”Fingro sur doloraj punktoj”

På Googlesvenska In Googlish

En Kontakto 1/2012 aperis intervjuo kun mi. La revuo estas rete alirebla nur por abonantoj, sed sojle al la apero de la sekva numero la redaktoro afable permesis, ke mi publikigu la tekston de la intervjuo en mia blogo. Jen ĝi.

“Ne ĉiu raporto estas vera vorto”, diras la proverbo Zamenhofa. Kvankam praktike ne eblas la “sanktan” veron elĉerpi el ĉiuj raportoj kaj informoj, kiuj atingas nin, tamen gravas ke almenaŭ ni rajtu esplori, analizi kaj kritiki ilin. En kazo ke estas duboj rilataj al iliaj “vereco”, ĉiu povas libere doni sian opinion pri la afero. La libera esprimpovo estas unu el la ĉefaj principoj de demokratio, al kiu Interreto sendube alportis novajn eblojn kaj ilojn dum la lastaj du jardekoj.

En la Esperantlingva informado, la retejo Libera Folio aperis kiel solvo por la akuta manko de aktualaj kaj neŭtralaj informoj pri la Esperantomovado. Lanĉita en 2003 de Kalle Kniivilä kaj István Ertl meze de la tiama UEA-krizo, la retejo estas ekzemplo ke la veron oni ne fosas sen kritikoj. Pro la decido senvuale trakti eĉ plej tiklajn temojn de la movado, Libera Folio gajnis multajn kontraŭantojn kaj ne hazarde ĝi estis dum longa tempo rigardata kiel “nigra ŝafo” far parto de la E-movado.

Sed kritikoj tute ne timigas la finnon Kalle Kniivilä, kiu dum la lastaj jaroj sola respondecas pri la redaktado de la retejo. Male, kritikojn li bonvenigas kiel interesiĝon pri lia laboro, kiu ĉe Esperanto-informado startis multajn jarojn antaŭ la fondo de Libera Folio ‒ de la 5-jara redaktado de Tejo Tutmonde (1993-1997) ĝis la respektivaj taskoj kiel komisiito kaj estrarano pri informado en UEA (1997-2000). Malgraŭ la plendemaj voĉoj, la “sendependa movada bulteno” nuntempe havas nediskuteblan rolon en la Esperantlingva informado.

Krom detaloj pri Libera Folio, en tiu ĉi intervjuo Kalle ankaŭ rakontas pri sia ĵurnalisma kariero kaj pri la mankoj en la Esperanto-informado, sen eviti por tio premi kelkajn dolorajn punktojn…

Kontakto: Kial vi decidis fariĝi profesia ĵurnalisto, kaj kiuj ĝis nun estis viaj spertoj en tiu fako?

Kalle Kniivilä: Mi neniam vere faris konscian decidon iĝi ĵurnalisto. Prefere mi dirus, ke mi iom post iom drivis en tiu direkto, komencante per iu artikoleto en loka gazeto en mia hejmurbeto Outokumpu, poste daŭrigante kiel somera anstataŭanto en la finnlingva redakcio de la loka publika radio en Malmö, suda Svedio, poste verkante pri Svedio kaj Danio por la tutlanda maldekstra finnlanda ĵurnalo Kansan Uutiset.

En 1991-92 mi estis la Moskva korespondanto de Kansan Uutiset, sed eĉ post tio mi ne estis tute certa, ke mi plu laboru kiel ĵurnalisto. Anstataŭe mi apud la laboro daŭrigis miajn studojn en Lund, Svedio, ĉefe pri historio kaj la rusa lingvo, ĝis mi en 1994 ricevis novan tuttempan postenon kiel loka raportisto de Kansan Uutiset en Vaasa, okcidenta Finnlando. Ekde tiu tempo mi konstante laboras kiel profesia ĵurnalisto, kaj miaj spertoj, se diri koncize, estas variaj sed ĉefe pozitivaj.

Ĉu vi havas preferatajn temojn en via laboro?

Mi dum kelkaj jaroj havis iom specifan kombinon de taskoj, verkante pri lokaj novaĵoj en specifa municipo en suda Svedio, kaj pri okazaĵoj en eksa Sovetio. Tiu estis tre taŭga kombino, kiu helpis evoluigi diversajn kapablojn, kaj mi tre ŝatis tiun postenon. Sed vere ankaŭ tre gravas la laborkamaradoj. Nun mi estas redaktoro de la sekcio pri eksterlandaj novaĵoj, kaj ankaŭ tiu taskaro plaĉas al mi, eĉ se mi nun malpli verkas, kaj pli decidas, kiu kion verku kaj kio aperu en la gazeto.

