Unuaj spertoj de Linukso

Mia ekrano en UbuntuLa ideo de libera programaro principe plaĉas al mi, sed kiam mi antaŭ kelkaj jaroj pasintfoje provis Linukson, mi konstatis, ke la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe oportuna, por ke mi emu ekuzi ĝin. Ajnakaze mi ja ĉefe uzas mian laborejan makintoŝan tekokomputilon, en kiu apenaŭ indus instali Linukson, eĉ se mi tion rajtus.

Tamen antaŭ kelkaj semajnoj mi uzis Linukson por savi dosierojn el komplete kraŝinta vindoza komputileto de Maria, kaj konstatis, ke la freŝa versio de Kubuntu bele aspektas kaj senprobleme trovas nian hejman sendratan reton, dum la vindoza sistemo de tempo al tempo tute mistere komplete perdas la reton, kaj nur post diversaj hazardaj manipuladoj retrovas ĝin.

Ĉar mi krome neatendite sukcesis elpremi iom da mono de la senpaga gazeto Metro, kiu senpermese publikigis foton faritan de mi, mi decidis uzi la neplanitan enspezon por havigi malmultekostan komputileton kaj eksperimente ekuzi Linukson. Nun mi jam de du semajnoj uzas nur Linukson hejme, kun iom variaj spertoj. Ĝenerale la bilanco estas pozitiva, sed kun kelkaj iritaj minusoj.

La unua minuso temas ne pri Linukso, sed pri la komputilo – mi elektis la modelon eMachines 350 ĉefe pro ĝia malpezeco kaj ĝia oportuna klavaro, sed bedaŭrinde montriĝis, ke la promesita kvarhora funkciado per unu ŝargo de la baterio tute ne realiĝas. En hejmaj cirkonstancoj kompreneble ne estas problemo, ke jam post du horoj necesas enmeti la draton, sed dum vojaĝoj la afero povas esti tre ĝena. Krome la enkonstruita laŭtparolilo estas tute aĉa – klare pli malbona ol la laŭtparolilo de mia iPhone!

Pri tio tamen ne kulpas la operaciumo. Do, la unua afero kiun mi faris per la nova komputileto estis forigi la ĝenan Vindozon kaj instali linuksan sistemon. Sed ne estis tiel facile kiel oni atendus – la komputilo longe ne emis starti de la usb-memorilo, sur kiu mi metis la linuksan instalilon, sed fine mi per iaj strangaj trukoj tamen sukcesis enigi la novan sistemon en la aparaton.

Tuj montriĝis problemo: Kubuntu 10.04 ja vidis la sendratan reton, sed necesis amaso da manipulado antaŭ ol ĝi konsentis kontaktiĝi kun ĝi. Krome aperis diversaj aliaj problemoj pri Kubuntu – interalie montriĝis, ke la tekstoeniga sistemo ibus, kiu elskatole ebligas tajpadon de Esperanto per diversaj surogataj metodoj, tute ne funkciis en pluraj programoj en Kubuntu. Fine mi rezignis pri la estetike plaĉa sed teknike mankohava Kubuntu, kaj transiris al Ubuntu, per kiu mi pli frue eksperimentis en nia granda komputilo.

Du komputilojUbuntu tuj senprobleme trovis la sendratan reton, kaj montriĝis neniaj problemoj pri iksa tajpado de Esperanto, kiun mi preferas. Sufiĉas ŝalti la enig-metodon ibus kaj elekti la alternativon “esperanto – x-sistemo”. Ankaŭ cetere la aspekto kaj funkciado de Ubuntu sentiĝis pli oportunaj, do mi decidis resti ĉe tiu variaĵo de Linukso.

Do, unue pri la oportunaĵoj. Male ol en Mac kaj Windows, en Ubuntu estis tre facile modifi unu el la rusaj klavar-aranĝoj tiel, ke la literoj estu en la lokoj al kiuj mi kutimiĝis – sufiĉis redakti simplan tekstan dosieron, laŭ instrukcioj, troveblaj en uzul-forumo de Ubuntu. Mian modifitan sved-rusan klavar-dosieron eblas preni ĉi tie.

Ankaŭ estis tre facile laŭplaĉe agordi la aspekton de la operaciumo. Anstataŭ la originala malhela skemo mi elektis alian, iom pli similan al Mac. Ĝenerale ŝajnas, ke la interfaco en Ubuntu iomete similas al Mac, dum tiu en Kubuntu havas kelkajn similecojn kun Windows.

