Ĉapela batalo: Android gajnas denove

Mi havigis fizikan klavaron por foje uzi ĝin kun miaj tabulkomputiloj kaj poŝtelefono. Ĉu do eblas tajpi kion oni volas per ĝi? Jes, se oni ligas ĝin al aparato kun la operaciumo Android. La aparatoj de Apple kiel kutime forte limigas la uzanton.

Mian unuan tabulkomputilon kun la operaciumo Android mi aĉetis en februaro 2011. La tekniko kaj miaj bezonoj evoluis rapide, tiel ke mi nun havas jam mian kvaran modelon – Samsung Note 8. Ĝi estas precize tio, kion mi bezonas: malpeza, maldika, kun bonega ekrano, kaj sufiĉe da komputkapablo por ke ĉio rapide kaj glate funkciu.

Ĝi kompreneble kostis iom pli ol mi dezirus, ĉefe pro la speciala skribostangeto, kiun mi tute ne bezonus – sed ĝi ja estas multe pli bona por miaj bezonoj ol tiuj diversaj strangaj aparatoj de Apple. Jen tio montriĝis denove, kiam mi ekhavis la ideon, ke foje ne malutilus havi fizikan klavaron por la tabuleto.

Mi uzas mian aparaton plurajn horojn tage, ĉefe por legi ĵurnalojn, tvitojn, retpaĝojn kaj retpoŝton – sed foje ankaŭ iomete por skribi, ĉefe mallongajn mesaĝetojn. Por tajpi pli ol kelkajn frazojn mi preferegas la fizikan klavaron de mia komputileto, per ĝi mi tajpas almenaŭ kvinoble pli rapide kaj dekoble pli senerare.

Sed tamen foje oni eble ne emas kunporti la komputileton, kaj tamen subite povas aperi la bezono skribi ion pli ampleksan. Do mi decidis provi, ĉu troveblas malpeza, malgranda kaj ne tro kosta sendrata klavaro, kiun mi povus facile ligi al mia tabuleto. Kaj mi fakte trovis ĝuste tian, por malpli ol 30 eŭroj.

Facile eblis ligi ĝin al mia tabuleto per bluetooth, kaj tajpado tuj bone funkciis. Tamen mi kompreneble volas tajpi ne nur en la finna kaj la sveda, sed ankaŭ en Esperanto kaj en la rusa.

Eĉ tio fakte iugrade eblas elskatole. La ĉapelitajn literojn krom ŭ oni povas atingi sen grandaj problemoj, sed tio postulas tri klavopremojn: majuskliga klavo kaj morta klavo ^ por atingi la cirkumflekson kaj poste la baza litero. Sed ŭ ne facile atingeblas, kaj la neniu el la pretaj rusaj klavaroj tute plaĉis al mi, ĉar mi kutimas tajpi per mia propra variaĵo.

Do, sed ĉar Android estas Android, oni preskaŭ ĉiam povas mem agordi la aferojn tiel kiel oni volas. Ĉi-kaze tio eĉ estas tre facila, ĉar sufiĉas instali la bonegan help-programeton External Keyboard Helper.

Poste necesas nur ebligi ĝin kiel unu el la enig-metodoj, kaj en la agordoj redakti sian klavar-aranĝon kiel oni volas. Eblas havi du redaktitajn aranĝojn, do mi faris unu por la rusa kaj alian por la finna, sveda kaj Esperanto. En la laste menciita la ĉapelitaj literoj estas atingeblaj per du manieroj: kun la morta klavo ^, kiu nun funkcias sen bezono de la majuskliga klavo, ĉar mi interŝanĝis la lokojn de tremao kaj cirkumflekso, kaj per la kombino alt kaj la koncerna litero. Tamen ŭ atingeblas nur per la lasta maniero.

Neniu el tiuj du estas mia plej ŝatata maniero tajpi Esperanton – plej rapide mi tajpas ikse. Sed ŝajne momente ne eblas tajpi ikse kaj aŭtomate ricevi ĉapelojn en Android, almenaŭ ne per External Keyboard Helper. Se iu scias, kiel tion fari, bonvolu rakonti al mi! Kaj se iu volas provi mian ĉapelitan klavaron por External Keyboard Helper, prenu la dosieron jen, eniru la agordojn de External Keyboard Helper, kaj importu la aranĝon ĉe “redaktita klavaro” (“custom keyboard”). Poste vi povos plu redakti ĝin laŭ via deziro.

Eblas facile fari klavaron, kie la Esperantaj literoj estas rekte atingeblaj per unu klavopremo, se oni tion deziras. Kaj se oni havas aparaton kun la plej freŝa, originala versio de Android, ekzemple tiujn de Nexus, oni eble tute ne bezonas ion redakti, ĉar tie elskatole devus esti elektebla tute Esperanta klavaro.

