Solĵenicin – tra Svedio al Finnlando

Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland

En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la sovetia periodaĵo Novij Mir en 1962. Aliaj legis kontraŭleĝajn tajpitajn kopiojn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, dum la plej junaj jam legis Solĵenicin en la lernejo, aŭ elŝutis liajn verkojn el la reto.

Mi mem malkovris Solĵenicin en la librobretaro de miaj gepatroj, kiam mi frekventis la bazan lernejon en orienta Finnlando en la fino de la 1970-aj jaroj. Sed ne estis memklare, ke liaj verkoj estu en la bretaro.

La finna traduko de Ivan Denisoviĉ (Ivan Denisovitšin päivä) aperis jam en 1963 ĉe la eldonejo Tammi, kiu daŭre havis proksimajn ligojn al la socialdemokratoj. Tiam estis neniuj problemoj, ĉar Solĵenicin estis oficiale akceptita, progresema sovetia verkisto. Sed tia li ne rajtis resti longe. Jam en 1965 li jam estis herezulo, kaj liaj arkivoj estis konfiskitaj de KGB. Liajn verkojn oni ne plu povis publikigi en Sovetio.

Kiam La Kancerkliniko (Syöpäosasto – Раковый корпус) aperis en la finna en 1968, Solĵenicin ĉiukaze plu membris en la Sovetia Unio de Verkistoj, sed sekvajare li estis forpelita el la unio. Tammi tamen eldonis ankaŭ lian sekvan libron, En la unua cirklo (Ensimmäinen piiri – В круге первом) en 1970, kaj ĝin mi legis kiam mi estis proksimume 13-jara. Mi memoras, ke la scenoj en la sonizolita ŝranko ŝajnis pli interesaj ol la politikaj diskutoj, kaj miaj gepatroj verŝajne opiniis, ke mi ne vere estis sufiĉe aĝa por tiu verko.

Kvankam Solĵenicin nun estis herezulo, Tammi tamen eldonis unu lian novelaron kaj la verkon Aŭgusto 1914, sed en 1974 venis la fino. Prezidento Kekkonen ricevis signalojn el Kremlo kaj flustris en la orelo de ĉefministro Kalevi Sorsa. La socialdemokrato Sorsa siatempe estis redaktoro ĉe Tammi, kaj plu havis siajn kontaktojn. Li klarigis, ke ne estus tre taŭge eldoni la grandan verkon Arkipelago Gulago (Архипелаг ГУЛаг), kaj tio sufiĉis.

Anstataŭe la unuan volumon de Arkipelago en la finna publikigis la sveda eldonejo Wahlström & Widstrand en Stokholmo. La libro ricevis la nomon Vankileirien saaristo, kaj ĝin eblis aĉeti en Finnlando, sed multaj municipaj bibliotekoj hezitis – la verko ja povis “lezi rilatojn kun la eksterlando”.

La dua kaj tria volumoj de Arkipelago Gulago tamen jam povis aperi en Finnlando, sed nun neniu granda eldonejo volis tuŝi Solĵenicin. Anstataŭe la malgranda entrepreno Kustannuspiste en Tampereo eldonis Arkipelagon kaj la membiografian verkon Defiis bovido kverkon (Puskipa vasikka tammeen – Бодался теленок с дубом). Iom amuze estas, ke la nomo de la eldonejo Tammi signifas ĝuste “kverko”.

Jam pli frue la potenca Amikeca Societo Finnlando-Sovetio provis haltigi la eldonon de Aŭgusto 1914 en Finnlando. Kaj ne nur Tammi estis trafita. La maldekstra gazeto Kansan Uutiset devis elteni fortan kritikon en sovetiaj amaskomunikiloj, ĉar ĝi skribis tro pozitive pri la nobelpremiito kaj liaj verkoj.

Kritiko en sovetiaj gazetoj estis tre serioza afero en Finnlando en la 1970-aj jaroj. Unu kialo por la sovetia furiozo ĝuste kontraŭ Kansan Uutiset certe estis la fakto, ke la gazeto pli frue tre kritike skribis pri la invado de Ĉeĥoslovakio du jarojn pli frue.

