Eterna somero konfirmita de kortumo

Eterna somera ne estas krimo kontrŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.

Svenska

Eterna somero ne estas krimo kontraŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.

Pasintnokte sepdeko da landoj en la norda duonsfero transiris al somera horo. Sed ne Rusio. Tie validas tutjara somera horo jam de du jaroj. En februaro 2011 la tiama prezidento Dmitrij Medvedev decidis nuligi la regulan aŭtunan transiron al ordinara horo. Turnadi la montrilojn de horloĝoj tien-reen estas konfuza por bovinoj samkiel por homoj, li opiniis.

Fingrumi la horloĝon estis unu el la ŝatataj okupoj de Medvedev dum li estis prezidento, eble ĉar li ne havis potencon influi multon alian. Jam en 2010 li nuligis du horzonojn, ĉar li opiniis, ke la granda kvanto de horzonoj ĝenas la regadon de la lando

La eterna somero tamen ne estis ekskluzive pozitiva sperto por rusianoj. La vintraj matenoj estas peĉe nigraj.

Tial, post kiam Medvedev forlasis Kremlon, dum momento ŝajnis, ke ankaŭ la eterna somero survojas al la rubejo de la historio. Pasintaŭtune la parlamento iniciatis leĝoproponon, kiu reenkondukus la normalan horon, kaj atendante la finan decidon la ŝtata fervoja kompanio RĴD haltigis la anticipan vendadon de biletoj – ja neniu sciis, kiu horo estos aŭ kiuj horaroj validos, se oni ja decidus denove ĝustigi la horloĝojn.

Tiam enmiksiĝis prezidento Putin, kiu diris, ke la parlamento ne tuŝu la horloĝon – tiu afero estu la respondeco de la registaro kaj de la ĉefministro, Dmitrij Medvedev.

La kontraŭuloj de la eterna somero ne kapitulacis, sed turnis sin al la supera kortumo, kiu nun konstatis, ke pravas Medvedev. Sed restas ankoraŭ duona jaro ĝis la cetero de la mondo reiros al normala horo, do multo povos okazi. Eble aŭtune Medvedev ne plu estos ĉefministro.

Sydsvenskan 2013-03-31

La bildo montras veran murhorloĝon, mendeblan en rusia reta vendejo por 699 rubloj.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

Ett svar på ”Eterna somero konfirmita de kortumo”

Eble Medvedev pravas. Ankaŭ por mi tiu horŝanĝo estas konfuza, eĉ se mi ne estas bovino.

Ĉiukaze, eble ja Medvedev ne plu estos ĉefministro aŭtune, sed surprizas kiom li daŭris. Mi memoras ke jam delonge oni prognozis ke li ne daŭrus en siaj sinsekvaj postenoj, ke li nur estas pupeto de Putin, sed vidu, li pluas kiel la kunikleto de Duracell.

Stängt för kommentering.