Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

Svenska Suomi

Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun.

Ne ĉiuj scias la rusan, do mi faris esperantajn tradukojn de la filmoj ĉe la elstara retejo dotsub.com.

La unua filmeto montras la prezidenton de Belorusio, Aleksandr Lukaŝenko, en la tempo kiam li ankoraŭ ne estis prezidento, sed nur kandidato por la posteno.

Dum la elekta kampanjo en 1994 li estis tre iritita pro la fakto ke en la ŝtata televido en Belorusio okazis reorganizado. Laŭ li, la ĵurnalistoj tiam timis diri la veron, ĉar ili tiukaze povus perdi sian laboron. Li promesis, ke se li iĝus prezidento nenio simila povus okazi – en lia Belorusio ekzistus ne nur ŝtata televido, sed ankaŭ privataj kanaloj.

Nun ni scias – okazis kiel kutimas pri antaŭelektaj promesoj. Libera televido neniam ekzistis en Belorusio, kaj nun preskaŭ ne ekzistas eĉ liberaj gazetoj.

La dua filmeto estas, se eble, eĉ pli rivela. La intervjuo kun Vladimir Putin estas farita en 1996, ne klaras en kiu monato, sed supozeble ankaŭ tiu filmeto estas parto de elekta kampanjo. Ĉi-foje kredeble temas pri la elekto de la urbestro de Peterburgo somere de 1996.

Vladimir Putin laboris ĉe KGB ĝis 1990. Post mallonga periodo ĉe la universitato de Peterburgo li somere de 1991 iĝis grava helpanto de la nov-elektita urbestro, la liberalulo Anatolij Sobĉak. Sed en la elektoj de 1996 Sobĉak ne sukcesis same bone, kaj Putin devis forlasi sian postenon.

Anstataŭe li rapide dungiĝis en la administracio de la prezidento en Moskvo, poste iĝis ĉefo de la posteulo de KGB, FSB, baldaŭ li jam estis ĉefministro, kaj la lastan de decembro 1999 li ekplenumis la taskojn de la prezidento, kiam Boris Jelcin demisiis. Kiel okazis pri la aŭtoritata mentaleco, pri kiu avertis Putin, ni nun scias.

Jes, ĉiuj ni ja iam estis junaj kaj radikalaj.

PS: Se la filmetoj ne videblas ĉi tie, povas temi pri agordoj de la krozilo, aŭ pri tio ke vi legas la blogaĵon ĉe E-planedo aŭ per RSS. Provu iri al la originala blogaĵo, kaj se tio ne helpas, sekvu ĉi tiun rektan ligon al la filmo. Lastkaze vi devos sub la kadro elekti la ĝustan lingvon por la teksto.

En kommentar till “Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

  1. Mi ne certas ke temas pri tio ke ili estis junaj kaj radikalaj, sed ke ili jam tiam estis hipokritaj.
    Mi ja komprenas ke homoj junaj kaj radikalaj poste povas evolui, kaj tio ne estas pro si mem riproĉinda konduto. Sed en multaj kazoj oni povas diveni ke ne temas pri juna radikaleco, kaj ke ili baldaŭ perfidos siajn vortojn. Tiu ĉi estas spektakleca konfirmo de tiaj kondutoj. Ne mirinde ke la filmetoj vaste cirkulis.

Kommentarerna är stängda.