Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo

La programeto "Unicode" kun miaj ŝatataj signoj.En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo – hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.

iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.

Tamen estas grava manko: dume ne eblas mem difini klavaron, kaj neniu el la prete haveblaj klavaroj enhavas esperantajn literojn. Provizora solvo kiun mi provis aspektas jene: el la programeto (aplikaĵo?) UnicodeLab, kiu montras pli-malpli ĉiujn imageblajn unikodajn signojn, mi kopiis al mia listo de preferataj signoj en la programeto Unicode la esperantajn ĉapelitajn literojn.

Tiel eblas tajpi preskaŭ normale, tamen la tajpofenestro estas tre malgranda, do la maniero estas maloportuna por pli longaj tekstoj. Post tajpado necesas kopii la tekston, kaj poste englui ĝin en la deziratan lokon, kio same estas ne tre oportuna.

Verŝajne esperantistoj ne estas la solaj uzantoj de iPhone, kiuj spertas problemojn pri enigo de nekutimaj literoj kaj signoj. Eble indus, ke oni sin turnu al Apple kaj petu enkondukon de aldona klavaro “vastigita latina”, kun la ebleco enigi pli grandan aron da latinaj literoj, ne nur la esperantajn, sed ankaŭ literojn de aliaj negrandaj lingvoj, kies enigo nun malfacilas – ekzemple la kimra ŵ ja troveblas, sed nur se oni komprenas, ke por tio necesas ŝalti la britan klavaron, aliaj latinliteraj ne taŭgas.

PS: Iom pli da babilo pri la temo ĉi tie.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

10 svar på ”Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo”

Ĉu la libroj legiĝas komforte? Aŭ ĉu la ekrano estas tro malgranda por tio?

Mi mem ankoraŭ ne uzas tiujn novajn telefonojn, ĉar (iom paradokse konsiderante ke mi laboras por telefonkompanio) ne tre uzas tiun ilon. Do eble mi atendos ĝis kiam venos la iPad, aŭ similaj aparatoj kiuj certe alvenos lavange. Mi volonte legos pri ĉies spertoj tiurilate.

Mi ricevis la telefonon lunde, kaj ankoraŭ ne havis tempon efektive legi libron en ĝi. Sed mi alŝutis unu Esperantan kaj unu rusan libron, kaj ambaŭ aspektas komforte legeblaj sur la ekrano, spite la malgrandecon. Estas tre facile turni la paĝojn, kaj la sekva paĝo aperas tuj, sen la duonsekunda atendo kiu iom ĝenas en mia e-papera legilo.

Apple neniam ebligos esperantan au pliampleksan klavaron.

Ech ni ne havas katalunan! Kaj neniam havos ghin.

Apple estas mense mallargha entrepreno.

Baf, sed en Apple-komputiloj ja haveblas plej diversaj klavaroj.

Kiuj katalunaj literoj estas netajpeblaj per la haveblaj klavaroj en iPhone?

Tiuokaze la problemo ne estas pri klavoj, estas pri vortoj.

Por helpi la tajpadon, la iPhonon havas vortaran helpilon kiu aŭtomate korektas la mistajpojn. Ĉiu klavaro havas sian vortaron, kaj ne eblas elekti alian. Tamen, eblas ŝalti la helpilon. Do, se mi ŝaltas la helpilon, mi povas skribi katalune, tamen pli malrapide ol se mi skribus angle/france/hispane/ktp kun la helpilo, kiu estas ligita al la klavaro.

Solvi tion estus tre facile, nur bezonas krei statistikan lingvan modelon. Mi ja konas multajn homojn kiuj farus tion senpage. Sed pro mensa mallarĝeco, Apple ne permesas nin plibonigi niajn poŝtelefonojn, ĉar en la Applea mondo, Jobs estas dio kiu decidas kio farindas, kaj, kompreneble, tiu malmojosa kataluna lingvo ne meritas esti uzata en tiom luksa kaj bele dizajnita poŝtelefono.

Pro tio, kiam aro da ŝtelistoj atakis min kaj forprenis mian iPhonon, mi ne reaĉetis Appleaĵon. Se mia lingvo ne meritas esti unuaranga en la iPhono, Apple ne meritas mian monon.

Hm, mi neniam ŝatis tiujn vortarojn, ankaŭ en mia malnova poŝtelefono mi malŝaltis ĝin. Kompreneble parte pro tio, ke la vortaro ne povis scii, en kiu lingvo mi momente estis tajpanta. Sed ĝenerale mi preferas mem decidi kion mi tajpu… Tamen, ortografia kontrolo ja povas foje utili.

La iPhonon havas la eblecon facile ŝanĝi la klavaron-vortaron lau la lingvo kaj la korektoj estas vere lertaj kaj utilaj. Mi provis ĝin kun la franca, la angla kaj la hispana kaj vere ŝatis la korektojn ĉar ebligis min tajpi tre rapide. Tamen, la lingvo kiun mi plej uzas estas la kataluna.

Apple, malgraŭ kion mi legis en ĉi tiu diskuto ,jam multe antaŭ PC havas eblon tajpi unikodajn tekstojn. Ekzistas kelkajn eblojn meti supersignojn sed ne jam sufiĉajn. Mi ne dubas ke rapide tio eblo ekzistas.

Dum SAT kongreso mi tajpis vespere miajn raportojn sur iPhone kiun mi jam posdeas pli ol jaron kaj poste mi sendis la mi Mac hejme kaj per simpla konvertilo mi havas supersignojn.
Kun antaŭa BlackBerry mi faris same sed kiu iam posedas iPhone ne plu reiras la aliaj pli malbonaj kaj malpli agrablaj sistemoj.
Estas strange homoj kiuj posedas jam la tero kaj nepre tuj volas havi la paradizo. Letero el Mac povas instigi Steve al plia paŝo. Mi ne dubas :-)

Nova versio de Unicode permesas eĉ pli oportune tajpi ĉapelitajn literojn. Tamen daŭre ne eblas tajpi Esperante rekte en aliaj aplikaĵoj, sed necesas kopii kaj alglui. Jen kiel ĝi aspektas en mia telefono:

Belaj ĉapeloj denove

(Alklaku por grandigi.)

Stängt för kommentering.