La unuan malagrablaĵon mi trafis, kiam mi remalfermis la komputilon post kelkhora neuzo – mi lasis ĝin ŝaltita, sed dormanta. Kiam ĝi revekiĝis, supre dekstre ne plu estis la bildeto por malŝalti kaj elsaluti, anstataŭe dufoje aperis la apuda menuero. Nu, dume mi ne volis malŝalti la komputilon – sed post momento ĝi mem mortis. Aŭ pli ĝuste ne mortis, sed svenis – la ekrano nigriĝis, kaj poste aperis averto pri tio, ke ne eblas rekoni la ekranpelilon, do necesas eniri alian staton. Aperis diversaj alternativoj, sed nenio funkciis, do fine mi reŝaltis la tutan komputilon per la fizika ŝaltbutono. La sama problemo aperis ankoraŭ dufoje, en alia tago, sen videbla kialo. Nu, eventuale tio iel rilatas al reciproka malŝato inter la aparato kaj la programaro, sed tio ne igas la aferon pli plaĉa.

Same pri ia reciproka malsimpatio inter la aparato kaj la programaro ŝajnas temi tio, ke Ubuntu tute ne vidas la SD-memorkarton, kiam mi ŝovas ĝin en la enkonstruitan legilon. Demandante pri la problemo en forumo de Ubuntu mi konatiĝis kun afabla usona instruisto de la angla, loĝanta en Vladivostoko. Preskaŭ kiel en Esperantujo. Sed ankaŭ li ne kapablis solvi la problemon.

Per aparta kartolegilo bone eblas legi la SD-karton… sed eĉ tiel, la karto restas nurlegebla, do mi neniel povis meti sur ĝin mian libron, kiun mi elŝutis el la reto. Jen mi unuafoje devis kapitulaci kaj ŝalti mian makintoŝan komputilon, mi ja volis enmeti la libron en mian librolegilon!

Ekrano de mia komputiletoĜenerale mi tamen jam dum du semajnoj sukcesas hejme fari per la linuksa komputileto ĉion, kion mi pli frue faris per la makintoŝa – ĉefe retumi kaj tajpi. Mi havis grandajn problemojn trovi oportunan programon por Twitter, ĝis mi komprenis, ke la linuksaj versioj ankoraŭ ne ĉiuj estas ĝisdatigitaj post la ĵusa ŝanĝo pri la salut-sistemo de Twitter, kaj ke pro tio necesas provizore ensaluti tra prokura servilo ĉe supertweet.net. Kompreninte tion, mi sukcesis funkciigi la oportunan tvitilon kun la esperanta nomo Pino, kaj ĝi bele funkcias, montrante ĉiun novajn tvitojn per aparta mesaĝo, sendepende de tio, en kiu programo mi troviĝas. Supozeble oni povas malŝalti tion, sed momente mi trovas tion oportuna.

Ĉar mi legas miajn novaĵfluojn en diversaj aparatoj (laboreja Mac, la poŝtelefono, kaj la linuksa komputileto), la sola oportuna maniero sinkronigi la aferon ŝajnas esti Google Reader, eĉ se mi ĝenerale preferas eviti tiuspecajn servojn de Google. Do, la elekto de RSS-legiloj en Ubuntu estas tre limigita, ĉar malmultaj el la haveblaj alternativoj subtenas sinkronigon kun Google Reader. Mi momente uzas Liferea, kiu funkcias relative bone, eĉ se ne ĉiuj fulmoklavoj estas tute oportunaj – ekzemple, eblas foliumi suben en teksto per la spacoklavo, sed nur se la montrilo estas en la tekstokampo. Se la musmontrilo estas aliloke, premo de spacoklavo tute surprize povas malfermi la krozilon. Krome, dum legado ne videblas la titolo de la fluo, do oni ne ĉiam facile povas diveni, kies tekston oni legas. Tamen, ĝenerale akcepteble.

