Sveda lingvo – tabuo en la finna politiko

Svenska

Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo. Tiel sukcesis aranĝi la aferon la partio de la finnlandsvedoj, SFP, partio kiu lastfoje estis ekster la registaro meze de la 1970-aj jaroj, kaj eĉ tiam nur duonjaron.

Nur la dekstre popolisma partio Perussuomalaiset (“Efektivaj finnoj”) konsekvence postuladis, ke la deviga instruado de la sveda lingvo estu forigita. Tiel estis, ĝis la ĉefministro Mari Kiviniemi furioziĝis al sia registara partio SFP (Svenska folkpartiet, “Sveda popola partio”) pro tute alia demando. Tiam la korko elflugis, kaj ŝi aludis, ke lernantoj eble devus havi la ŝancon forelekti la svedan lingvon.

Tre zorgige, opinias Nils Torvalds, vicprezidanto de la Sveda popola partio:

– Iuj volas igi tion grava demando en la elektoj. Tion mi trovas ekstreme oportunisma, ili fiŝkaptas en malklara akvo.

La diskuto pri la eventuala forigo de la deviga instruado de la sveda lingvo en Finnlando estas parto de la tuteŭropa dekstra ondo, kiu en Svedio ĵus kondukis al la sukceso de la naciisma partio SD (Sverigedemokraterna, “Svediaj demokratoj”) en la parlamentaj elektoj, opinias Nils Torvalds kaj multaj el liaj partiaj kamaradoj.

Stultaj babilaĵoj, diras aliaj, kiuj opinias, ke la finnoj mem devus havi la rajton elekti, kiujn lingvojn ili volas lerni. La rusa lingvo povus esti bona alternativo kial dua fremda lingvo post la angla, almenaŭ en orienta Finnlando, diris ĉefministro Kiviniemi kiam ŝi pasintsemajne vizitis gimnazion en Kontiolahti, proksime al la Rusia limo.

– La plej multaj ĉi tie preferus studi la rusan. Tre multaj rusoj venas trans la limo por butikumi. Nun la butikoj devas dungi rusojn por povi bone priservi la klientojn. Sed kompreneble temas pri sentema demando, se oni klinas sin en unu direkto oni montras la postaĵon en la mala direkto, diras Otto Saikkonen, prezidanto de la municipa komitato pri edukado en la malgranda municipo Tohmajärvi, dek kilometrojn de la Rusia limo.

Kvankam la instruado de la sveda lingvo estas deviga, la plej multaj finnoj nek parolas nek komprenas la svedan. . Ĉe multaj la deviga instruado naskas malŝaton al ĉio sveda. Jam pro tiu kialo estus pli bone igi la svedan libervola elekto, asertis iuj finnlandsvedaj debatantoj.

Tiun argumenton ne akceptas Nils Torvalds, vicprezidanto de la Sveda popolpartio.

– Finnlando estas dulingva lando ekde la komenco de la sendependeco. Pro historiaj kialoj ni estas nordia lando kun ligoj al la okcidento. Antaŭ cent jaroj ni havis grandan batalon kontraŭ la deviga instruado de la rusa.

Sed kial ĉiuj devas studi la svedan?

– La oficistoj devas povi priservi la civitanojn en ambaŭ lingvoj. Kaj esploroj pri la cerbo indikas, ke oni havas nu r utilon, studante pliajn lingvojn.

Dum la rusia epoko por finnlandaj lernejanoj estis demando de honoro, laŭeble malmulte lerni la rusan, kvankam la instruado estis deviga. Multaj finnaj lernantoj nuntempe havas similan sintenon al la lecionoj de la sveda lingvo.

Laŭ opini-esploroj klare pli ol duono el la finnlandanoj opinias, ke alvenis la tempo forigi la devigan instruadon de la sveda lingvo en la finnlingvaj lernejoj. Tial la sveda lingvo povas iĝi grava demando en la printempaj parlamentaj elektoj, kion ajn Sveda popola partio opinias pri tio.

.

Retaj komentoj en la finnlandsveda gazeto Österbottens tidning:

Centra partio, dankon kaj adiaŭ! Neniam plu mi voĉdonos por tiu partio de la finnoj! Forigu la devigan instruadon de la finna kaj lasu la infanojn anstataŭe studi la anglan. La finna ja tamen estas mortanta lingvo.

Jes, baldaŭ ni finnlandsvedoj estos senrajtaj en ĉi tiu lando. Ĉu estos forpelado kaj etna purigado kiel en Bosnio?