Kiam Solĵenicin ricevis la nobelpremion, la filmo Unu tago de Ivan Denisoviĉ devis havi premieron en ĉiuj nordiaj ĉefurboj samtempe. Sed en Finnlando la premiero ne okazis – la filmo estis malpermesita, ĉar ĝi “povis lezi la rilaton al ekstera potenco”. Poste, kiam la filmo estis montrita en la televido de Svedio, la resendilo en Alando estis malŝaltita. En Finnlando nur la loĝantoj de Ostrobotnio ĉe la okcidenta marbordo povis vidi la filmon – ĉe la marbordo eblis kapti la elsendon rekte el Svedio.

Dudek jarojn poste mi konatiĝis kun la verkoj de Solĵenicin pli konkrete. Estis la jaro 1991, mi intertempe lernis la rusan kaj iĝis Moskva korespondanto por la gazeto Kansan Uutiset. La elektitaj verkoj de Solĵenicin estis ĵus eldonitaj en Sovetio, sed kompreneble ne haveblis en la librovendejo. Anstataŭe mi aĉetis la tutan stakon ĉe vendisto ekster la pordoj de librovendejo.

Преображенская площадь 1992En vesperoj kaj liberaj tagoj mi sidis en mia laborĉambro ĉe Preobraĵenskaja ploŝĉad en norda Moskvo kaj legis volumon post volumo, dum Sovetio malrapide sed neeviteble disfalis ekster la fenestro. Mi legis la tutan Arkipelagon, mi legis la fruajn novelojn de Solĵenicin, kaj mi relegis La Kancerkliniko-n kaj En la unua cirklo.

Speciale En la unua cirklo estis stranga travivaĵo, legi ĝin en Moskvo, en tio, kio daŭre nomiĝis Sovetio. La verko grandparte temas pri okazaĵoj en la ĉefurbo de Sovetio, mi povis rekoni la stratojn de la libro kaj imagi, kiel la urbo devis aspekti ĉirkaŭ la jaro 1950, kiam Solĵenicin estis enfermita en la apudmoskva sciencista prizono Marfino.

Oni foje diras, ke la lingvaĵo de Solĵenicin estas malfacila, sed tiel mi neniam spertis la aferon. Por mi lia lingvaĵo estas la plej natura rusa lingvo kiu ekzistas, eble ĉar liaj verkoj iamaniere iĝis mia perfektiga kurso pri la rusa. Krome mi ŝatas, ke li ĉiam uzas la literon ё, kiu en la rusa plej ofte estas anstataŭigata per simpla е. Ja ne ĉiam estas facile elruzi, kie estas la ĝusta akcento en rusaj vortoj, sed la litero ё ĉiam estas akcentita.

Tamen mia entuziasmo elĉerpiĝis ie meze de liaj teatraĵoj, kaj mi neniam havis fortojn por aparte multaj paĝoj en lia enorma epopeo kun la nomo La ruĝa rado (Красное колесо). Post la disfalo de Sovetio mi dum jaroj apenaŭ tuŝis liajn verkojn, sed tute lastatempe li revenis al mi, nun sur lumdisko. La televida serio En la unua cirklo estas unu el la plej bonaj produktaĵoj de la rusia ŝtata televido dum la lastaj jaroj, kaj plej bele estas, ke la voĉo de la rakontanto estas tiu de la aŭtoro mem.

Marfino, MoskvaKiam ni loĝis en Moskvo mi neniam penis eltrovi, kie efektive troviĝas Marfino, sed kiam en marto 2008 mi veturis al Rusio por verki pri la prezidenta elekto, mi fakte loĝis ĝuste tie. La urbo Moskvo kreskis post la 1950-aj jaroj, kaj Marfino ne plu estas ie rande, nun ĝi estas tute ordinara loĝ-regiono kun stacio por lokaj trajnoj kaj relative multaj hoteletoj.

Solĵenicin mem revenis al ŝanĝita Rusio en 1994, al lando kiun li ne plu rekonis. La lastajn jarojn li ĉiam pli parolis al surduloj. La Rusio, pri kiu li parolis, eble povis ekzisti nur en liaj revoj. Kiu scias, eble li nun estas tie.

Aleksandr Solĵenicin naskiĝis en Kislovodsk en suda Rusio la 11-an de decembro 1918, kaj mortis en Moskvo la 3-an de aŭgusto 2008. La 6-an de aŭgusto oni enterigas lin en la tombejo de la monaĥejo Donskoj en Moskvo.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.