Por retpoŝto mi same ankoraŭ ne trovis la perfektan solvon, sed ja akcepteblan. La retpoŝtilo Evolution ŝajnas kelkrilate bona, sed ĝi ne oportune aranĝeblas sur mia malgranda ekrano, kaj la sendado kaj ricevado de poŝto ial daŭras tre longe. Multe pli oportuna sur malgranda ekrano estas la retpoŝtilo KMail, kaj ĝi tre rapide elŝutas la mesaĝojn. Tamen, jam kelkfoje okazis, ke ĝi plendis pri eraro en la servilo, kaj tute ne sukcesis elŝuti la novajn mesaĝojn, dum Evolution faris tion senplende. Krome necesis granda serĉado kaj helpopetado, ĝis mi fine sukcesis agordi KMail, tiel ke ĝi malfermu retajn ligojn en Firefox, kaj ne en Konqueror, kiun ĝi ial pli ŝatis.

Por redakti simplajn tekstojn mi provis kelkajn programojn, interalie Kate kaj KWrite, sed tiuj ne montriĝis oportunaj, interalie pro tio, ke ili ne bone interagis kun la mortaj klavoj dum iksa tajpado. Preskaŭ perfekta montriĝis aliflanke Gedit, des pli post kiam Manolo Pancorbo afable programis kelkajn makroojn, kiuj faciligas oftajn taskojn ĉe redaktado de tekstoj: forigon de nenecesaj liniorompoj, kaj ĉapeligon de iksaj tekstoj, ekzemple.

Jen, do, la ĝisnuna bilanco. Ne, ankoraŭ unu afero: la lingvo de la interfaco. Kiam mi eksperimentis kun Ubuntu en nia granda komputilo, mi instalis Esperanton kiel la bazan lingvon de la sistemo. Tamen multaj el la tradukoj estis iom mankohavaj, aŭ tute mankis, do mi decidis igi la finnan la ĉefa lingvo en mia komputilo. Tio funkcias tre bone, kaj la tradukoj preskaŭ ĉie estas bonaj. Mi elŝutis ankaŭ aliajn lingvopakaĵojn, sed iel mirinde ne sukcesas ŝanĝi la sisteman lingvon je ensaluto, kvankam tio principe devus ebli. Ŝanĝiĝas nur la montrado de la dato, kaj eĉ tio en stranga maniero – alilingvaj monatonomoj ricevas finnajn finaĵojn.

Nu, tio estas bagatelo, eĉ se iom irita. Eble temas pri tio, ke mi unue instalis Kubuntu, kaj poste ne malinstalis ĝin, sed simple ŝanĝis la fenestrosistemon de KDE al Gnome. Alia irita bagatelo estas, ke en la listo de elekteblaj lingvoj estas amaso da anglaj lingvoj “angla por Usono, angla por Britio, angla por Kanado, angla por Sudafriko”…. eĉ “angla por Danio”. Kelkaj el tiuj krome aperas duoble, kaj ege ĝenas, kiam mi en la listo serĉas la aktualan lingvon, laŭ kiu ekzemple ĉi tiu teksto estu provlegata. La duobleco eble same temas pri tio, ke mi ŝanĝis de Kubuntu al Ubuntu sen kompleta malinstalo, sed devus ja ebli iel forigi la nenecesajn lingvojn, kaj vere funkciigi la necesajn.

The next version of Ubuntu is coming soonĜenerale tamen la sperto estas pozitiva, kaj mi neniel volus reinstali la malbelan, malelegantan, monopolan kaj nesekuran Vindozon, kiun mi ne povis eviti aĉeti kun la komputilo. Mi jam atendas la novan version de Ubuntu, kiu venos en la magia tago 10.10.10, kaj nomiĝos 10.10. Sed ĉu mi faru kompletan reinstalon?

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

9 svar på ”Unuaj spertoj de Linukso”

Bonvenon al libera programaro :-)

Rilate la retpoŝtilon mi konsilas al vi uzi na Thunderbird, mi uzas ĝin jam de kelkaj monatoj kaj mi tre kontentas..tutcerte pli bona al Evolution.

Por havi la novan version de Ubuntu ne necesas reinstali sed simple ĝisdatigi.

Hm, sed la problemo pri Thunderbird estas, ke ĝi ne bone lokiĝas sur malgranda ekrano. Aŭ eble mi ne sufiĉe esploris la agordojn?

Mi komprenas, ke ne necesas reinstali, sed eble tio utilus, por forigi iujn el miaj problemoj?

La feraĵaj problemoj kutime solviĝas per unu el periodaj ĝisdatiĝoj de la sistemo, plej probable kiam la ĝisdatiĝo inkluzivas novan kernon (eble ne en la unua tia ĝisdatiĝo).