Sed kion pri la aparatoj de Apple? Jes, la nova klavaro tute bele funkcias kun la iPhone, kiun mia dunganto trudis al mi, kvankam mi prefere volis havi telefonon kun Android. La klavaro fakte povus esti tre utila, ĉar per la tuŝklavaro de telefono estas eĉ pli maloportune tajpi ol per tiu de tabulkomputilo. Kaj tio bone eblas en la finna aŭ la sveda.

Ankaŭ en la rusa elekteblas iu klavarfasono relative simila al mia preferata – sed kelkaj klavoj sidas en nekutima loko, kaj kompreneble oni neniel povas ŝanĝi tion, ĉar Apple en sia senfina saĝo decidis malpermesi redaktadon de klavar-aranĝoj, kaj ĉiujn programoj, kiuj ebligus tion. Sekve, enigi Esperantajn literojn tute ne eblas, ne per ajna truko.

Do jen, nova pruvo pri tio kion ni jam sciis: se vi volas ke via telefono aŭ tabulkomputilo faru tion kion vi volas, kaj ne nur tion, kion permesis al vi la fabrikanto, ne aĉetu aparatojn de Apple.

Cetere, Apple ĝis nun ne respondis al mia demando pri klavaroj, sendita al ilia teknika servo printempe de 2010, kiam mia labordonanto trudis al mi mian unuan iPhone. Ĉu iu kredas, ke ili respondos?

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

7 svar på ”Ĉapela batalo: Android gajnas denove”

Haha! Sed tamen ne tio estas la kialo ja. La respondoj en tiu forumo ja ne estas oficialaj. Ŝajne neniu, kiu skribis al Apple pri la temo (mi scias pri multaj) ricevis ajnan respondon. Ili plene ignoras uzantojn, kiuj volus tajpi tute ordinarajn unikodajn literojn – sendube estas multaj aliaj literoj, krom tiuj de Espranto, kiuj ne tajpeblas per la klavaroj de Apple.

Por mi mem mi solvis la demandon: mi ne investos mian propran monon en aparatojn, kiuj ne permesas al mi tajpi tion kion mi volas.

Strange. Mi regule uzas Bluetooth-klavaron kun iOS-komputiletojn de Apple, kaj ja eblas tajpi la ĉapelitajn literojn kaj aliajn unikodajn signojn senprobleme. Alt-^ aldonas cirkumflekson, kaj Alt-b hoketon.

Interese. Tio tamen tute ne funkcias ĉe mi. Eblas aldoni cirkumflekson al vokaloj, sed ne al c, g, h aŭ j. Hoketo tute ne funkcias, aperas iu stranga signo apud la u. Kiun bazan klavaron vi elektas?

Sed eĉ se per iu stranga truko kaj pluraj klavopremoj ja eblus tajpi la Esperantajn literojn, restas la fakto: Apple ne permesas, ke uzantoj redaktu siajn proprajn klavarajn aranĝojn tiel ke ili estu oportunaj por tajpado.

Fakte, Apple jam delonge havas etenditan finnan klavaron elskatole en Mac OS X ĝuste por sveda, finna kaj Esperanto en kombino. :) Sed ja ne estas facile eltrovi tion, mi imagas ke Apple mem forgesis ke ĝi ekzistas. Ĝi ankaŭ troveblas en iPad, sed nur se oni uzas fizikan klavaron. Por iPhone, via kritiko ja validas.

Do, pri iPad mi nenion scias. Sed ŝajne Hoss trovis similan solvon kiel vi. Tamen mi tre miras, kial oni neniel povas tajpi ĉapelojn en iPhone, se tio ja eblas per diversaj trukoj en iPad. Kaj ĉefe mi miregas, kial diable oni ne mem rajtas decidi, kiel kaj kion oni volas tajpi…

La baza klavaro, kiun mi uzas, estas “English (US Extended)”. Sen fizika klavaro, por pli-malpli facile tajpi la ĉapelitajn literojn mi uzas makroojn “Shortcuts” en Settings > General > Keyboard. Tie, ekzemple, oni povas aldoni regulon, ke “cx” faras “ĉ” ktp. Ne perfekta solvo, ĉar en tajpado necesas tajpi (kaj retropaŝe forigi) spacon, por ke la aŭtomata korektilo uzu la makroon. Tamen tiu truko por mi grandparte solvis la problemon de la manko de agordeblaj klavararanĝoj en iOS.

Stängt för kommentering.