Tro populara por sia propra bono

Svenska По-русски

Aleksej Navalnij estas la plej priparolata homo en la rusa blogosfero. En demokratia Rusio ĉi tiu kontraŭkoruptada aktivulo kiu flirtas kun rusa naciismo atingus alte ene de politiko. En la hodiaŭa Rusio lin minacas malliberejo.

Aleksej Navalnij respondas vokon al la poŝtelefono en sia Moskva oficejo, post longa nokto en trajno. Li revenis post tuttaga pridemandado en la urbo Kirov, kiu situas je mil kilometroj nordoriente de Moskvo. Tie antaŭa ĉefo de ŝtata arbara entrepreno denuncis lin al la polico pro misgvida investkonsilo.

La arbara entrepreno ne opinias, ke ĝi perdis monon, kaj jam plurfoje la temo estis fermita, ĉar ne eblis montri, ke entute okazis ajna delikto. Tamen daŭre rekomenciĝis esplorado, ĉiufoje je pli alta nivelo en la krimesplora hierarkio

En majo la plej ĉefa krimesploristo de la tuta Ruslando decidis formale akuzi Aleksej Navalnij, uzante paragrafon, laŭ kiu li povas esti kondamnita al dujara malliberigo.

– Estas tute evidente, ke oni akuzas min, ĉar iu persono alte en la hierakio tion deziras. Nun la krimesploristo atendas direktivon desupre rilate tion, kion ili faru pri mi. La situacio estas tre stranga por mi. Ju pli bone mi sukcesas en la laboro kontraŭ koruptado, des pli mi malplaĉas al ili. Tio siavice kreskigas la riskon, ke mi trafos en malliberejon.

Aleksej Navalnij komencis sian batalon kontraŭ koruptado post kiam li aĉetis akciojn en kelkaj duonŝtataj borsaj entreprenoj. Li uzis sian proprieton por postuli de la entreprenoj ekonomiajn informojn. Tipa ekzemplo estas lia malkaŝo pri tio, kiel VTB, banko proksima al Kremlo, aĉetis grandan kvanton da ĉinaj aparataroj por borado en naftkampoj. La aĉeto estis farita je forte malrabatita prezo tra misteraj perantoj, kiuj gajnis enormajn sumojn, mem tute ne farante ion ajn. La borilaj aparataroj kuŝas neuzataj en kampo en orienta Siberio. Aleksej Navalnij publikigis surlokajn fotojn en sia blogo.

– Mi komencis okupiĝi pri ĉi tio, ĉar mi rimarkis, ke oni ne rericevas ion ajn kiel akciposedanto. La mono estas ŝtelata ne en la kulisoj, sed rekte sur la scenejo. Kiam oni provas tiri atenton al tio, oni estas kontraŭlaborata, dum la jura sistemo, la polico, la prezidanto, ja ĉiuj ajn, simple fermas la okulojn kiel eble plej forte.

En februaro Aleksej Navalnij lanĉis la retejon Rospil, kiu en krea maniero uzas la ŝtatan registron de aĉetproponoj kaj la kolektitan sperton de la rusa retanaro por malkaŝi koruptadon. La retejo ofte estas komparata kun Wikileaks.

La ĝis nun publikigitaj informoj kondukis al lastmomenta nuligo de ŝtataj aĉetoj por 338 milionoj da rubloj (8,4 milionoj da eŭroj). Ili ankaŭ donis al Aleksej Navalnij multajn potencajn malamikojn.

– Niaj kontraŭuloj ne estas la unuopaj koruptaj direktoroj, sed antaŭ ĉio tiuj oficialuloj, kiuj uzas koruptadon por regi la landon, kiel la fundamentan ŝtonon de sia politika potenco.

La polico pridemandis Aleksej Navalnij pri la logotipo de Rospil, kiun oni opinias mokaĵo pri la rusa ŝtata blazono. La sekurecservo FSB postulis de reta transpaga servo informojn pri subtenaj pagoj al la konto de Rospil. Privataj personoj, kiuj subtenis Rospil, estis ĝenataj de memasertaj ĵurnalistoj, kiuj havis detalajn informojn pri pagoj al kaj el iliaj kontoj.

En vasta kampanjo de kotoĵetado, blogantoj kiuj reprezentas kremlajn junularajn organizaĵojn provis misfamigi Navalnij, asertante, ke li estas pagata de Usono – kaj ke li estas ekstremisto kiu volas sendi ĉiujn judojn al Israelo.

Fakto estas, ke Navalnij en la jaro 2007 estis elfermita el la liberala opozicia partio Jabloko pro sia naciismo. Li aldone defendas la naciisman organizaĵon DPNI, kiun multaj rusiaj homrajtaj organizaĵoj opinias faŝisma, kaj kiu lastatempe estis malpermesita.

– Mi ja estas naciisto. Mi opinias, ke oni devas povi diskuti kontraŭleĝan enmigradon, la etnan krimecon kaj la banditan reĝimon en Ĉeĉenio kaj aliaj partoj de norda Kaŭkazio.

Aleksej Navalnij volas enkonduki devigajn vizojn por la civitanoj de tiuj eksaj sovetaj respublikoj, kiuj konstituas la ĉefan parton de la labora enmigrado en Rusio. Tiu propono povus ricevi fortan subtenon, se Navalnij havus la eblon kandidati en la parlamentaj elektoj ĉi-aŭtune – sed li ne havas.

En Ruslando maleblas registri partion sen permeso de Kremlo. Ĉiuj partioj, kiuj estas reprezentataj en la parlamento – krom la stalinismaj komunistoj – sekvas la indikojn de Kremlo. Tial laŭ Aleksej Navalnij estas misgvide entute paroli pri elektoj en Rusio.

– Tio, kion oni nomas elektoj, estas nur truko, kiun oni uzas por meti la ĝustajn personojn en la ĝustaj postenoj. Sed ni tamen uzas la elektojn en nia kampanjo “voĉdonu kontraŭ la partio de trompuloj kaj ŝtelistoj”.

La moknomo, kiun Navalnij elpensis por la reganta partio, Unueca Rusio, disvastiĝis kiel arbara fajro en Rusio, kaj ĝi bone povas esti unu kialo malantaŭ la krimesplorado kontraŭ li. Atendante la sekvan pridemandadon Navalnij plu uzadas sian fluon en Twitter por montri al la potenculoj longan nazon.

La teksto originale aperis en Sydsvenskan la 14-an de junio 2011.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.