i Esperante

La koro de Moskvo neniam haltas

Svenska

Tunnelbanestationen LubjankaLa mezaĝa viro kun blua plasta sako klinas sin, metas rozon sur la plankon, staras silenta momenteton, kaj poste rapidas for. Virino haltas kaj faras ortodoksan krucosignon trifingre. Aliaj nur okulumas la florojn kiuj kuŝas sur la perfekte balaita ŝtona planko apud la blanka marmora muro de la metrostacio Lubjanka. Ĉefe tie kuŝas ruĝaj diantoj.

Estas frua vendreda vespero, pasis dek unu tagoj post kiam eksplodis la bomboj, kaj en la metroa trajno estas nemultaj pasaĝeroj. Kelkaj esplore rigardas la najbarojn: ĉu vi aspektas kiel kamikaza bombisto? Aŭ vi?

La plej multaj jam revenis al la ĉiutago, aŭskultas siajn muzik-aparatojn, fingrumas la poŝtelefonojn aŭ legas.

– Antaŭ la bomboj multaj komencis veturi al la laboro per la metroo, eĉ tiuj kiuj havas aŭton, por veni ĝustatempe. Nun ĉiuj komencis aŭti denove, diras la taksiisto.

Mi ne vidas diferencon. La trafiko estas precize same densa kaj kaosa kiel ĉiam. La plej granda urbo de Eŭropo havas pli da loĝantoj ol Svedio, kaj ĉiuj ili ŝajnas sidi en grizaj, nigraj aŭ arĝentkoloraj aŭtoj, kiuj ĝuste nun volas samtempe veturi trans la Maneĝa placo. Krome ĉiuj volas atingi la kruciĝon antaŭ la aliaj, tial neniu povas preterveturi.

La metrostacio LubjankaSekvatage mi denove iras en la urbon.

– Veturu per taksio, en la metroo oni neniam scias, kiu povas eksplodi, diras konato duone ŝerce, duone ne.

Mi tamen elektas la metroon. Ĉi tie estas ordo kaj sistemo. Sendepende de la kvanto de la homoj, ĉiuj stariĝas en ebena vico sur la dekstra flanko de la rulŝtuparo, unu sur ĉiu ŝtupo. Oni ne staras maldekstre, simple estas tiel. Tiu flanko estas por la rapidantoj.

Lunde matene je pintohoro mi konfuzite gapas al du malfermitaj pordoj kiam la kajo malpleniĝas. La trajno rigardas reen, per cento da okuparoj. Por mi ne estas loko.

Kiam la sekva trajno venas post naŭdek sekundoj mi jam memoras, kiel funkcias la afero. Mi stariĝas rande de la kajo, tuj apud la pordo kiu elkraĉas fluegon da pasaĝeroj survojantaj al la laboro. Kiam la fluo turniĝas, mi delikate enpuŝiĝas en la homamason kiu ensuĉas min.

Ankaŭ ĉi tie validas neskribitaj leĝoj. Tiu, kiu staras plej proksime al la pordo, turnas la dorson al la ceteraj kaj apogas sin kontraŭ la pordo, proksimume en la loko kie estas skribite ”Ne apogu vin kontraŭ la pordo!” Se oni staras pli interne, kaj volas eliri, oni demandas: ”Ĉu vi eliros ĉe la sekva?” La alparolito tiam devas respondi ”jes”, aŭ doni lokon kiom tio eblas. Se tute ne eblas, ĉiuj ĉe la pordo devas kune eliri. Poste tiuj, kiuj pluveturos, urĝe reŝoviĝas en la vagonon.

Ĝuste tiam eksplodis la bomboj. Tion scias ĉiuj, sed la vivo devas pluiri. La metroo estas la sangocirkulado de Moskvo. Ĝi ne povas halti.

Lubjankan metroasemaMi estas denove ĉe Lubjanka. Dum la semajnfino la policanoj, kiuj staras ĉi tie, ŝanĝis siajn peltajn ĉapojn al pli somerecaj uniformaj ĉapoj. Policanino havas botetojn kun altaj kalkanumoj.

En la transirejo sub la placo Lubjanka du policanoj tedite spektas poŝtelefonaĵojn, kiuj estas eksponataj en vitrino. Portebla metaldetektilo pendas ĉirkaŭ la pojno de unu el la policanoj.

Por la plej multaj Moskvanoj la vivo reiris al la normalo, sed ne por ĉiuj. Tre malmultaj viroj kaj neniuj virinoj kun tipe kaŭkazia aspekto videblas en la metroo. Ili timas.

Sveda versio aperis en Sydsvenskan 2010-04-18

Pli da fotoj el Moskvo ĉi tie.

Legu ankaŭ la tekston de Dmitrij Breĉalov: Timo. Sveda versio ĉi tie.

  1. Pardonu ke mi unue faras komenton pri tute flanka afero: ”sur la dekstra flanko de la rulŝtuparo, unu sur ĉiu ŝtupo. Oni ne staras maldekstre, simple estas tiel. Tiu flanko estas por la rapidantoj” Tio estas la neskribita leĝo ankaŭ en Madrido; mi ne scias ĉu tio estas pli ofta en aliaj lokoj. Ankaŭ la maniero lokiĝi ene de la vagono estas simila en Hispanio.

    Kiam eksplodis la bomboj en la trajnoj en Madrido, ankaŭ la etoso komence estis suspekta, kaj multaj homoj preferis eviti tiun medion. Sed la normaleco baldaŭ revenis. Nu, oni ne povas ĉiam timi. Eĉ pli, foje estas civitana devo ne timi.

Kommentarer inaktiverade.