i Esperante

Vinrabadoj kaj malsato en la spuroj de la revolucio

På svenska

Antaŭ cent jaroj okazis la rusia oktobra revolucio. En la unua tempo ne multo ŝanĝiĝis en la kaosa Petrogrado, krom ke la malordo pliiĝis kaj manĝaĵoj eĉ pli ekmankis.

Pri la ĉiutaga vivo dum la revolucia jaro, kaj dum la cent jaroj kiuj sekvis, rakontas mia nova libro La strato de Tanja, ĵus aperinta ĉe Mondial. Ĉi-sube mi publikigas fragmenton el la unua ĉapitro.

La revolucio kompreneble influis ankaŭ la Esperanto-movadon en Rusio, komence pozitive, ĉar dum la 1920-aj jaroj plej diversaj radikalaj ideoj estis vaste aplikataj. Pri tio mallonge rakontas Dmitrij Vlasov en mallonga intervjuo en Libera Folio.

Iom pli da informoj pri mia nova libro troviĝas en mia persona retejo. Eblas mendi ĝin ekzemple ĉe UEA kaj ĉe BookDepository.

1917 – La kolapso

(Fragmento el la ĉapitro)

La manko de petrolo signifas, ke loĝejoj kaj butikoj en novembro 1917 eĉ en plej bona kazo ricevas elektron ses horojn tage. En decembro multaj urbopartoj restas tute sen elektro multajn sinsekvajn tagojn. Eĉ ĉe Unua linio, tuj apud la urbocentro, oni ne povas fidi ke estos elektro.

”Hodiaŭ la elektro estis ŝaltita je la kvara, sed malaperis je la sepa kaj duono. Kvaronon post la oka la kurento revenis, sed je la deka ĝi tute malaperis. En ĉi tio mi vidas aŭguron de multe pli seriozaj malfeliĉoj”, skribas Alexandre Benois en sia taglibro en la kristnaska tago de 1917.

Kelkajn tagojn poste li ĉirkaŭiras en butikoj por aĉeti petrollampon, sed trovas neniun.

”Ĉiuj niaj malnovaj estas rompitaj aŭ oni faris el ili elektrajn lampojn. Kiam mi venis hejmen, mi tuj sendis Motja al la apuda butiko por aĉeti la lampon, kiun mi vidis tie la antaŭan tagon (ŝin timigis la prezo, 40 rubloj), kaj nun ni havas veran majstroverkon de aĉa gusto (rozkolora supra parto, piedo en formo de persikoj), sed ĝi ĉiukaze donas lumon en la manĝoĉambro, kio ebligas al mi skribi ĉi tiujn liniojn. Nur ke ni nun sukcesu ie havigi sufiĉan kvanton da keroseno.”

La postulado de keroseno kreskadis dum la interrompoj de la elektra kurento iĝis ĉiam pli longaj. Tial estas granda faciligo, kiam la aŭtoritatoj trovas kaj konfiskas grandan kvanton da keroseno en la stokejo de la firmao Nobel en la haveno. La keroseno estas distribuata al posedantoj de porciumkartoj: funto ĉiun dekan tagon. Sed tio ne longe sufiĉas, kaj jam meze de 1918 funto da keroseno kostas tutajn 800 rublojn en la bazaro, kandelo kostas 500 rublojn kaj pakaĵo da alumetoj 80 rublojn. Ordinara monata salajro estas proksimume du mil rubloj. Nur antaŭ duonjaro Motja opiniis, ke 40 rubloj estis tute tro multe da mono por terura kerosena lampo. Sed baldaŭ la hiperinflacio kaj la manko de varoj kaŭzas, ke papera mono perskaŭ komplete perdas sian signifon.

Diference de keroseno, alkoholo fluas libere en la tagoj, semajnoj kaj monatoj de la revolucio. Formale ja validas kompleta malpermeso de alkoholo jam ekde 1914, sed la severeco de la rusiaj leĝoj ĉiam estis kompensata de ilia elekta aplikado. Eĉ antaŭ la revolucio tute bone eblis ricevi alkoholaĵojn en luksaj restoracioj, kiujn plebanoj ne frekventis. Dum 1917 la revoluciaj popolamasoj rapide transprenas ĉiujn vin- kaj brandrezervojn, kiujn komercistoj kaj aliaj suspektindaj homoj kaŝis en siaj keloj.

La tiel nomataj vinrabadoj komenciĝas dise en la lando jam frue dum la aŭtuno. En Petrogrado enormaj deponejoj de vino kaj brando troviĝas multloke, la plej granda en la kelo de la Vintra palaco. Por eviti, ke revoluciaj soldatoj el la proksimaj kazernoj prirabu la vinkelon, oni promesas al ili ĉiuj po du botelojn da vino ĉiutage, sed tio ne helpas. Eble la distribuado ne funkcias kontentige. Ajnakaze, la revoluciaj soldatoj kaj maristoj sturmas la vinkelon tra fenestroj kaj pordoj por preni tion, kion ili volas.

Lenino timas, ke la tuta revolucio dronos en brando, kaj ordonas unue, ke la rabantoj estu mortpafitaj surloke. La 26-an de novembro la bolŝevistoj fine decidas, ke ĉiuj rezervoj de vino kaj brando en Petrogrado estu detruitaj. Tamen ankaŭ tio ne sukcesas tute laŭplane, ĉar la soldatoj, kiuj devas disrompi la vinbotelojn en la kelo de la Vintra palaco, rapide iĝas ebriegaj. Kelkaj asertas, ke ili trinkis neniom, sed nur estis influitaj de la vaporoj. Kiel ajn, fine la bolŝevistoj vokas la fajrobrigadon kaj ordonas, ke la tuta kelo estu plenigita per akvo.
Sabate la 25-an de novembro Alexandre Benois partoprenas renkontiĝon en la Vintra palaco kaj vidas kio estas okazanta:

”Nun ili metis gardistojn ĉe la Palacan ponton. Oni devas havi paspermeson por trairi tie. Laŭ la barilo de la parko kuŝas multaj disrompitaj boteloj. En la aero (estas senvente) sentiĝas leĝera odoro de vino. […] Precize kiam mi estis reiranta el la palaco laŭ la kajo mi vidis ke soldato, kiu eliris el la palaco, estis haltigita kaj traserĉita de du gardistoj. Sub la palto li havis malnovstilan botelon kun tre impona aspekto. Ĝin oni tuj disrompis kontraŭ la ŝtona fundamento de la barilo. Cetere hieraŭ ili ne nur vendis vinon, krome la ebriaj soldatoj pafadis ĉirkaŭ si, oni diras, ke estas vunditoj kaj mortintoj.”

Leighton Rogers, kiu en ĉi tiu tempo laboras en usona banko en Petrogrado, poste rakontas pri soldato en tramo, kiu lamentis la morton de sesdek tri kamaradoj en la vinkelo – kelkaj pafitaj pro ebriaj kvereloj, aliaj tro drinkintaj por travivi kiam la akvo altiĝis. Eĉ se certaj informoj mankas, oni povas suspekti ke pli da homoj pereis dum la sturmo de la vinkeloj de la Vintra palaco ol en la fama sturmo de la palaco mem.

Kiam la palacaj keloj estas malplenigitaj, la vinrabadoj disvastiĝas al aliaj partoj de la urbo.

Kommentera