i Esperante

Putin devos manĝi sian ĉapelon

Suomi: Putin saa syödä hattunsa
Svenska: Putins skägg i brevlådan

Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin en intervjuo de CNN en la sama tago:

Ni havas seriozan kaŭzon supozi, ke senpere en la batalzono troviĝis usonaj civitanoj. Kaj se estas tiel, se ĉi tio estos konfirmita, tio estas tre malbona. Tio estas tre danĝera, kaj tio estas malĝusta politiko.

Aliajn pruvojn de usona partopreno, ol la trovitan pasporton, la rusianoj ĝis nun ne povis montri. Se ili ne havas ion plian, Putin devos manĝi sian ĉapelon. Ĉar la ĝusta posedanto de la pasporto nun estas trovita, ne en rusia karcero, nek en nemarkita tombo rande de Cĥinvali.

Michael Lee White el Austin, Teksaso, pruveble ne estis rande de Cĥinvali la 8-an de aŭgusto, kiam la batalado komenciĝis. Anstataŭe li estis en Austin, kie li prizorgis sian malsanan patron, Philip White, emeritan profesoron pri historio en la Universitato de Teksaso. Michael Lee mem kutime instruas en la komerca universitato de Guangzhou en suda Ĉinio.

La loka gazeto Austin American – Statesman sukcesis kontakti Michael Lee White retpoŝte, kaj eksciis, ke lia pasporto malaperis en decembro 2005, kiam li flugis el Usono al Moskvo.

”Mi tiam estis ege laca kaj dormema”, rakontas White, kiu anoncis la perdon de la pasporto al la flughavenaj aŭtoritatoj, kiam li atingis Moskvon. ”Estis kompreneble rusoj en la aviadilo. Mi ne scias, kiu tion faris, sed ŝajne tiu persono ricevis bonan gajnon.”

La rusia propaganda aparato ŝajne faris iom tro da konkludoj surbaze de perdita pasporto.

Pli pri la temo:

  1. Kion mi farus, se mi volus kaŝe enmiksiĝi en milita konflikto? Eble mi sendus armilojn kaj aliajn ekipaĵojn al la flanko, kiun mi volas subteni. Eble mi sendus specialajn trupojn por apartaj taskoj. Sed kion mi certe ne farus, estus kunpreni mian pasporton, ĉar ĝi estas la plej facila metodo por malkaŝi tian operacion. Aŭ la raportoj pri Usona partopreno estas malĝustaj aŭ Usono havas tiom malruzajn planojn, ke oni ne bezonas timi ”sekretajn” atakojn.

  2. » Eble mi sendus armilojn kaj aliajn ekipaĵojn al la flanko, kiun mi volas subteni.

    Tion ja Usono tre larĝskale faris. Oni ne parolas pri la militista subteno de la kartvela armeo (kio estas konata kaj nekaŝata fakto), sed pri eĉ partopreno de usonanoj en la militiro mem.

    Cetere, estas malbona rezonado: se la usonano troviĝis, do certe rusia registaro montris la longe antaŭe ŝtelitan pasporton por propagandaj celoj. Estus stulte fari tion, se la persono estas viva en sia Teksaso. Same eblas supozi, ke, ekz., li sukcesis jam reveni kaj oni ”aranĝis” lian pruveblan foreston; konsentu, estas egale senbaza aserto laŭ kion ni scias pri la afero. Aŭ ke la pasporton iel misuzis iuj eksterregistaraj homoj, ĉu sud-osetaj volontuloj, ĉu kartvelaj armeanoj: kaj perdis ĝin.

  3. Estas diversaj verŝajnecoj, kiujn necesas kompari. Ne tre kredeblas, ke usona milita konsilisto ĉeestus en disputata teritorio, kaj forgesus tie sian pasporton. Precipe malverŝajna estus forgeso de pasporto dum bataloj, ĉar batalantoj ne kunportas pasportojn.

    Relative malprobabla estas ankaŭ la supozo menciita de Slavik, ke la rusia registaro intence montrus anticipe ŝtelitan pasporton – tio simple estus tro stulta.

    Plej kredeblas, ke iuj neregistaraj homoj havis la pasporton kun si. Kredeble tiuj homoj venis de norde, ĉar tie la pasporto estis perdita. Eble sudosetiaj batalantoj ”trovis” la pasporton inter korpoj de kartveliaj batalantoj, por ”pruvi” ke inter tiuj estis usonanoj.

Kommentarer inaktiverade.