Ĉio ĉi estas nur propagando de SFP. Foje SFP pensigas pri Norda Koreio… Ni devas iĝi pli malfermaj kaj ĉesi timi, ke iu forprenos de ni nian lingvon.

Kial devigi 95% studi lingvon, kiu apenaŭ utilos al ili en Finnlando?

.

La sveda estas oficiala lingvo en Finnlando

Kaj la sveda kaj la finna estas oficialaj lingvoj en Finnlando. Laŭ la konstitucio la lingvoj estas egalrajtaj. En la ĉiutaga vivo la pozicio de la sveda dum lastaj jardekoj malfortiĝis. El la pli ol 5 milionoj da loĝantoj en Finnlando proksimume 290 000 (5,5%) denaske parolas la svedan.
Sveda popola partio (SFP) en la parlamentaj elektoj de Finnlando en 2007 ricevis 4,6% el la voĉoj.
Finnlando estis parto de Svedio ĝis 1809, kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento la sveda estis la lingvo de la administrado kaj de la supera klaso en Finnlando.
La plej multaj svedlingvaj infanoj en Finnlando frekventas svedlingvajn lernejojn kaj studas la finnan kiel duan lingvon.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

8 svar på ”Sveda lingvo – tabuo en la finna politiko”

La simbolo, kiun Kalle elektis por ilustri la artikolon, estas tre ilustra klarigo por la forta ektimo, kiun granda parto de la finnlandsvedoj subkonscie sentas, je propono ekdiskuti la forigon de la sveda el finnlingvaj lernejoj en Finnlando. Pakkoruotsi pois! – Trudsveda for! + Ulo, kiu forĵetas la literon å, litero simbolanta la svedan. Ni ektimas forĵetiĝon de la lando, se ne konkrete almenaŭ societose. Tiaj tendencoj ja estas klare videblaj nun ekde pli-malpli ekzakte unu jaro.

La esprimo pakkoruotsi disvastiĝis al moderaj rondoj, sed estas origine ligita al negativaj stereotipoj pri la svedlingvanoj kiel privilegiita elito, restaĵo de Svedia horora superrego k.s. Do la ideoj de pakkoruotsi kaj “reiru hejmen au parolu finne!” estas ligitaj inter si. Ne gravas por multaj antaŭenigantoj de la esprimo ke (pra)svedlingvanoj loĝas de pratempo en regionoj de la nuntempa Finnlando.

Evidente estas malkorekte konkludi ke persono emanta ekdiskuti alterantivojn al la nuna sistemo instrui la svedan estas pozitiva al la ideoj proksimaj al la plej fanatika Pois pakkoruotsi-rondo, sed estas home ke multaj politikistoj ne kapablas distingi seriozan, eble scivoleman aliron, al la kutime agresema aliro pri la sama temo.

La senkomenta publikigo montras, mi supozas, nekomprenon pri tio kiom ofenda tiu simbolo estas.

Nu, mi trovas la simbolon diversflanke interesa – sed tio evidente ne signifas, ke mi trovas ĝin aprobinda. Verŝajne vi tamen pravas, ke mi devintus iel komenti ĝin – mi fakte neniam antaŭe vidis ĝin, kaj hazarde trovis ĝin, kiam mi serĉis ilustraĵon per la vorto “pakkoruotsi”.

La simbolo evidente aludas al simila kontraŭfaŝisma simbolo, en kiu oni forĵetas en la rubujon svastikon. La bildo do montras forigon de la malplaĉa sveda lingvo entute, dum la teksto “for la trudsvedan” principe devus aludi nur la devigan instruadon de la sveda lingvo en la finnaj lernejoj. Do, la simbolo fakte taŭge montras la intermiksiĝon de la du aferoj, kiuj principe estas tute apartaj. Tiun saman intermiksiĝon oni povas cetere tre klare vidi en la komentoj al la svedlingva originala teksto de la artikolo.

Pardonu malfruan respondon – ial viaj ambaŭ komentoj fiksiĝis en la… trudujo de mia blogo! Simbole?