Tamen, vi povas mem umi ĉirkaŭ la solvo de via memorkarta problemo.

La unua paŝo estus kontroli ĉu ajna alia karto obstine ne funkcias; ekz., la kartoj de viaj kameraoj, poŝtelefonoj, ktp

Se la problemo ne troviĝas en via aparta unua karto, do faru jenon:

1) Metu la karton kaj atendu 1 minuton
2) Iru al terminalo kaj tajpu “dmesg | tail” (sen citiloj)
3) Kontrolu ĉu en la teksto aperas io simila al tio

[1043471.445646] sd 13:0:0:0: [sdb] Write Protect is off
[1043471.445649] sd 13:0:0:0: [sdb] Mode Sense: 53 00 00 08
[1043471.445651] sd 13:0:0:0: [sdb] Assuming drive cache: write through
[1043471.445654] sdb: sdb1
[1043471.453220] sd 13:0:0:0: [sdb] Attached SCSI disk

4) se jes, tajpu “pmount /dev/sdb1”; eventuale, se montriĝus ke la programo “pmount” ne ekzistas, instalu ĝin per via programara instalilo.
5) Vidu ĉu la sistemo montras simbolon de nova muntita karto
6) Se ne, per la dosieruja navigilo iru al dosierujo “/media” kaj kredeble vi facile trovos la koncernan dosierujon kien la sistemo muntis la karton. Povas esti “/media/sdb1”, “/media/iu-fotil-nomo”, “/media/####” kie “####” estas iu interna nomo de la karto kiun vi eventuale povas rilatigi al ĝi.
7) kontrolu ĉu vi povas legi kaj skribi al la karto
8) por fini, reiru al terminalo kaj tajpi “pumount /dev/sdb1”

Se la provo estis sukcesa, do tio signifas ke la difekto troviĝas en la plej supra interfaco sed ne en la kerno. Des pli facile la problemo estonte solviĝos per sistema ĝisdatiĝo.

Lau mia sperto, kutime estas pli bone fari freshan instalon. Kaj mi kutime ne uzas la automatan instalsistemon, char ghi emas krei tro malgrandan permutodosieron (SWAP), kaj tio ofte kauzas problemojn, precipe che la revekigxo de la komputilo post dormanta periodo. (Chi tio estas konata problemo, kaj Ubuntu skribas pri tio chi tie: https://wiki.ubuntu.com/LucidLynx/ReleaseNotes – Vidu “Hibernation may be unavailable with automatic partitioning”) La kialo por tio estas, ke la komputilo konservas che endormigxo la datumojn ktp pri la aktuala stato en la SWAP, kaj se gxi estas tro malgranda, la komputilo iom konfuzighas kiam ghi vekighas! La SWAP devas esti dufoje pli granda, kiel estas la RAM (memoro) de la komputilo. Ekzemple, mia komputilo havas RAM de proksimume 1GB, do mi kreis permutodosieron de 2GB. Tion oni povas fari dum la mana instalo.

Kiam oni faras la manan instalon, tiam oni povas ankau krei tri apartajn subdiskojn, kio estas tre utila por estontaj instaloj. Mi klarigos kial. *Unue, faru sekurkopion de viaj dosieroj!* En la unua loko mi faras unu subdiskon por la operaciuma sistemo (la surmetingon oni nomu ‘/’ sen la apostrofoj) – en mia kazo tio estis proksimume 10GB granda. Oni devas elekti ‘strukturi diskon’ – mi elektis ext3 por tio, sed multaj nun uzas ext4, kiu estas nun la defaulto por Ubuntu, mi pensas. Kaj en la dua loko, mi kreas subdiskon, kiu havas la grandon de la resto de la disko (krom la SWAP, kiu sekvas…) kaj la surmetingon oni nomu ‘/home’ (mi ne certas, cxu gravas pri la nomo, sed mi uzis anglan sistemon, kaj mi ne volis konfuzi la komputilon!). En mia kazo, tio estis proksimume 100GB. Tiun cxi subdiskon oni devas ankau strukturi lau Ext3 aux 4 (ne tre gravas, sed shajne la plejmulto nun uzas Ext4). Kaj poste mi kreas la permutodosieron (SWAP file) – chikaze, ne klaku al la ‘strukturi’ butonon! Oni devas ne strukturi ghin!

