La rolo de Rusio nun klare videblas

Jam tute evidentas, ke la armita ribelo en orienta Ukrainio estas instigata de Rusio. Se Vladimir Putin vere volus haltigi la perforton, li farus unu-du telefonvokojn, por haltigi la fluon de armiloj, mono kaj neregulaj trupoj el Rusio al sudorienta Ukrainio.

På svenska

Donetsk. Foto: 62.ua
Donetsk. Foto: 62.ua

Je la tria kaj duono matene en mardo ukrainia limpatrolo ekvidis kolonon de aŭtoj sur la rusia flanko de la limo, proksime al la vilaĝo Novoproĥorovka, en maldense loĝata terkultura pejzaĝo, ducent kilometrojn oriente de Doneck. La limgardistoj gvatis ĉe la kampoj, ĉar aro de militaj kamionoj la antaŭan tagon estis observita sur la rusia flanko de la limo.

Laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj la kolono transiris la limon je 03.40 marde matene. Ĉar la aŭtoj rifuzis halti, la patrolo ekpafis. Ili sukcesis haltigi aŭtobuseton kaj du personaŭtojn, kiuj estis plenaj je armiloj. La ceteraj veturiloj sukcesis fuĝi. Unu kontrabandisto estis serioze vundita en la interpafado.

La ukrainia ministerio de eksteraj aferoj direktis akran proteston al Rusio. La rusiaj limgardistoj siaflanke anoncis, ke ili vidis nenian kolonon de aŭtoj.

La okazaĵo estas la lasta en longa vico de indikoj, kiuj ĉiam pli klare montras kiel Rusio subtenas kaj instigas la separismajn ribelulojn en sudorienta Ukrainio.

Estas jam bone konate, ke pluraj el la gvidantoj de la separistoj venis el Rusio – sed ili diras, ke ili estas libervoluloj. Atenton vekis ankaŭ la peza kaj ofte rimarkinde moderna, rusia armilaro de la ribeluloj – granatmitralojn, kevlarajn kaskojn kaj mitraletojn kun holografiaj celiloj oni ne vendas en ĉiu kvartala butiketo en Ukrainio.

Post la bataloj ĉe la flughaveno en Doneck la lokaj aŭtoritatoj povis identigi kelkajn el la vunditaj ribeluloj. Montriĝis, ke ok el ili venis el Rusio – el Moskvo kaj el du urboj en Ĉeĉenio. Krome kelkaj el la vunditoj venis el Krimeo, nun regata de Rusio.

La ribeluloj veturis per armeaj kamionoj de la rusia marko Kamaz. La ukrainia armeo uzas kamionojn de aliaj markoj, do ĉi tiuj kamionoj evidente devenis de la alia flanko de la limo. Kaj oni malfacile povas imagi, ke eblus en Rusio nerimarkite havigi pezajn armeajn kamionojn, veturigi ilin ĝis la limo, kaj kontrabandi ilin en Ukrainion sen la permeso de la rusiaj aŭtoritatoj.

Aldone ja mirindas, ke la rusia ministerio de eksterlandaj aferoj – anstataŭ kondamni la sturmadon de internacia flughaveno fare de peze armitaj banditoj – postulas, ke la ukrainia armeo haltigu sian kontraŭoperacion kaj ke la flugtrafiko tuj estu restarigita.

Certe la malkontento pri la novaj potenculoj en Kievo estas vasta en sudorienta Ukrainio, kaj supozeble granda parto de la armitaj ribeluloj apartenas al la loka loĝantaro. Ja ok el la vunditoj en Doneck estis loĝregistritaj en la urbo. Sed nun jam tute evidentas, ke la armita ribelo estas instigata de Rusio.

Se Vladimir Putin vere volus haltigi la perforton, li ne igus sian ministron de eksterlandaj aferoj kolermiene en la televida ekrano postuli la retiron de la ukrainia armeo for de ukrainia teritorio. Li anstataŭe farus unu-du telefonvokojn, por haltigi la fluon de armiloj, mono kaj neregulaj trupoj el Rusio al sudorienta Ukrainio.

La daŭra rusia subteno de la ribelo estas plia signo de tio, ke Rusio ne volas vidi fortan, demokratian kaj okcidenteman registaron en Ukrainio. Sed se Rusio ne baldaŭ reiros al la malnova kaj pruvita metodo por stirado de la najbara lando – ekonomia elpremado – proksimiĝas la risko, ke jam neniu povos haltigi la spiralon de perforto.

La originalo aperis en Sydsvenskan 2014-05-28

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

Ett svar på ”La rolo de Rusio nun klare videblas”

La “ĉefministro” de “Donecka Popola Respubliko” nun anoncis, ke estis 33 rusiaj civitanoj inter la mortigitoj post la bataloj ĉirkaŭ la flughaveno. Aldone proksimume 15 korpoj laŭaserte restas en la flughavena teritorio, kiun regas la ukrainia armeo.

La “Popola Respubliko” ŝajne volas diskonigi la fakton pri mortigitaj rusianoj por pli efike povi peti subtenon de Rusio. Aldone rimarkindas, ke lin citas la ŝtata rusia novaĵagentejo RIAN. Do ne plu estas sekreto, ke multaj rusianoj batalas en Ukrainio.

http://ria.ru/world/20140529/1009853692.html

Stängt för kommentering.