rusio gajnegos en la dimanĉa parlamenta elekto.

Ja estas vero, ke Putin forte striktigis la ŝraŭbojn, li forigis la popolan elekton de guberniestroj, silentigis kritikajn amaskomunikilojn kaj selekte uzis la kortumojn por puni tiujn malplaĉajn oligarkojn kiuj ne volis danci laŭ lia muziko. Sed tio estas tute en ordo, opinias multaj en Rusio.

En ĵaŭdo Moskva kortumo kondamnis la fuĝintan kaj malĉeestantan oligarkon Boris Berezovskij je ses jaroj en mallibero pro monfraŭdo, kiun li laŭ la kortumo efektivigis iam en la 1990-aj.

Proceso kontraŭ Berezovskij tri tagojn antaŭ la parlamenta elekto estas bona maniero memorigi la elektantojn pri la iamaj malbonaj tempoj, kiujn ili preferus jam forgesi. En la 1990-aj jaroj la rusa ŝtat-aparato estis disfalanta, la aĉaj salajroj kaj pensioj estis pagataj kun multmonataj prokrastoj, kaj ĉio estis aĉetebla.

Tiel ne estas nun, ripetadas Putin en sia elekta kampanjo, kaj provas timigi la publikon per la “ŝakaloj” de la liberala opozicio, kiuj laŭ li agas en la interesoj de eksterlandaj malamikoj kaj volas revenigi la malfortan Rusion de la 1990-aj.

Kaj ja estas vere, ke la rusia ŝtato kaj ekonomio iĝis pli fortaj. La nacia produkto de Rusio kreskis je pli ol 50 procentoj post kiam Putin ekregis la landon. La demando estas, kiom el tio estas la merito de Putin.

La ekonomio de Rusio estas plene dependa de naftoeksporto ekde la 1970-aj jaroj, kaj la falo en la prezo de nafto en la komenco de la 1980-aj estis grava faktoro kiu kontribuis al la disfalo de Sovetio. La sovetia registaro komencis prunti monon en la eksterlando en rapide kreskanta takto, kaj post kelkaj jaroj la enspezoj de la naftoeksporto apenaŭ sufiĉis por io alia ol la interezoj. La ekonomio kolapsis komplete, kaj la loĝantoj de la lando perdis sian savmonon.

La liberalaj registaroj de Jelcin provis reformi la ekonomion, sed devis samtempe plenigi la ŝtatan buĝeton per ankoraŭ pli da pruntita mono. La prezo de nafto sinkis ĉiam pli, kaj en aŭgusto 1998 la ŝtato ĉesigis siajn pagojn, la rublo kraŝis, bankoj kolapsis, kaj multaj privatuloj denove perdis sian ŝparmonon.

Vladimir Putin havis pli da bonŝanco rilate la prezon de nafto. Post kiam li iĝis la ĉefministro aŭtune de 1999 la prezo de nafto en la monda merkato kvarobliĝis. Ĉar oleo kaj gaso konsistigas du trionojn el la eksportoj de Rusio, ne mirindas, ke la vivniveloj de la plej multaj rusianoj altiĝis, kaj ke la ŝtato nun povas pagi la pensiojn ĝustatempe.

La granda merito de Vladimir Putin estas, ke li sukcesis oleumi la ŝtatan aparaton per la naftomono. Grandajn ekonomiajn reformojn li ne kuraĝis entrepreni, prefere li en multaj manieroj ĉiam pli apogas sin al malnovaj sovetiaj spertoj. Tio estas en ordo, povus esti pli malbone, opinias ŝajne multaj rusianoj.

Sydsvenskan 30.11.2007
Grafiko: Roger Brinck/Sydsvenskan


Rilataj tekstoj:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Putin oleumis la aparaton”

La argumento, ke Putin „forigis la popolan elekton de guberniestroj“ kaj sekve estas diktatorema reganto, jam estas iom tro ripetata.

Ekzemple, en Finlando, pri kies demokratieco neniu en la okcidento dubas: «Финляндия делится на 6 губерний, управляемых правительствами во главе с губернаторами, назначаемыми президентом страны» (guberniestroj estas enpostenigitaj fare de la prezidenta decido). Interalie, eĉ sen aprobo fare de la loka parlamento, kiel estas en moderna Rusio.

Jes, en Rusio okazis centriĝo kaj plia kontrolebleco de la lokaj estraroj, sed apenaŭ temas pri io tro severa aŭ ne ekzistanta en aliaj landoj.

“…kaj sekve estas diktatorema reganto” estas via konkludo, ne mia.

En Finnlando guberniestroj havas nenian potencon, kaj ne ekzistas regionaj parlamentoj. Ja Finnlando ne estas federacia ŝtato, kiel (ŝajnigas esti) Rusio.

» estas via konkludo, ne mia

Ĝi ja tro ofte sonas, ankaŭ interne de la lando.
Tamen ŝajnas al mi, ke lokaj kaŝitaj potenculoj (nigraekonomiuloj ks.) povas elektigi (kaj malelektigi) iun ajn, influo al la voĉdonantoj nur havas prezon. Enpostenigo de regionestroj el Moskvo donas almenaŭ teorian eblecon malaltigi statuson de lokaj reĝetoj, ĉe kiuj formiĝadis reto de koruptemuloj. Ja estas plago de tiu ĉi lando: tro multaj homoj alproprigas ŝtatajn havaĵojn ĉe okazo kaj volonte prenas subaĉetmonon.
Nur jarojn poste ni povos vidi, ĉu tia nova sistemo funkciis aŭ ne.

Stängt för kommentering.