Revizoro respondecas en la tombo

“Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.

På svenska Suomeksi

“Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.

Sergej Magnitskij forpasis en novembro 2009. Kiam la korpo estis transdonita al liaj proksimuloj, ili trovis sur ĝi kontuzojn. La fingroj estis batvunditaj. Laŭ raporto kiun preparis la homrajta konsilio de la tiama prezidento Medvedev, oni povas serioze suspekti, ke Magnitskij mortis pro perforta traktado.

En lundo komenciĝas proceso, kiu plurfoje estis prokrastita. Ne kontraŭ la dungitoj en la malliberejo – ili jam estis liberigitaj de ĉiuj akuzoj. Anstataŭe oni nun akuzas la forpasintan revizoron pri impostfraŭdo.

La afero kondukis al mondpolitika konflikto. La usona kongreso devigis prezidenton Barack Obama enkonduki enveturmalpermeson por rusiaj burokratoj, kiujn oni suspektas pri enmiksiĝo en la morto de Magnitskij. Rusio venĝas per pluraj leĝoj, kiuj interalie malpermesas adopton de sengepatraj rusiaj infanoj al Usono. La forta reago indikas, ke povas temi pri koruptado sur tre alta nivelo.

La problemoj komenciĝis kiam Bill Browder, la posedanto de la brita invest-entrepreno Hermitage Capital, antaŭ sep jaroj komencis esplori la aferojn de rusiaj grandentreprenoj kun ligoj al la politika elito. Li estis deklarita danĝero por la nacia sekureco de Rusio kaj elpelita el la lando. La impostpolico sturmis la oficejon de Hermitage Capital en Moskvo kaj konfiskis grandan kvanton da dokumentoj.

Iuj el la dokumentoj poste trafis en la manojn de tute flankaj personoj. Ili estis uzitaj por perfide postuli impostrepagon de 5,4 miliardoj da rubloj (150 milionoj da eŭroj), ŝajne la plej grandan en la tuta historio de Rusio. La mono malaperis senspure.

Sergej Magnitskij esploris la okazaĵon komisiite de Hermitage Capital kaj konstatis, ke kredeble kelkaj el la policanoj kiuj sturmis la oficejon de la firmao estis enmiksitaj en la fraŭdo. Li turnis sin al la prokurorejo kaj atestis kontraŭ la policanoj. La afero rapide trafis en la manojn de la koncernaj policanoj, kiuj mem esploris la kazon kaj konstatis sin tute senkulpaj. Anstataŭe oni arestis la revizoron Magnitskij, kiun oni nun suspektis kulpa pri la krimo kiun li mem anoncis. Post unu jaro en arestejo, sen siaj medikamentoj kaj sen la kuracista helpo kiun li bezonis, li forpasis.

La postlasitaj paperoj de Magnitskij montras, ke oni proponis al li kondiĉan liberigon, se li konsentus false atesti kontraŭ Bill Browder, kiu publikigis informojn pri koruptado en rondoj proksimaj al registaraj tavoloj. Kiam Magnitskij rifuzis, li ĉiufoje estis transmetita al ĉiam pli aĉa prizonĉelo.

Rusiaj aktivuloj pri homaj rajtoj samkiel internaciaj organizaĵoj postuladas, ke la respondeculoj pri la morto de Magnitskij estu metitaj antaŭ tribunalon. Sed anstataŭe oni nun akuzas lin mem pri ĉio.

Ĉar la akuzito jam estas morta kaj entombigita, lin ne povos trafi plia puno. Sed se la tribunalo konstatos, ke li mem kulpis pri la impostfraŭdo, la tuta afero povos esti arkivita. Tiam estos nenia kialo sekvi aliajn spurojn, kiuj povus konduki al pintaj potenculoj.

Sydsvenskan 2012-03-04

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Revizoro respondecas en la tombo”

Dankon pro la klara resumo. Mi iom supraĵe estis leginta pri la konflikto, sed ne konis la kuntekston. Nun mi pli bone povas kompreni.

Dankon. Fakte mi poste eksciis, ke kvankam la prokurorejo pli frue en gazetara konferenco asertis Magnitskij-n kulpa pri precize la sama krimo kiun li mem raportis al la polico, en la nuna proceso li ne estas akuzata pri tiu impostfraŭdo, sed alia…

Nu, en la praktiko tio havas malgrandan signifon, la ĉefa celo evidente estas nigrigi lin kaj montri, ke li estis fraŭdulo kaj ke ne indas atenti la okcidentan kampanjon ĉirkaŭ lia morto aŭ la asertojn pri koruptado ktp.

Jen kion Bill Browder mem opinias pri la afero, laŭ artikolo en Financial Times:

Bill Browder, the head of investment fund Hermitage Capital, and Mr Magnitsky’s former chief, says he believes the trial is connected to the passage last December of the Magnitsky law in the US, which imposes a visa blacklist and asset freezes on certain Russian officials accused of human rights violations.
“This is just pure vindictive nastiness because they are trying to get some sort of conviction right away,” said Mr Browder. “They can then go around the world and say: ‘Look, you’re naming a law after a convicted criminal.’”

Mi esperas, ke verkistoj utiligos la zorge planitan intrigon, kvankam ili devos doni parton de sia tantiemo al prezidanto Putin kaj liaj proksimuloj. Estos harstariga romano, sursceniginda kombinaĵo de Kafka kaj Gogol: “La Proceso” kontraŭ “Malvivaj Animoj”.

Verkistoj povas trovi multajn interesajn intrigojn en Rusio, kiel ja atestas la historio de monda literaturo. Foje funkcias kiel en spegulĉambro de amuzparko. Aŭ kion vi diros pri la jena okazaĵo de la pasinta semajnfino:

En la Centro de Saĥarov en Moskvo franca reĝisoro surscenigis modernan “interagan teatraĵon” pri la proceso kontraŭ la grupo Pussy Riot. Sed la teatraĵo estis interrompita (se eblas interrompi interagan teatraĵon) per neatendita vizito de la Federacia Enmigra Servo, kiu decidis kontroli ĉu la vizo de la franca reĝisoro vere validas por laboro en Rusio, ĉar surscenigo de teatraĵo ja estas laboro. Ŝajne oni anoncis, ke oni kontrolos ankaŭ la dokumentojn de ĉiuj aliaj eksterlandanoj en la ejo.

Sed tio ne sufiĉis. Poste aperis ĉe la Centro de Saĥarov grupo de “kozakoj” en buntaj uniformoj. Ili forte protestis kontraŭ la sakrilegia teatraĵo, kaj provis sturmi la ejon. Aperis ankaŭ policanoj. Tiuj laŭraporte anoncis, ke ili “ne permesos kontraŭleĝajn agojn kontraŭ la reprezentantoj de la kozakaro”.

Bela teatraĵo, kiu diras multon pri moderna(?) Rusio.

Stängt för kommentering.