Siteletoj minacas privilegiojn en Rusio

Svenska

Policano: "Mi tiom tediĝis je la daŭra burokratio en la laboro.". Ŝildo: "Forigu la signalilojn". Originalo: kolyaka.livejournal.com.La rusia parlamento sin levas al batalo kontraŭ bluaj ludilaj siteletoj. La siteletoj iĝis ruĝa tuko por potenculoj kiuj kutimas ĉiam preteriri la vicon.

La trafiko en Moskvo estas koŝmaro. La sovetiaj urboplanistoj ne antaŭvidis, ke tiom da ordinaraj civitanoj havu aŭtojn. En la radiaj novaĵoj grava ero estas informo pri la momenta situo de la dekkilometraj vojŝtopiĝoj, kaj populara programeto por poŝtelefonoj montras konstante ĝisdatigatan mapon de la aŭtovicoj.

Ne ĉiuj devas zorgi pri tio. Nekonata kvanto da bonhavaj politikistoj, burokratoj kaj entreprenistoj havas aliron al aplikaĵoj kiuj malaperigas la vojŝtopiĝojn: specialajn numerŝildojn kiujn la polico rekonas, kaj bluajn signallampojn sur la aŭtoj. Por ili ekzistas neniaj trafikreguloj.

La nigraj aŭtoj kun bluaj signaloj povas veturi en la sovetitempa privilegia vico, kiu daŭre restas en la mezo de iuj ĉefstratoj de Moskvo, ili povas turniĝi trans duobla malpermesa strio sur la vojo, kaj ili povas veturi kontraŭ la fluo de la trafiko, se tio estas kio necesas por rapide alveni.

Se iu ordinara aŭtanto ne sufiĉe rapide donas vojon, la nigraj aŭtoj unue boje blekas. Se la bleko ne helpas, povas okazi ke gardisto elsaltas kun batilo enmane kaj komencas doni novan formon al la tegmento de la neobeema aŭtoposedanto.

Dum jaroj la aŭtistoj en Moskvo malkontente mienadis sed tamen donis vojon al la privilegiuloj. En februaro du virinoj estis mortigitaj en rekta kolizio kun pinta ĉefo de la naftofirmao Lukoil. La oficiala esploro kulpigis la virinojn, kvankam atestantoj vidis la aŭton de Lukoil veturi kontraŭ la fluo de la trafiko. Post tio la malkontento ekhavis ĉiam pli konkretajn formojn.

La polico kaptas sitelulon. Foto: Leonid Varlamov mmet.livejournal.comMultaj ĉesis doni vojon al la bojaj blekoj, kaj antaŭ iom pli ol du semajnoj sian retejon malfermis la Societo de la bluaj siteletoj. La ideo estis simpla: por protesti kontraŭ la signaliloj de la privilegiuloj, ordinaraj aŭtantoj glubende fiksu bluan ludilan siteleton sur la tegmento de la aŭto, kaj procesie veturu laŭ unu el la ĉefstratoj de Moskvo.

La reago estis fulmotondra. Jen klara danĝero al la trafiko, opiniis la polico, kaj haltigis la anojn de la sitela klubo, unu post alian.

Nenia danĝero, diris la populara ĵurnalisto Sergej Parĥomenko en sia programo en la pluralisma radiostacio Eĥo Moskvi.

– Ekzistas neniu leĝo, kiu reguligus, en kiu maniero oni rajtas transporti bluajn siteletojn, li diris.

Baldaŭ ĝi ekzistos. Malnova leĝopropono, limiganta aŭtajn protestojn, subite ekhavis prioritaton en la rusia parlamento, kiam ĉiuj partioj krom la komunistoj donis sian subtenon al novaj limigoj de la libereco de manifestacioj.

– Tiaj leĝoj ekzistas en la tuta mondo, klarigis Sergej Markov, reprezentanto de la reganta partio, Unueca Rusio.

Granda parto el la anoj de la rusia parlamento mem veturas en aŭto kies tegmenton ornamas blua signalilo.

La originala svedlingva teksto aperis en Sydsvenskan 2010-05-07.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

Ett svar på ”Siteletoj minacas privilegiojn en Rusio”

Stängt för kommentering.