Ruseska realismo

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ­ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon de Esperanto, Orientan Eŭ­ropon, ĝis nun apenaŭ­ reflektiĝis en nia literaturo. Jes, en 1997 aperis la novelaro Falantaj muroj de Trevor Steele, sed spite ĉiujn siajn meritojn, Steele tamen restas ekstera observanto de la orienteŭ­ropaj revoluciaj realaĵoj.

El la maleksteruloj ĝis nun ŝajne nur Mikaelo Bronŝtejn prilaboris la renversion de la ĉirkaŭ­a socio en romana formo. Jam malpli ol du jarojn post la disfalo de Sovetio aperis lia romaneto Oni ne pafas en Jamburg, en kiu rolas sovetiaj esperantistoj dum la Breĵneva regado de la degeneranta imperio.

Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ­ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, Oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ­ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj.

Tion skribis Sten Johansson siatempe en recenzo, kiu kun kelkaj modifoj same bone povus temi ankaŭ­ pri la nova romano de Bronŝtejn.

Same kiel la imagata Jamburg, ankaŭ­ la urbo Goblinsk situas ie en nordokcidenta Rusio. Efektive la urbo havas alian nomon. La vorto Goblinsk estas elpensita de sakrantaj, drinkintaj huliganoj, kiuj ripete refaras la nomŝildon ĉe la enveturo al la urbo. La ŝildoŝanĝo ŝajnas simboli la novan, riskoplenan epokon, kiu trafas la loĝantojn en la formo de ekonomia katastrofo, bandita privatigo kaj enerala disfalo de la malnova socia ordo.

Same kiel en Jamburg, ankaŭ­ en Goblinsk la ĉefa protagonisto estas esperantista inĝeniero en la granda fabriko kiu regas la malgrandan urbon. Ne malfacilas vidi ligon al la fakto, ke ankaŭ­ la aŭ­toro mem longe laboris kiel inĝeniero en granda fabriko, en negranda urbo, ie en nordokcidenta Rusio. Tamen, neniel temas pri membiografia verko. Anstataŭ­e, en la maniero de ĉiuj bonaj verkistoj, la aŭ­toro teksis kredeblan ŝtofon el fadenoj rekte spertitaj, el veraj rakontoj de konatoj kaj nekonatoj, kiel li mem klarigas en la enkonduko.

Estas granda merito de Mikaelo Bronŝtejn, ke male ol tro multaj esperantistaj aŭtoroj, li ne elpensas tute novan, neŭ­trale sterilan kaj komplete fikcian medion, sed verkas pri realaĵoj kiujn li bone konas. Kiel ĉiam, la faktoj ankaŭ­ ĉi tie superas la fantaziojn. La ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en orienta Eŭropo dum la vivo de la nuna generacio povus doni indan intrigon al pli ol unu beletra verko, en ĝenroj plej diversaj.

En Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn lerte reflektas la sekvojn de la disfalo de la imperio en la ĉiutaga vivo de provinca urbeto, en la funkciado de fabriko produktanta plastajn sitelojn kaj kombilojn, en la privatigo kaj disipado de la fabrika posedaĵo. Unue ĉiuj ricevas akciojn, poste subite mankas mono por pagi salajrojn. Anstataŭ­ mono la fabriko ekuzas siajn sitelojn kiel pagilojn por aĉeti krudmaterialon, kaj eĉ por subaĉeti vojpolicanojn taŭ­gas paro da siteloj. Sed aliurbaj banditoj postulas kontantan monon, kaj nur fuĝo savas la fabrikajn kamionistojn.

La lerte teksita intrigo kun diversaj homaj sortoj logas al legado, eĉ se multaj el la karakteroj restas iom surface esploritaj. La rusa kutimo uzi multajn diversajn nomformojn por la sama persono tamen povas konfuzi alilandan leganton, dum la nuancoj de la noma kalejdoskopo restos enigmo por nerusoj.

Ne nur la multeco de la nomformoj transdonas la rusecan etoson. Kiel montras la ja troigita stilekzerco komence de ĉi tiu teksto, la lingvaĵo de Bronŝtejn havas siajn specifaĵojn. Loka koloro povas esti pozitivaĵo, sed necesus, ke la aŭ­toro pli klare konsciu pri tio, kio konsistigas specifaĵon de la rusa manifestio de Esperanto.

Nun kelkaj trajtoj en la lingvaĵo de Bronŝtejn povas esti iritaj aŭ­ foje amuzaj por scianto de la rusa, kiu ofte povas laŭ­vorte retraduki al la rusa, dum por nescianto de la rusa vortoj kaj parolturnoj similaj al postmanĝi, veniko, spiningo aŭ­ apenaŭ­ ne falis restas galimatio. (”Postmanĝi” estas ”zakusit”, manĝi ion kun drinkaĵo, ”veniko” estas ”venik”, banfasko uzata en saŭ­no, kaj ”spiningo” estas ”fiŝkano kun bobeno”, dum ”apenaŭ­ ne falis” estas laŭ­vorta traduko de la rusa ”ĉut ne upal”, en normala Esperanto ”preskaŭ­ falis”.)

Tamen la ruseca lingvaĵo estas pardonebla iritaĵo. Pli bedaŭ­rindas, ke aliaj orienteŭropaj esperantistaj aŭ­toroj ĝis nun ne prilaboris siajn vivspertojn de la lastaj jardekoj en literatura formo, helpante nin kompreni, kio finfine okazis en orienta Eŭ­ropo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Ja rigardante malantaŭ­en ni povas kompreni kien ni survojas.

Aperis en la revuo Esperanto 7-8/2011

En kommentar till “Ruseska realismo

  1. Ĉi tiu teksto verŝajne ne plene identas kun la versio aperinta en la revuo Esperanto. Mi ne komparis detale, sed vidis ke jam en la unua frazo, jukfingra korektemulo aldonis la vorton ”mi”, kvankam ĝuste la manko de tiu vorto celis doni al la frazo ruseskan stilon. Ho ve.

Kommentarerna är stängda.