Vera Kaliningradano

Svenska

Vår bordsgranneJurij Aleksandroviĉ estas iritita. Li ja havas libertempon, sed hodiaŭ li tamen devis labori. Venis kontrolkomisiono el Moskvo por traesplori ĉiujn paperojn de la havena administracio.

Li mendas pirogon – kaj grandan porcion da vodko. Unu kaj duona decilitro da brando en blanka plasta glaso.

La malgranda bierejo estas ornamita per restaĵoj de la sovetia imperio. Portreto de la iama KGB-estro kaj partia gvidanto Jurij Andropov, ruĝaj flagoj, gipsa kapo de Lenin kaj vendeja ŝildo de la jaro 1948: ĉiu kliento rajtas aĉeti maksimume unu litron da lakto kaj du kilogramojn da pano.

Ĉi tio estas Kaliningrad, ankaŭ ĝi restaĵo de la sovetia imperio. Dum okcent jaroj Königsberg estis germana fortikaĵo en la oriento. Ĝis Hitlero fondis sian miljaran regnon.

La mararmea bazejo en Königsberg regis la Baltan maron. Ĝin Stalino ne volis transdoni al Pollando, kaj eĉ ne al la novfondita Litova Socialisma Soveta Respubliko. La bazejo devis aparteni al Rusio. Königsberg iĝis Kaliningrad.

Ĝi plu kuŝas tie, peceto de Rusio, premita inter la novaj EU-landoj Pollando kaj Litovio. Miliono da rusianoj enfermitaj de la strikte kontrolata ekstera limo de la Ŝengena regiono.

Bar och butik Segern ABKelkaj aferoj ja estis klare pli bonaj antaŭe, diras Jurij Aleksandroviĉ, kiam ni sidiĝas ĉe la sama tablo ekster la bierejo, ĉe malnova, ruĝe stukita, trietaĝa germana domo. Ruslingva ŝildo sur la domo reklamas: Baro kaj Butiko ”Venko”.

– Antaŭe oni povis sidiĝi en la aŭton kaj veturi por viziti la amikojn en Rigo dum unu tago. Nun ĉie estas limoj.

Tamen ne tiom multaj havis aŭton en la antaŭaj tempoj. Oni devis vicatendi jarojn por rajti aĉeti aĉan sovetian aŭton. Apenaŭ estis personaŭtoj sur la stratoj de Kaliningrado en la 1960-aj jaroj, diras Jurij Aleksandroviĉ. Nun ĉie estas amasoj da aŭtoj, eĉ la ambulancoj apenaŭ povas preterveturi en la pintaj horoj de la trafiko.

Ja estis limoj ankaŭ en la sovetia tempo. Ne ĉiu ajn povis ekloĝi en la reĝima, armea regiono. Nun iĝis malstrikte, opinias Jurij Aleksandroviĉ – multaj enmigrantoj el aliaj partoj de Rusio kaj sudaj partoj de la eksa Sovetio venas ĉi tien, al la plej okcidenta urbo de Rusio.

Sed Jurij Aleksandroviĉ ne opinias, ke ili estas sufiĉe eŭropaj.

– Mi ne fidas ilin, ili estas aliaj ol ni veraj Kaliningradanoj.

Kafé med sovjetiska inslagJurij mem apartenas al la unua rusa generacio, naskita ĉi tie. Lia patro serioze vundiĝis en la bataloj kontraŭ la retiriĝanta armeo de Hitlero en Orienta Prusujo, kaj li longe estis kuracata en la militista hospitalo de Königsberg. Poste li renkontis sian baldaŭan edzinon kaj restis en la urbo, kiu ricevis novan nomon laŭ la ĵus forpasinta prezidanto de la Supera Soveto.

– Mia avo batalis en la unua mondmilito, mia patro en la dua, kaj mem mi militservis en la elitaj trupoj de la transfronta esplorado. Sed mi ne volas ke mia filo militservu. Iam ja finfine sufiĉu, ĉu?

Poste Jurij Aleksandroviĉ blasfemas pri la ”perfidulo” Jelcin, kiu komplete enmerdiĝis en Ĉeĉenio. Sed pleje lin tamen iritas la harfendaj haveninspektistoj el Moskvo. Li renversas en la buŝon la lastajn gutojn de sia dua porcio da vodko kaj enspiras por komenci novan plendoliston, kiam sonoras en lia poŝo. La edzino volas scii, kie li restadas.

– Jes ja, karulino, la inspektado bone pasis, senprobleme.

Tempas iri hejmen.

2 kommentarer till “Vera Kaliningradano

    • Dankon. Sveda versio aperis en Sydsvenska Dagbladet. Mi proponis la esperantan por La Ondo de Esperanto, sed laŭ la redakcio la teksto ne estas interesa por iliaj legantoj. Do ĝi aperas nur ĉi tie.

Kommentarerna är stängda.