En pasinta oktobro, vi kaj du aliaj kolegoj en Svedio ricevis premion. Pri kio temas?

Temis pri la plej prestiĝa premio pri loka ĵurnalismo en Svedio, Nära journalistpriset, ”La proksima ĵurnalistpremio”, kiun Jessica Ziegerer, Mats Amnell kaj mi ricevis pro granda serio de artikoloj pri specifa lernejo en la municipo Kävlinge en suda Svedio. Estis diversaj problemoj en la lernejo, ĉefe pro malbona administrado kaj tro strikta buĝeto.

Ni enprofundiĝis en la temon, elirante el la situacio de unu specifa klaso, kiu dum du kaj duona jaro havis 52 malsamajn instruistojn, kaj foje neniun instruiston entute, se la ordinara instruisto malsanis kaj oni decidis ne uzi monon por anstataŭanto. Kelkaj respondeculoj demisiis, la lernejo ricevis pli da mono kaj atento, la afero iĝis granda novaĵo en la tuta lando, kaj kelkajn monatojn post la unuaj artikoloj ankaŭ la lernantoj estis pli kontentaj. Plaĉis al mi la komento de unu el la lernejanoj: ”La tuta Svedio nun rigardas la lernejon, ili ne kuraĝos plu fuŝi!”

Ĉu la E- ĵurnalismo estas kondamnita por ĉiam raporti pri la E-movado? Ĉu ĝi havas ŝancon superi aŭ almenaŭ egali kvalite la nacilingvajn?

La ĉefa tasko de Esperantlingvaj amaskomunikiloj en la nuna evolustadio de la Esperanto-komunumo laŭ mi devas esti unuflanke kunligi la komunumon kaj funkcii kiel forumo por diskuto pri la komunaj temoj, aliflanke sobre kaj kritike analizi la staton de la komunumo kaj ĝiaj institucioj.

Male ol oni povus pensi, tiuj taskoj ne estas kontraŭaj unu al la alia, sed kompletigaj. Kaj kiom ajn mizere la nun ekzistantaj Esperantlingvaj amaskomunikiloj funkcias, tiun taskon tamen povas plenumi nur ili, kaj neniaj nacilingvaĵoj. Do, sur tiu kampo la Esperantlingvaj amaskomunikiloj laŭdifine ja superas la nacilingvajn kaj kvante kaj kvalite. Tio kompreneble neniel signifas, ke ne necesus draste altigi la kvaliton de niaj amaskomunikiloj, kiu efektive estas mizera. Tamen bedaŭrinde mankas profesiuloj kiuj havas samtempe la kapablon, emon kaj eblon tion fari.

Se turni la rigardon al la Esperantlingva ĵurnalismo kun aliaj, ne-Esperantaj temoj, ja ekzistas unuopaj pintoj, sed la ĝenerala nivelo estas tre malalta, kaj tia ĝi devas resti, dum la publiko konsistas el kelkaj miloj, maksimume dekmiloj da legantoj. Se la potenciala legantaro vastiĝus tiom, ke almenaŭ manpleno da homoj povus sin vivteni per ĵurnalismo en Esperanto, kaj efektive dediĉi sian tutan tempon al la tasko, la situacio kompreneble facile povus ŝanĝiĝi.

Tamen, eĉ se la kvanto de esperantistoj nun estas malgranda, mi menciu, ke mi multfoje havis grandan utilon de esperantistaj kontaktoj en mia nacilingva ĵurnalisma laboro.

Kiel kreiĝis Libera Folio? Ĉu vi estas la sola, kiu administras kaj respondecas pri ĝi?

Pri la historio de Libera Folio interesiĝantoj povas legi en Vikipedio. Ĉi tie sufiĉu diri, ke la organizaj problemoj de UEA en iu momento montriĝis tiom katastrofaj, ke jam ne eblis tion spekti kaj nenion fari. Simple mankis forumo, gazeto aŭ retejo, kiu povus sobre kaj kritike analizi la problemojn kaj proponi platformon al la diversaj partoj de la konflikto. Do oni kreis ĝin. Pri la redaktado de Libera Folio mi dum la lastaj jaroj respondecas sola, sed ja estas homoj, kiuj konstante aŭ de tempo al tempo diversmaniere kontribuas. Pri la teknika flanko, la servilo kaj simile, respondecas Jan Ulrich Hasecke en Germanio. La kostojn de la servilo kaj retadreso kovras la legantoj, kiuj de tempo al tempo faras malgrandajn kontribuojn.

Ĉu vi povas imagi LF-n ki el integran parton de UEA?