La avantagho de aparta ‘/home’ subdisko estas, ke kiam oni volas instali novan version de Ubuntu, do oni povas tion fari lasante chiujn siajn dosierojn kaj agordojn en la ‘/home’ subdisko. Oni simple atentu ke cxe estonta instalado oni ne klaku al ‘strukturi subdiskon’ por la /home subdisko! Se oni strukturos la /home subdiskon, do oni perdos chiujn siajn dosierojn kaj agordojn ktp (Kosmar’). Kompreneble, necesos restrukturi la subdiskon ‘/’ kien oni volas instali la operaciumon. Kaj la SWAP oni lasu, krom se oni aldonis pli da RAM en la komputilon.

Tio estas kiel mi instalis Ubuntu en 5-jaragxan komputilon, kaj gxi funkcias tre bone, sen ajna problemo.

Cetere, mi komprenas kion vi celas pri la fulmoklavoj che Liferea. Ili ankau ne tre plachas al mi, precipe char mi estas tute kutimighita al la fulmoklavoj che la makintosha NetNewsWire, kiu estas bonega programo. Mi aparte shatas, ke oni povas klaki sur ligilon en NetNewswire kaj ghi malfermighas en krozilo en la fono – tio signifas, ke mi povas unue tralegi la titolojn kaj resumojn, kaj poste mi legas detale la elektitajn artikolojn en aparta krozilo. Mi ankorau ne sukcesis tion fari en Liferea, sed devas esti ebla. Principe oni povas mane shanghi la fulmoklavojn en Gnome, sed mi ne certas, kiel oni tion povus fari..

Mi same uzas Netnewswire en Mac, kaj tre kontentas – ĝi estas simpla kaj eleganta. Mi uzas nur unu klavon – la spacoklavon. Kiam mi per ĝi foliumis ĝis la fino de unu ero, ĝi aŭtomate irigas min al la komenco de la sekva nelegita ero. Eble ĝi iam venos ankaŭ en linuksa versio?

Aliflanke Liferea fakte ĉe mi malfermas ligojn en la fono, kaj mi ne kredas, ke mi iel speciale agordis ĝin por fari tion. Ĉefe agacas min, ke en Liferea mi ne vidas, kiun fluon mi momente estas leganta. Eble mi ion malĝuste agordis. Jen sur mia Mac-ekrano Netnewswire bele montras, en la maldekstra kampo, kiu fluo estas la aktuala:

Ekrano de mia labora MacBook

Aliflanke, ĉe Liferea, estas akcentita nur la titolo de la koncerna ero en la dua kampo. Mankas indiko pri tio, en kiu fluo mi troviĝas, anstataŭe estas akcentita la linio “unread”, kio donas la sensencan informon, ke mi estas leganta tekston, kiun mi ankoraŭ ne legis…

Ekrano de mia komputileto

En Liferea, la n-klavo funkcias en la sama maniero kiel la spacoklavo ĉe NetNewswire. Oni devas nur unue klaki sur unu el la fluoj krom la ‘nelegita fluo’. Se oni estas en la ‘nelegita fluo’, do oni ja havos tia problemo, ke ne estas tiel videble, precize en kiu fluo oni troviĝas… Eble, oni povus ankaŭ forigi la ‘nelegitan fluon’, sed mi ankoraŭ ne provis tion.

Mi nun eksciis, ke mia problemo koncerne la malfermiĝo de la artikoloj en la krozilo estas ligita kun mia elekto de krozilo! Kiam mi uzas Firefox, la artikoloj ja malfermiĝas en la fono, kiel mi volus. Antaŭe mi uzis Chrome, kaj tiam la artikoloj ĉiam malfermiĝis en la malfono – strange, mi ne scias kial. Eble ĉar Chrome estas en Beta-stato, kaj ĝi pro tio ankoraŭ ne tute ĝuste konformas al la Gnome reguloj…

Hm, sed se mi elektas iun efektivan fluon (kaj ne la eron “nelegitaj”), mi ial ne povas reteni la “larĝan vidon”, sed daŭre revenas alia aspekto, kiu ne estas same oportuna…

Kaj kontrol-N ne funkcias same kiel la spacoklavo en Netnewswire, ĉar ĝi ĉiam saltas al nova ero, eĉ se mi ne finlegis la aktualan.

Stängt för kommentering.