La debato pri la instruado de lingvoj estas ja malfacila afero, pri kiu ideologioj tre konfliktas kun pragmatismaj vidpunktoj. En Hispanio tio estas polemika afero, kiel vi scias. Ĝenerale, en dulingvaj “aŭtonomaj komunumoj” (t.e. regionoj/nacioj/naciaĵoj), oni devas studi ambaŭ lingvojn, kvankam la reĝimo, kiu estu la ĉefa lingvo en kiu oni instruas tre varias en ĉiu el ili. En nur-kastiliaj regionoj, la instruado de aliaj hispaniaj lingvoj estas tre escepta, kaj do oni ne povas fari paralelaĵon kun la situacio priskribita por Finnlando. Eble simila situacio povus esti la instruo de la eŭska en la sudo de Eŭskio kaj en kelkaj distriktoj de Navaro, kie oni ne parolas ĝin de antaŭ multege da tempo, sed kie tiu instruo estas deviga. Sed tie la tabuoj estas de alia tipo.

“Kvankam la instruado de la sveda lingvo estas deviga, la plej multaj finnoj nek parolas nek komprenas la svedan.” Estas strange ke en lando en kiu ĉiuj homoj certe havas ŝancon foje aŭdi la alian lingvon, oni ne havas almenaŭ pasivan konon de ĝi. Eble la eduka sistemo de Finnlando ne estas tiel bona kiel oni diras al ni suduloj.

“Ĉe multaj la deviga instruado naskas malŝaton al ĉio sveda.” Tio okazas foje ankaŭ tie ĉi. Sed, nu, ankaŭ homoj emas malŝati matematikon, aŭ legadon de klasikaj verkoj, se oni tion trudas, kaj neniu dubas ke tamen trudado estas necesa en edukado, ĉu ne?

La sveda lingvo estas tre malsama de la finna, do ne estas malfacile ne lerni ĝin, se oni ne emas. Sed kompreneble multaj finnoj ja komprenas simplajn frazojn en la sveda, eĉ se ili mem ne kapablas (aŭ volas) ion diri. Kaj nemalmultaj finnoj evidente ja scias la svedan, sed certe ne la majoritato.

Ĉu en la dulingvaj regionoj de Hispanio ekzistas diverslingvaj lernejoj, tiel ke oni povas mem elekti la lingvon, en kiu la infanoj ricevu sian edukon? Tiel ja estas en Finnlando. Aŭ ĉu la regionoj ne estas oficiale dulingvaj, sed unulingvaj?

(La alklakebla mapo montras dulingvajn kaj svedlingvajn municipojn en Finnlando. Unulingve svedlingvaj estas tre malmultaj municipoj ekster la Alandaj insuloj – kiuj konstitucie estas nursvedlingvaj.)

Pri la instrulingvo en dulingvaj partoj de Hispanio la sistemo estas tre diversa. En Katalunio, la baza instruado estas ĉiam en la kataluna, kun nur unu fako pri la hispana. Tio estas la tendenco ankaŭ en Balearoj, sed mi ne certas pri la plenumo de tio. En Valencio oni povas elekti. En Eŭskio estas tri modeloj: plejparte eŭske, plejparte kastilie, kaj duope, en ĉiuj tri kazoj kun instruado de la alia lingvo; nun oni planas enkonduki alian, trilingvan (plus angla), sed eble temas pri maniero dissolvi polemikon. En Navaro estas areo kie la instruo povas fariĝi en la eŭska, sed ĝi estas minoritata. En Galegio, post ŝanĝo de registaro, oni povas elekti lingvon, sed mi ne scias kiel oni tion organizos ĉijare.

Mi ne estas certa pri ĉiuj ĉi informoj, ĉar la situacio ne estas stabila. Ĉiukaze, kiel vi povas konstati, ĝi estas tre diversa, ĉar pri tio decidas la regionaj registaroj, kiuj kompetentas pri edukado.

La eŭskan modelon elektas nun regionoj de Rusio kun iom vivkapablaj lokaj lingvoj; i. a. Nord-Osetio kun financa subteno por la eksperimentoj venanta de UNESCO.

Jam du jarojn antaŭe mi vidis menciojn pri ebla pli vasta instruado de la rusa; nome profesoro Mustajoki proponis, ke estu elekto de la tria deviga lingvo inter du (sveda kaj rusa) — http://amikeco.ru/2008/11/alternativ.html

Tia alternativo povus fari lingvoinstruadon malpli simbola kaj pli aplikata: en la okcidentaj partoj la rusa evidente malpli bezonatas, dum en la regionoj laŭvoje de la landlimo ĝis la ĉefurbo la rusa estas utila elekto. Speciale se la babilado pri faciligo de eniro al EU-landoj iam atingos efektivigon — estos kelkoble pli da rusiaj turistoj kaj vojaĝantoj tra finnlandaj flughavenoj.

Stängt för kommentering.