Ne. Libera amaskomunikilo ne povas esti integra parto de grava strukturo kiun ĝi devas esplori, prijuĝi kaj kritiki. Tial Libera Folio ne povus esti parto de UEA. Sed tio kompreneble ne signifas, ke la revuo de UEA ne povus kaj devus esti pli libera, pli malferma, pli serioze redaktita kaj pli interesa ol ĝi estas nun. Se papera, pagenda revuo ne povas proponi ion kvalite superan al tio, kion eblas senpage legi en diversaj retlistoj, homoj simple ĉesos legi ĝin, kaj tio jam okazas.

Post 9 jaroj da ekzistado, ĉu LF ankoraŭ estas kritikata? Kiuj estas la ĉefaj plendoj?

Kompreneble ĝi estas kritikata. Se ĝi ne estus kritikata, tio signifus ke neniu interesiĝas pri ĝi. La ĉefa plendo de ĉiam estas, ke la artikoloj estas tro kritikaj. Ili ja estas multe pli kritikaj ol estas la kutimo en Esperantujo, sed tia estas la esenco de vera ĵurnalismo – ne nur kanti ditirambojn, sed ankaŭ meti la fingron sur dolorajn punktojn. Se tiam iu krias “aj”, eble oni ion trafis.

Kiom da tempo vi dediĉas al LF? Kiel vi administras tiun tempon? Ĉu vi legas ĉiujn komentojn?

Mi lastatempe estas tro okupita pro mia pagata laboro kiel redaktoro de eksterlanda sekcio de la plej granda matena ĵurnalo de la suda Svedio, Sydsvenskan, kaj bedaŭrinde havas tute maltro da tempo kaj energio por Libera Folio. Mi provas uzi kelkajn, malmultajn horojn semajne por trovi kaj publikigi novajn enhaverojn. Por sekvi ĉiujn komentojn mi tute ne havas tempon, kaj tial mi estas dependa de legantoj, kiuj de tempo al tempo atentigas min, ke tiu aŭ alia komento ne kongruas al la reguloj de la forumo.

Kiu estas la plej legata kaj komentata artikolo en LF?

La statistikilo kiun ni uzas, ne povas facile doni suman kvanton de vizitoj dum pli longa periodo ol monato – aŭ eble mi ne sufiĉe studis ĝiajn eblecojn. Sed dum januaro 2012 la plej legita artikolo estis tiu pri nuligo de la subvencio Cigno, kiu estis vizitita proksimume 2 500-foje. Entute Libera Folio dum januaro 2012 havis proksimume 20 500 unikajn vizitantojn kaj proksimume 68 000 vizitojn.

Ĉu eblas laŭ vi evoluigi LF-n? Aŭ ĉu vi havas estontajn planojn ekster LF?

Kompreneble eblus multe evoluigi kaj plibonigi Liberan Folion en diversaj manieroj, sed por tio necesus pliaj laborfortoj, pliaj kompetentaj verkemuloj kaj redaktemuloj. Sinproponoj bonvenas!

Kiuj, laŭ vi, estas la ĉefaj mankoj en la esperantista informado?

La ĉefa problemo estas la manko de profesieco, la preskaŭ kompleta amatoreco de ĉio, kio estas farata. Sed tio estas manko kiu videblas en plimalpli ĉia agado en Esperantujo, do estus mirinde, se ĝi ne trafus ankaŭ la ĵurnalismon kaj informadon.

Ĉu vi akceptus la postenon de redaktoro de la revuo Esperanto?

Granda majoritato de la elstaraj esperantistoj kiujn mi konas, opinias la nunan nivelon de la revuo neakcepteble malalta, eĉ se ne ĉiuj pretas tion diri publike. Mi konsentas kun ili. La revuo efektive nepre bezonas veran profesian redaktadon, ne simplan kompiladon de hazarde alvenantaj kontribuoj.

Devus ebli trovi por tiu tasko kompetentan homon eĉ kontraŭ la nealta rekompenco, kiun povas pagi UEA. Mi tamen ne estas tiu homo, ĉefe ĉar min pli kontentigas mia nuna laboro, en kiu mi vidas ŝancon por daŭra profesia kresko. La defioj ĉe la revuo de UEA estas aliaj, kaj por alfronti ilin oni trovu alian homon. La taŭga persono verŝajne estas kompetenta profesia ĵurnalisto en la komenco de sia kariero, homo konvinkita pri la idearo de UEA, sed ne senkritika rilate la praktikajn manifestiĝojn de la Esperanto-movado – kaj sen grandaj ekonomiaj sindevigoj. Sed neniun oni trovos, se oni rifuzas malfermi la okulojn kaj serĉi.

Intervjuis: Rogener Pavinski (Brazilo)

En kommentar till “”Fingro sur doloraj punktoj”

Kommentarerna är stängda.